mercredi, septembre 20, 2006

La bonaj suprizoj de la IJKa ekskurso

Mi jam skribis pri miajn malagrabletaj sentoj pri mia Sarajeva restado. Nun estas tempo por skribi bonaĵojn pri IJK, ĉefe pri la ĉi-jara IJK lando.

Unue, mi devas diri ke mi ĝojis vidi tiom da minaretojn kaj aŭskulti orienteman muzikon. Ĉe la tersoj de kafejoj, mi travivis miajn plej bonajn momentojn en Turkio, Sirio aŭ Libano…

La IJK organizantoj proponis diversajn ekskursojn (tagajn aŭ duontagajn, ekzemple ĝis Sebrenica au la milita tunelo sub la Sarajeva flughaveno). Mi elektis partopreni tuttaga ekskurso en Herzegovino.


En Mostar, mi ŝatis la malnovajn domojn ĉefe la tegmentojn el ŝtono. Malgraŭ la fama ponto, la bela rivero kaj malnovaj stratoj, mi ne ŝatis la etoson pro la amaso. Multagaj turistoj venas ĉi tie por kelkaj horoj el la turistemega kroata marbordo.


Počitejl estis bona surprizo. Temis pri malgranda vilaĝo ĉe flanko de monteto apud rivero. La vilaĝo estis el ŝtono. La moskeo kaj la banejoj donis al tiu vilaĝo orientan etoson. Supren, staris ruinaĵoj el kastelo.


Fine ni atingis Blagaj. Tie kuŝas derviŝa monaĥejo apud fonto de rivero. Tamen la plej bona suprizo estis domo kun ĉarma ĝardeno. Hazarde marŝanta en malnovaj stratoj, iu junulo proponis al ni eniri domon el la 17a jarcento. Ĉi tie ankoraŭ loĝis la nobela familio kiu loĝis plara jarcentoj antaŭe. La junulo bonege parolis la francan sed ne komprenis ke ni ne ĉiuj scipovis la francan. Mi do provis rapide traduki siajn klarigojn al aliaj esperantistoj.
Fotoj : Mostar, počitejl, malnova domo en Blagaj.

Libellés : , ,