Pri la septembra komitatkunsido de JEFO
Pro kvereloj kaj aliaj problemoj, la komitatanoj decidis elekti novan estraron. La prezidanto kaj la sekretario fakte demisiis kelkaj tagoj antaŭ la kunsido. Por eviti problemojn inter estraranoj, la komitato voĉdonis pri la jena principo : la komitatanoj estas elektataj dum ĝenerala asembleo je la fino de FESTO kaj la estraro estas elektata de la komitato dum la semptembra kunsido (antaŭe la du balotoj okazis la saman tagon). Tiel la komitato havas unu monato por pripensi la komponaĵo de la estraro. La komitato ankaŭ decidis elekti estraranoj kun specifaj postenoj (kiel kutime).
Do balotoj okazis… La nomoj de la komitatanoj kaj de la novaj estraranoj estas ĉe la retejo de JEFO tiel, kiel iliaj retadresoj kaj fotoj. Plena fotaro de la komitatanoj ankaŭ estas videbla ĉi tie.
- JEFO helpos la budon de FET (Laborista Esperantista Federacio) ĉe la Homara Festo per 200 eŭroj
- La komitato elektis desegnaĵo por estonta t-ĉemiso
- La asocio repagos 100% de la plej malalta prezo de trejnbiletojn por partopreni komitakunsidojn
- Nova publika vikio estos atingebla ĉe la retejo de JEFO
- Dua papera numero de Volapüg’ aperos
- Ne-membroj de JEFO rajtos uzi dissendoliston de la asocio
- Komitatanoj zorgos pri novaj membroj
3 Comments:
Vi forgesis mencii ke vi iĝis la nova prezidanto ! :)
Gratulon al vi !!!
Axel
Tro modesta estas mi!
Oho!
Gratulas vin!
Tio afero estas ege serioza kaj postuli vin esti respondeca kaj laborema. Heureusement, tu es deja comme ca, toi!
Enregistrer un commentaire
<< Home