mercredi, juillet 05, 2006

Kiel reagi pri aĉaj komentoj pri esperanto ?

La 26an de junio, la franca reĝisoro Jean-Pierre Mocky diris en intervjuo en la senpaga gazeto 20 minutes ke piedpilko estas « kiel speco de esperanto » ĉar riĉuloj kaj malriĉuloj povas paroli pri la sama afero komprenante unu la alian.

Dum komika radio elsendo, la ĵurnalisto Pierre Bénichou komentis tiun diraĵon : « Esperu ke tio funkcios plej bone ol esperanto kiu estas unu el la plej belaj inventoj el la mondo, unu el la plej grandaj malsukcesoj de ĉiuj tempoj. Neniu neniam parolis esperanton ! Mi diras tiun al la junuloj, esperanto estis lingvo elpensita dum la jaroj 30-40aj, je la momento kiam la milito minacis, por ĝuste… por fari ligon inter la popoloj, kaj diri ke ne plu estis naciismo, estis nur unu lingvo ke ĉiuj parolus. Estas lingvo kiu havas siajn… kiu estis inventita, kiu havas siajn normojn, siajn regulojn, sian gramatikon kaj ke neniu parolas en la tuta mondo ! » Li aldonis inteligenta pripensemo : « Nu esperanto estas fekaĵaĉo. Tio estas ĉio, kio mi volis diri ». La elsendestro amuze diris ke ili certe ricevos mesaĝoj pri tiu diraĵaĉoj ĉar « restis kelkaj neredukteblaj esperantistoj »…

Post tiu elsendo, multe da esperantparolantoj ja sendis retmesaĝojn. Dum la sekvonta elsendo, Pierre Bénichou de nove parolaĉis pri la zamenhofa lingvo. Ĉiuj la aliaj partoprenantoj al la elsendo tiam kompleze mokis esperanton. La francparolantoj povas aŭskulti tiun tie ĉi. Ili ekzemple diris :
« Vi diras ke ĝi ne funkciis sed mi ne estas akorda kun vi, mi ofte aŭdas en restoracio… Mi devas kvietigi homoj kiuj parolas esperanton tiel ili bruas kaj ili estas multnombraj » (Philippe Geluk) kaj « La DVDojn, mi nur aĉetas ilin se estas versio en esperanto » (Laurent Ruquier).

Moralinstruo : Ni ankaŭ devus respondi al kritikoj per humuro!

Libellés : , , ,

2 Comments:

Anonymous Anonyme said...

Nu, mi opinias, ke Esperanto estas unu el la grandaj sukcesoj. Ĝi kreskas de 1 parolanto (Zamenhof) ĝis cent da miloj en la 1920-jaroj ĝis kelkaj milionoj nun. Kaj mi atingis multajn pozitivaĵojn el ĝi.

Tro ofte homoj parolas pri aferoj, kiuj ili ne konas. Neesperantistoj certe ne havas la ĝustajn informojn, nek nelinuksanoj nek nefrancojn nek nedemokratianoj k.t.p. Mi konsilas ignori ĝin. Oni diras, ke malbona publikigo estas pli bona ol neniu.

2:08 PM  
Anonymous Anonyme said...

rheinland intensity autonomous restating moments contexts threatening explosion envisioned notifying obsidian
masimundus semikonecolori

7:07 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home