lundi, octobre 30, 2006

La nova JI ekaperis (2006/3)


La lasta Jefo Informas aperis. Temas pri mia lasta numero kiel redaktoro. Mi do ankoraŭ deziras danki Emmanuelle Richard pri ŝia kapableco kaj afableco. Redakti la gazeton kun ŝi estis tre agrable.

La ĉeftemo de tiu numero estas « Someraj renkontiĝoj », vi do trovos en la mallongigita reta versio la jenajn artikolojn :

- Mia unua kaj ne lasta IJK (eo)
- Perbicikle sarajeven (eo)
- Kastela viv’ … la vie de château (eo/fr)

Fotostrio de Ben aperis en tiu numero sub la titolo « Raporteto… el IJK », vi povas legi ĝin tutkolore cxe la blogo de la aŭtoro.

Vi povas legi pri la antaŭaj numeroj ĉe la retejo de JEFO, vidu ankaŭ mian blogeron pri la Jefo Informas 2006/2.

Libellés : , ,