lundi, juin 19, 2006

Kiu mi estas?

Mi nomiĝas François Parchemin. Sed neniu nomas min tiel. Mi havas kromnomon ekde multaj jaroj… Miaj amikoj nomas min « Parch », mallongigo de mia familia nomo. La junulinoj kelkfoje nomas min « Parchou » (parŝu). Mi opinias ke ili elektis tiun ĉi prononcmanieron ĉar la sono « u » je la fino de la vorto donas en la franca karesan sencon.

Kiam mi eniris la esperantion mia kromonomo iĝis nature « Parŝo ». Nun miaj esperantparolantaj amikoj tiel nomas min.

Do, mi estas parŝo, sed kiu estas Parŝo ?

Parŝo estas studento je politika scienco. Fakte vi tuj povos legi blogeron pri mia studada programo.

En esperantio, mi estas membro de Jefo kaj Tejo. Mi eĉ estas komitatano ĉe Jefo. Mi ankaŭ zorgas la gazeton de la asocio. Mi certe skribos ion pri tio plimalfrue…

1 Comments:

Anonymous Anonyme said...

Saluton.

Mi jxus trovis vian blogon (per e-planedo). Mi legis kelkajn blogerojn kaj mi pensas tiun cxi blogon estas tre interesa. Mi ankaux studas politikan sciencon en universitato (en Trondhejmo). Gxoja legi esperantajn blogojn el aliaj politikstudantoj.

6:47 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home