mardi, septembre 05, 2006

Islamaĵoj en Hungario


Hungarion regis Otomanoj dum ĉirkaŭ cent kvindek jaroj. Ankoraŭ restas kelkaj vidindaĵoj el la turka epoko eĉ en Budapeŝto. Tie Lilla kaj Zoli montris al ni Gül Baba Türbe (la tombon de la patro de rozoj). Se mi bone memoras, Gül Baba estis derviŝa poeto.

Tiel kutime, en tomboj de famaj islamaj personoj, la sarkofago estas atingebla sed kovrata de verda tuko. Amuza momento okazis kiam ni estis en la tombo. Je muroj estas pendigataj arabaj skribaĵoj… Niajn gastigantojn kaj la gardistinon ni surprizis kiam Rikardo kun mi komencis legi la skribaĵojn. Ni tradukis por ili. La gardistino diris, se mi bone memoras, ke temis pri la unua fojo ke oni diris al ŝi kion signifis tiuj skribaĵoj ! Simple temas pri la plej kutima skribaĵo en islama religiejo : la ŝahada kiu estas duobla fid-atesto (la illah ila Allah ŭa Mohamad rasul Illah kiu signifas tekste « Ne estas dio krom Dio kaj Mohamad estas profeto de Dio).

En Erd, vilaĝo apud Budapeŝto, Lilla kaj Zoli ankaŭ montris al ni malnovan vidindaĵon : iu islama preĝturon ankaŭ nomata minareto. La moskeo ne tute plu ekzistas tamen la minareto staras sole en iu kvieta kampara strato. La plej supra parto de la preĝturo estas rekonstruita, tiel oni povas supreniri. Post grimpado de malgrandaj maljunegaj ŝtupoj en la mallarĝa turo, ni povis vidi la ĉirkaŭaĵon ĝis la ĉefurbo. Domoj, kampoj kaj legumĝardenetoj apudis kanalo laŭ kiu biciklis homoj.

En Pecs, sude de hungario, ni vidis anoraŭ aliajn islamaĵoj. Fakte, la plej impona konstruaĵo en Pecs estas eksa moskeo. Ĝi kuŝas en la centro de la urbo, kaj estas nun kristana preĝejo. El Ekstero, la konstruaĵo vere sajnas moskeo (sen ĝia minareto) sed ene, dekaracioj estas kristanaj. Mi tamen rimarkis ke oni klopodis por redoni al la konstraĵo ĝian unuan etoson. Eksteraĵo nun similas al unua konstruaĵo anstataŭ la jezuitoj antaŭe transformis ĝin (aldonante kristana preĝturon kaj aliajn erojn) por ke ĝi similas kristana (laŭ la foto de la tridekaj jaroj videbla en la enirejo). Mi opinias ke nun arkitektura debato ne necesas kaj nur gravas protekti historiaĵon. Mi eĉ vidis en la preĝejo iun interesan miksaĵon. Sur granda tabulo el fajenco estis skribata preĝo en la hungara lingvo antaŭata de araba frazo (en la araba alfabeto) : bism Illah, al-Rahman, al-Rahim, je la nomo de Dio, la pardonema, la pardonemeca.

Finfine, ni vizitis en Pecs muzeon pri la turka epoko en Hungario. Tiu malgranda muzeo ĉefe dismontris artaĵojn (tapiŝojn, fajencojn, desegnoĵojn). Tamen la plej interesa afero estis la ejo ĉar ĝi situas en malnova moskeo kiu ankoraŭ havas ĝian preĝĉambron kaj minareton.

Foto : La pregxejo eksa moskeo en Pecs.

Libellés : ,