jeudi, septembre 07, 2006

Senpaga tuttaga ekskurso en Parizo


Dimanĉe mi decidis ĝui parizajn muzeojn. Multaj opinias ke Parizo multege kostas... Mi tuj rakontos al vi kiel trapasi ĉipan kulturan dimanĉon en Parizo.

Unue, ĉar ni estas dimanĉo, ne vekiĝu tro frue. La naŭa kaj duono sufiĉas.

Due, matenmanĝu hejme. Ĉar la 11a preskaŭ sonas, elektu fari maten/tagmanĝon. Tiel vi ŝparu tempon kaj monon ne manĝanta ekstere.

Trie, ekiru al la centra Parizo. Se vi iras per metroo aŭ buso, uzu veturilkarton (oranĝa karto en Parizo ;-) aŭ bileton antaŭe aĉetita (mi remorigas la ideon kiu estas trapasi tutan tagon en Parizo sen pagi). Se vi parizumas somere ne forgesu akvobotelon ĉar multekosta aĉetos ĝin en turistaj lokoj.

Kvare, elektu nacian muzeon, ekzemple Le Louvre aŭ la muzeo de Orsay (mi forgesis precizi : elektu la unuan dimanĉon de iu monato, tiam naciaj francaj muzeoj estas senpagaj). Car ni alvenos ĉirkaŭ la 12a, vi preskaŭ ne atendos en la vico antaŭ la enirejo.

Kvine, ĝuu multnombrajn artaĵojn, en Orsay la belegajn pentraĵojn el la 19a jarcento aŭ en Le Louvre, la orientajn antikvaĵojn, la romanajn kaj grekajn statuojn, aŭ aliajn pentraĵojn el diversaj landoj kaj epokoj.

Sese, restas ankoraŭ tempo, ĉar la muzeoj fermas je la 19a. Vi ne estas fore de la placo de Konkordo kie staras egipta obelisko. Je la maldekstra flanko la Nacia Asembleo estas videbla. Nun vi povas grimpi la Champs Élysées. Haltu je la mezo.

Sepe, vizitu la Eta Palaco. Temas pri la belarta muzeo de la Parizo urbo. Ĝi estas ĉiam senpaga. Fronte vi povas vidi la ĵus renovigitan Grandan Palacon. Je la dekstro, malantaŭ la ponto Alexandre la 3a, vi povas vidi la oran domon de Invalides (Invalidejo, eksa milita hospitalo nun armeamuzeo).

Oke, daŭru grimpi la Champs Elysées ĝis la Triumfarko. Spektu eble ceremonion dum kiu veteranoj deponas floraron sur tombo de la nekonata soldato (mi hazarde alvenis je tiu momento). Demandu al la gardisto, se la vizito estas senpaga la unuan dimanĉon de ĉiu monato. Li respondos ke la Trimfarko estas vizitebla senpaga nur la unuan dimanĉon de novembro (eble li konfuzis kun la 11a de novembro, datreveno de la armistico en 1918 post la milito kontraŭ germanaj, aŭstra-hungara kaj otomana imperioj, kiam oni honoras la nekonatan soldaton).

Naŭe, malsupreniru la Champs Elysées. Vi tiom ŝparu hodiaŭ ke vi povos gustumi iun faman francan gazan akvon je la trinkejo de la Georges V por nur 6 eŭroj !

Deke, reiru hejmen, laca mi pensas.

Foto : Le Louvre el la interno de la granda vitra piramido.

Libellés : ,

1 Comments:

Blogger parŝo said...

Ej! Vincxjo, dankon por la komenteto. Mi tiel malkovris vian novan blogon.
Homoj, se vi deziras malkovri alian Aiksan eo-iston, ne hezitu pri l'adreso : http://valteamo.blogspot.com/

3:05 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home