mercredi, février 28, 2007

Mia unua kurso kiel instruanto

Mi hieraŭ vespere gvidis enkondukan kurson de esperanto en universitata loĝejaro por kurac-studentoj en Marsejlo. Ĉeestis pli ol 10 homoj, kiuj laŭ mi estas bona kvanto kiam oni scias ke samtempe okazis piedpilka maĉo de l'Olympique de Marseille apude!

Mi tiel prezentis la lingvon :

  1. Kio estas esperanto? (Solvo por interkompreniĝo, Eo estas realaĵo (libroj, radioj, ktp.), Utileco (korrespondado, renkontiĝoj, vojaĝoj, ktp.)
  2. Kia estas la lingvo? (latinidaj radikoj, aziema gramatiko, ktp.)
  3. Enkonduka kurso (alfabeto, finaĵoj, pluralo, kelkaj afiksoj kaj konjugo).

La pli multnombraj demandoj temis pri evoluo de esperanto kaj landoj kie estas parolata la lingvo.

Preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj decidis sekvi kurson kiun mi zorgis ĉiu marde. Mi instruos per la medoto 11 de Espéranto-France, kiu fakte estas adaptigita de la Zagreba metodo.

Fakte temas pri internacia lernantaro ĉar partoprenos unu Italo, unu armendevena studantino, kaj pluraj homoj magrebdevenaj aŭ komordevenaj.

Pluraj jam estas konvikitaj pri la ideo de universala lingvo kaj eĉ jam parolis pri estonta agado en asocioj !

Pliaj informoj pri mia lernantareto baldaŭ!

Libellés : , ,

2 Comments:

Anonymous Anonyme said...

mi volas gratuli vin kaj diri bonan sukceson al via kurso.
Mi iam uzis la zagreban metodon kaj trovis tiun metodon tre bona.
Jen bona ilo por viaj studentoj
http://hjem.get2net.dk/chenero/

12:13 PM  
Anonymous Anonyme said...

Mi unue lernis per Bek-kurso (iom teda) poste per Gerda Malaperis (la plej agrable mi opinias, kaj kaptas la atenton de la legantoj.
Poste perkoresponde kun Bouresse per "Pasxoj al plena posedo", sed malfacilas, kaj ofte la ekzecoj estas tedaj aŭ tro malfacilaj! feliĉe estis ankaŭ tredukoj farendaj.

6:44 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home