jeudi, septembre 07, 2006

Moralinstruo de mia Sarajeva restado


Post nia du taga restado en la hungara ĉefurbo, ni renkontis aliajn esperantistojn por veturi trajne ĝis Sarajevo. En Déli stacidomo, mi do revidis amikojn francajn kaj konatojn alilandajn. Nia eta grupo trapasis landlimojn ĝis la bosna ĉefurbo kie okazis IJK.

IJK estas granda aranĝo. Tiel oni amikumis malpli facile ol en malgranda renkontiĝo. Pli da prelgoj okazas sed mi pli bone renkontis alilandanojn en pli malmultnombraj aranĝoj (Festo kaj IS).

Mi ĝuis prelegojn aŭ diskutrondojn pri Demexp, Eo kaj politiko, brajla skribmaniero, bosna milito aŭ interlingvistiko. Kongresejo, manĝaĵo kaj loĝkondico bonis. Tamen mi mem sentas iun fuŝaĵon en tiu IJK…

Mi notas du bedaŭraĵojn :

Mi ne partoprenis TEJO kunsidojn. Oni tamen proponis tion al mi. Ĉar mi estas komitatano de JEFO, mi opinias ke mi devus partopreni tiujn aranĝojn. Hontu ! Neniu reprezentis la francan junularan movadon kvankam francoj eble estis la plej multnombraj en Sarajevo. Mi ne partoprenis, mi elektis spekti prelegojn aŭ ekskursi…

Antaŭ mia vojaĝo, mi celis diversajn vidindaĵojn en Bosnio kaj Herzegovino. Ekster Sarajevo mi deziris vidi Mostar, Travnik kaj Goražde. Mi vizitis na Mostar dum la tuttaga ekskurso. Kaj mi provis atingi na Travnik dum iu kongresa tago. Pro veturilaj problemoj ni ne sukcesis. Mi unu sejmane loĝis en Sarajevo sed ne vizitis Bosnion.

Programo, TEJO kunvenoj, vizitado… Oni ne povas ĉion fari.

Mi opinias ke neniam estontece mi partoprenos kongreson (ĉefe en ŝatata lando sen kalkuli unu post- (aŭ antaŭ-) kongresa vizita semajno). Sekvontfoje mi devos elekti momentojn por ĝui programon, partopreni TEJO kunvenojn aŭ turistumi.

Foto : Ekskurso en Bašćaršija, malnova kvartalo de Sarajevo.

Libellés : , , ,