lundi, juin 19, 2006

Malfermo de mia blogo

Mi opinias ke nun la esperantio ĉefe vivas per la reto. Post la malfermo de la blogo de mia amiko Olivier Faurax, mi serioze pensis skribi blogrojn pri miaj studoj, pri miaj hobioj kaj pri esperanto. Unue mi deziris skribi ĝin france kaj poste dulingve (en la franca kaj en la internacia lingvo).

Finifine, post la lasta kontribuaĵo de Axel Rousseau en JI (Jefo Informas, la organo de la junulara esperantista franca organizo) pri blogoj, mi decidis malfermi esperantlingvan blogon.

Kial esperantlingva ?

Axel en sia artikolo donis kelkajn kialojn :
- regule legi esperante
- regule skribi esperante

- diskonigi la projektojn de loka asocio

Mi tute konsentas pri tiuj skribaĵoj. Sed la ĉefa kialo por skribi ĝin esperante estas : esti legota tutmonde ! Miaj blogeroj eble temos pri francaj eventoj aŭ pri francaj aferoj. La francparolantoj tute konas tiun aŭ se ili ne konas, ili facile povas informiĝi en sia lingvo.

Kontraŭe alilandanoj povos lerni pri francaĵoj en tiu blogo aŭ pli modeste pri agoj kaj opinioj de juna franca studento.

Mi deziris ke tiu blogo ankaŭ iĝos ilo por ke miaj amikoj legos pri mi. Nu, ĉiuj ne estas esperantparolantoj. Mi skribos kelkfoje resumon en la franca… Leginte mian blogon, ili eble lernos la internacian lingvon…

Komence mi ne rakontos tiun kiun mi faras ĉiu tago. Mi komencos prezenti min kaj poste skribos pri diversaj aferoj de antaŭ kelkaj semajnoj.

Libellés :