lundi, avril 02, 2007

Nova retejo por JEFO

Nepre vizitu la belaspektan novan retejon de JEFO ! De longa tempo oni diris ke la antaŭa retejo ne plaĉis, ĉeestis tro da ruboj, ktp., ktp. Ĝi antaŭe bluis, ĝi nun oranĝkoloras!

Dank'al la kategorioj kaj la menuo, vi povos pli facile cirkuli inter la diversaj artikoloj. Ĉiuj niaj plej gravaj rubrikoj kaj kategorioj restas, aldone kelkaj novaĵoj alvenis. La plej videbla estas la ĉefpaĝo mem : nun oni tie afiŝos mallongajn versiojn de la plej gravaj artikoloj. Alia novaĵo estas la supraj butonoj kiu gvidas vin ĝis elektitaj artikoloj laŭ via emo (malkovri, lerni, praktiki, agi). Pluraj aliaj aferoj ŝanĝis sed la plej bona maniero malkovri ilin estas ekprovi la retejon.

Ni ne forgesis nefrancparolantojn ĉar estis kreita menuo kaj plena interfaco en Esperanto. La retejo estas nun klare dulingva. Ekde nun vi povas tralegi niajn esperantlingvajn artikolojn pri Esperanto (literaturo, muziko, ludoj, lerniloj), pri E-renkontiĝioj (kaj ĉefe FESTO) kaj pri nia asocio mem.

Kiel kutime vi povos legi elektitajn paĝojn de nia papera revuo JEFO-Informas kaj aŭskulti na Radio-Zam.

Mi ankoraŭ dankas al Emmanuelle kiu multe laboris por tiu retejo. Vi povas diri kion vi pensas pri ĝi dank'al tiu kontaktilo.

Libellés : ,

mercredi, juillet 05, 2006

Ĉu la plej bona retpaĝaro de esperantista asocio ?

Libera folio publikigis artikolon pri retpaĝaroj de la dek plej multnombraj landaj sekcioj de UEA. La redaktanto de tiu artikolo konsideris la informojn ke la asocioj donis pri ili mem. La retpaĝaroj atentitaj estis la retejoj de ĈEL, JEI, GEA, IEF, FEL, VEA, PEA, UFE, EAB kaj SEF respektive landaj sekcioj de UEA en Ĉinio, Japanio, Germanio, Italio, Belgio, Vietnamio, Pollando, Francio, Britio kaj Svedio.

La retejo de UFE gajnis la « konkurson » laŭ la artikolo. La verkisto ĉefe interesiĝis la praktikaj informoj kaj do ŝatis trovi elŝuteblajn informilojn, aktualan liston de estraranoj kun retpoŝtaj adresoj, mapon por trovi la oficejon kaj indikon pri la malferm-horoj…

Post la artikolo, leganto proponis en komentaĵo fari la saman taksadon pri retpaĝaroj de la junularaj asocioj. Esperu ke la retejo de Jefo plaĉos tiom ol la retejo de UFE.

Kiam oni parolas pri esperanto, oni plejofte parolas pri agadoj aŭ aktivuloj en « la ĉefaj landoj de Esperanto » (eŭropaj landoj, Brazilio, Japanio, Ĉinio…). Kial la verkisto ne elektis la dek plej malgrandaj landaj asocioj ? Persone, mi ŝategas malkovri esperantistan agadon en alia lando. Jen ekzemple du retejoj pri Esperanto en Afganio kaj Esperanto en Senegalo kiu ne gajnos konkursojn sed kiuj tamen estas gravegaj por la esperantaro.

Libellés : , , ,