Ĉu la plej bona retpaĝaro de esperantista asocio ?
La retejo de UFE gajnis la « konkurson » laŭ la artikolo. La verkisto ĉefe interesiĝis la praktikaj informoj kaj do ŝatis trovi elŝuteblajn informilojn, aktualan liston de estraranoj kun retpoŝtaj adresoj, mapon por trovi la oficejon kaj indikon pri la malferm-horoj…
Post la artikolo, leganto proponis en komentaĵo fari la saman taksadon pri retpaĝaroj de la junularaj asocioj. Esperu ke la retejo de Jefo plaĉos tiom ol la retejo de UFE.
Kiam oni parolas pri esperanto, oni plejofte parolas pri agadoj aŭ aktivuloj en « la ĉefaj landoj de Esperanto » (eŭropaj landoj, Brazilio, Japanio, Ĉinio…). Kial la verkisto ne elektis la dek plej malgrandaj landaj asocioj ? Persone, mi ŝategas malkovri esperantistan agadon en alia lando. Jen ekzemple du retejoj pri Esperanto en Afganio kaj Esperanto en Senegalo kiu ne gajnos konkursojn sed kiuj tamen estas gravegaj por la esperantaro.
2 Comments:
Kara Parsxo, tiel sxajnas ke ordo de viaj blogajxoj fusxas. Mi ne scias la kialon sed bonvole kontrolu gxin.
Dankon por via atenteco. Mi scias la kialon : mi skribis blogerojn sed ne tuj publikigis ilin. Kiam mi publikigis ilin (poste) ili situas en iliaj unuaj lokoj ecx se mi publikigis poste.
Mi petas pardonon se tio gxenis vin.
Enregistrer un commentaire
<< Home