jeudi, janvier 18, 2007

Kie mi ŝatus trapasi IJK-n 2008 ?

En 2008, la Universala Kongreso okazos en Roterdamo, por la centa datreveno de UEA. Mi certe partoprenos tiun aranĝon kiu estos mia unua UK. Kutime IJK, la kongreso de TEJO, okazas en proksima lando de la UKa lando. TEJO jam proponis kandidatilon... Antaŭ kelkaj monatoj mi aŭskultis aludojn pri ebla IJKa lando… Mi demandis al la reprezantantino de JEFO ĉe TEJO kaj ŝi respondis al mi ke ŝi nenion legis… Aktuale, ŝajnas ke neniu Landa Sekcio de TEJO kandidatiĝis.

Ĉio eblas, mi do diris al vi kie mi ŝatus trapasi IJK-n. Eble aktivuloj de tiuj Landaj Sekcioj reagos…

Rigardu ni la mapon… Cirkaŭ Nederlando, kuŝas Germanio (GEJ certe organizos bonegan IJK-n sed oni povas malkovri novan parton de Germanio ĉiu jare dum IS) kaj Belgio (kial ne, mi scias ke Flandraj esperantistoj estas aktivaj).

Pli malproksime, mi elektus ĉu Danion, ĉu Norvegion, ĉu Svedion. Tiujn landonj mi tute ne konas kaj ege deziras malkovri ilin. Danio estas prosksimege de Nederlando kaj Norvegio nun havas aktivan esperantan junularon (ne forgesu ke NJE organizas aktuale sakraĵ-konkurson !). Mi ne scias pri Svedio.

Kiam mi parolis pri tio kun esperanta amikino ŝi eĉ aludis Brition aŭ Irlandon (per malmulte kostaj aviadiloj oni nu povas facile atingi tiujn insulojn). Kial ne Ĉeĥio, de Nederlando nur necesas transiri Germanion (kaj persone mi ĝoje vizitus Pragon).

Se Eŭropo maljunuliĝas kaj ne plu sukcesas organizi IJK-n, kial ne de nove festumi en Azio ? Ŝajnas ke Aziaj esperantistoj ege aktivas nuntempe (mi ekzemple certas ke la Vjetnama IJK estos granda sukceso). Ni do forgesu la proksimecon kun la Universala Kongreso kaj ni vojaĝu ĉu ĝis Koreio (kiu jam deziris organizi la aranĝon en 2007) ĉu ĝis Nepalo (kiu revas akcepti mondan esperantan kongreson).

Ne hezitu diri al mi se vi havas novaĵojn pri IJK 2008 !

Libellés : , ,

4 Comments:

Blogger LaPingvino said...

Vere ankoraŭ nenio estas certa, krom ke teamo aktivas kiu eble organizos IJK-n en Belgio (Mechelen). Mi vere esperas ke tio efektiviĝos! Por pliaj informoj, turnu vin al Carsten (Aŭtojdek).

12:23 PM  
Blogger parŝo said...

Dankon, mi nun scias ke ĝi okazos en Belgio sub respondeco de Carsten. JEFO certe helpos al la evento.

9:19 PM  
Blogger LaPingvino said...

Ĝisdatigo: La kongreso certe NE estos en Belgio, sed en Hungario (mi jam diris ke nenio estas certa). Jen la retejo de IJK 2008 en Hungario

12:56 PM  
Anonymous Anonyme said...

Keep up the good work.

1:20 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home