mardi, juillet 18, 2006

Bombardata Libano


Mi ne sciis kion skribi pri eventojn en Libano. Mi deziris iom atendi…

Mi ne sciis se oni tiom parolas pri Libano alilande. En Francio, ĉiuj la gazetoj traktas pri tiuj eventoj je siaj unuaj paĝoj kaj ĉiuj televidĵurnaloj ankaŭ. Post la atako de hizbullahaj milicanoj ĉe la israela landlimo, la israela registaro decidis bombardi Libanon. Jam de unu semajno, la israelaj aviadilaroj artilerio bombardadas la bejrutan flughavenon, havenojn en Saida, Jounieh kaj Trablous, pontojn kaj aŭtoŝoseojn… Israeloj ankaŭ frapas konstruaĵoj kie kuŝas hizbullahanoj. Ili eĉ bombardis soldatejo de libana armeo. La hizbullahaj milicanoj laĉas raketojn sur israelaj urboj (ekz. Haifa kaj Tiberiade)…

Antaŭ unu jaro, mi estis en Libano. Mi vivis malfacilajn eventojn kiel bombatencoj, politikaj murdoj, popola revolucio kaj fino de sira prezenco. Mi tamen povis viziti sen problemo la tutan landon. Mi nun multe pensas pri miaj spertoj en Libano, ĉefe vizitoj en sudlibano je la landlimo aŭ la loko de amasbuĉo de Qana (en 1996, la israela aviadilaro bombardis preĝejon kaj pozicion de Uniĝintaj Nacioj). Mi estas tristega kiam mi vidas je la televido, urbetojn, kvartalojn aŭ vojojn kie mi iris. Hodiaŭ la francaj civitanoj forlasas Libanon per ŝipo, mi ankoraŭ memoras instrukciojn de franca konsulejo je urĝaj kazoj…

Mi ricevis retmesaĝojn aŭ novaĵojn de francaj kaj libanaj geamikoj kiuj ankoraŭ estas en Bejruto… La francparolantoj povas legi tiun ĉi blogon verkata de libana amikino mia. Ŝi jam skribis du longajn blogerojn kiam ŝi havis sufiĉe da elektro.

Krom la arablingvaj gazetoj, franclingva gazeto (L’Orient-Le jour) kaj angllingva gazeta (The Daily Star) ekzistas en Libano. Vi ankau povas legi la anglan version de Ha'Aretz pri la israela vidpunkto. Informu vi mem per lokaj informiloj.

Ilustraĵo : Desegno de libana studento pri lia propra reprezento de la lando. Oni supozas la Libanon, distiratan homon, inter partioj, aliaj landoj kaj armiloj. Desegnita dum mia universitata enketo en 2005.

Libellés : , ,

1 Comments:

Anonymous Anonyme said...

Ve! Parsxo vi pravas. Bedaurinde tio ne estas batalo de Libano sed batalo en Libano farata de Islama Respubliko en Irano. Ili gvidas Hizbulaon. Tiel islama respubliko volas preterigi atenton de la mondo for de sia nuklea ambicio. Ve! Libano suferas por aliaj.

5:07 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home