mercredi, septembre 27, 2006

Kiel impresi neesperantistojn

Dimanĉon, mi forlasos Parizon. Mi estos fininta mian monatan laboron kiel helpkontisto. Kaj je la momento forlasi, mi pensas pri miaj unuaj momentoj ĉi tie.

Mi revenis de IJS, kaj dum mia hungara restado, Natalija (rusa esperantistino kiun mi renkontis dum Festo 2005) anoncis al mi ke ŝi de nove partoprenos Feston ĉi-jare. Tiel ni povus renkonti unu la alian en Parizo.

Ĉar mi loĝis ĉe mia unklino dum mia tuta Pariza monato, mi gastis Natalija ĉe ŝi. Ĉar ni kune parolis esperante, mia unklino tre impresiĝis. Fakte komprenado inter du personoj kiuj parolas du malsamajn naciajn lingvojn kelkfoje estas impona fakto por neesperantistoj !

Kiel Natalija lernas la francan, ŝi ofte komprenis kiam mia unklino parolis tamen ili ankaŭ uzas esperanto kiel pontolingvo kiam mi ĉeestis.

Jen mia konsilo : gasti esperantistojn ĉe viaj gepatroj, ĉe viaj familianoj, ĉe viaj amikoj kiuj ne parolas esperanton. Mi certas ke ili estos impresataj de tiu mirinda interkompreno !

Libellés : ,

5 Comments:

Anonymous Anonyme said...

Via konsilo estas bona. Japanoj alparolas cxiujn eksterlandanojn per nur angla lingvo, ecx cxinojn ecx hindojn. Tio estas tre malbona. Kiel vi, ni volas paroli per Esperanto.

4:15 PM  
Anonymous Anonyme said...

:)

8:13 PM  
Anonymous Anonyme said...

Bonega konsilo !

10:18 PM  
Anonymous Anonyme said...

Kia diferenco inter unklino kaj onklino, eble nur unu klino??
Gratulon pro via inklino al rusa gastino

7:01 PM  
Blogger parŝo said...

Vi pravas : "unklino" ne ekzistas laux la Reta Vortaro, la gxusta formo estas "onklino". Mi devos korekti tion...

5:52 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home