vendredi, novembre 17, 2006

En multlingva kafejo


En Aikso okazas ĉiu jaŭde iu café polyglotte vespero. En tiu « multlingva kafejo », francoj kaj eksterlandanoj (ĉefe gestudantoj) venas por paroli alilingve. Olivier proponis al mi partopreni tiun aranĝon… Kiam ni alvenas, la respondeculino demandas « El kiu lando vi venas ? Kiujn lingvojn vi deziras paroli ?». Olivier respondas « Francio, mi povas paroli france aŭ esperante ». La virino miras : « Nu, originala… Se aliaj homoj demandas pri esperanto, kial ne… ». Tuj poste ŝi turnas sin fronte al mi : samaj demandoj, samaj respondoj. Kelkaj minutoj poste Vinĉjo alia esperantligva amiko alvenas.

Do, ni trinkumas je iu esperantlingva tablo… Ni babilas esperantlingve, ni ankaŭ eksplikas Esperanton al interesantoj franclingve. Kompreneble ni disdonas kalendaretojn. Antaŭ eliri la kafejon, ni metas kalendaretojn sur ĉiuj tabloj… Tuje homoj prenas kaj rigardas… Ni babilas pri esparantaj reguloj kun iuj…

Jen mia konsilio al francaj esperantistoj : vi ankaŭ partoprenu multlingvajn kafejojn. Tie homoj estas malfermemaj pri lingvaj problemoj kaj ofte interesiĝas pri Esperanto. Ĝi estas taŭga ejo por disdoni kalendaretojn.

Kaj jen mia konsilio al nefrancaj esperantistoj : eldonu kalendaretojn pri Esperanto kun bazaj informoj kiuj amuzas homojn. Tiel vi povus disdoni ilin dum taŭgaj aranĝoj !

Olivier publikigos tiun blogeron franclingve ĉe sia propra blogo.
Se vi deziras pli da informoj pri la kalendaroj de JEFO, ili estas ĉi-tie.

Libellés : , ,

1 Comments:

Anonymous Anonyme said...

Estas bona ideo.

12:49 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home