mercredi, septembre 20, 2006

Iksa venko

La Akademio de Esperanto publikigis en sia retejo decidon pri skribmaniero. Jen interesa ekstrakto :
« Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tian anstataŭigon, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan. »

Tio egalas rajtigi la x-sistemon kiam oni esperantumas komputile. Persone mi ĝojas pri tiu decido. Mi tute malŝatas la h-sistemon. La ekzisto de la litero « h » en la esperanta alfabeto estas fakte la plej grava argumento kontraŭ la h-sistemo. Mi jam ne tuj komprenis vortegojn en esperanto ĉar ili estis komponitaj per du vortoj : la unua finanta per ĉapelita litero kaj la du komencanta per h (ekz. shh, aŭ chh). Aŭ pli malbone, mi donas stultan ekzemplon : kiam mi skribas « rughaveno » mi pensas al cerealo, ne pri haveno kvankam « flughaveno » skribiĝas sammaniere.

Mi konfesas ke la x-sistemon ne perfektas. En la titolo de mia blogo mem mi devas uzi ĝin. Freŝdate mi donis la retadreson de mia blogo al neesperantlingvano. Kompreneble li ne komprenis kial « parsxo » prononciĝis « parŝo »… Kiam oni malkovras Esperanto ĉe interreto, la unuaj iksoj fakte ŝajnas strangajn.

Ofte la supersigno mankas, kelkfoje ĝi estas troe. Mi klarigas : ĉe JEFO ni uzas vikion kiu konprenas la x-sistemon. Se vi skribas « ux », la litero publigita estas « ŭ ». Tamen ni ĉiam laboras franclingve ĉe JEFO, do multaj notoj estas skribitaj en la franca kaj en tiu lingvo, pluraloj uzas « x » post fina « u ». Se mi dezira publigi « ux » (franca maniero) mi devas skribi « uxx »!

Tiu decido de la Akademio estas la unua kiun mi legis (mi jam legis pri la decido pri « Koreio » pri kiu la Akademio senĉese ŝanĝas). Mi fakte bedaŭras ke la Akademio ne motivis siajn decidojn (kiel mi mem argumentis pri mia malamo de h-sistemo).

Libellés : ,

2 Comments:

Blogger Luís said...

Atentu, ke tio estas ankoraŭ propono, ne decido. Vi povas legi pli pri ĝi en ĉi tiu artikolo ĉe Libera Folio.

5:00 PM  
Blogger parŝo said...

Vi pravas. Mi tro rapide legas la bultenon de la Akademio. Tio fakte estas "proponata decido". Mi pardonpetas la legantaron.Kalkulu tiun cxi blogeron kiel varma subteno al tiu propono de la Akademio ;)

5:54 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home