lundi, septembre 04, 2006

Budapeŝta sperto


Kun Rikardo, nia esperantista vojaĝo komencis en Budapeŝto. Tie gastigis nin Lilla kaj Zoli. Persone, temas pri la unua fojo ke mi loĝas eksterlande ĉe landanoj. Kaj tion dank’al esperanto ! Mi opinias ke nia plej interesa sperto en Hungario estis kun Lilla kaj Zoli. Ili montris al ni diversajn lokojn en Budapeŝto (placon de herooj, Danubbordojn, Gül Baba Türbe, ktp.) kaj eĉ ekstere (islaman preĝturon en Erd, aŭ la Statuparkon pri komunistaĵoj).
Dank’ al ili ni gustumis diversajn bonegajn hungarajn manĝaĵojn (famajn salamojn, matenan omeleton kun dudek unu ovoj !) kaj eĉ la nacian drinkaĵon Unicum.
Ni ankaŭ multe parolis pri ĉio (de la aŭtoŝosea politiko ĝis la magyarlingva akademio, tra la hungara historio de la unuaj magyaraj triboj ĝis la komunista periodo) !

Pri Budapeŝtaj vidindaĵoj, mi pli poste skribos en baldaŭaj blogeroj aŭ en aliaj pri mondaj heredaĵoj (tiu vojaĝo aldonas du mondheredaĵeroj je mia persona listo).

Mi ankoraŭ deziras danki Lilla kaj Zoli por ilia bonega akceptado.

Foto : Rikardo, Lilla kaj Zoli antaŭ la fama ĉena ponto en Budapeŝto.

Libellés : , ,