mercredi, décembre 06, 2006

Nova esperanta t-ĉemizo


Jam de longa tempo, francaj esperantistoj petis t-ĉemizon… Jefo finfine eldonis ĝin. Tamen temas pri juna t-ĉemizo. Por la komitato de Jefo kiu elektis la desgnaĵon, tiu t-ĉemizo devus esti juna kaj kolora. Ni elektis modelon de Cyrille kun pingveno kaj amuza slogano.

« Oficiala lingvo de Antarkto » iom signifas ke Esperanto estas neŭtra tiel kiel la sudpolusa kontinento. Tiu slogano ankaŭ moketas pri cxiuj kiuj diras ke Esperanto estas parolata de neniu (ĉu nur de la pingvenoj?).

Ĉiuj Jefo-anoj reklamas por la nova t-ĉemizo. Ben ekzemple verkis amuzegan fotostrion ĉe sia blogo. Aliaj porolis pri tion sur diversaj dissendolistoj kaj granda reklamo aperos en la sekvonta JI. Mi esperas ke aliaj Jefo-anoj blogumos pri tio ĉe iliaj propraj blogoj.

Por aĉeti tiu mirindan t-ĉemizon, vizitu la specialan paĝon ĉe la retejo de Jefo. Ĉe la paĝo, la nuna stoko estas videbla : rapidu ĉar ne estos sufiĉe da ĉemizoj por ĉiuj!

Libellés : ,

2 Comments:

Blogger Joël said...

Mi vizitis vian bonan blogaron.

Mi lernis E-on ekde septembro 2005.
Mi ankaŭ kreis personan blogon. Ĉu vi legos ĝin? (Ĝi estas ankoraŭ fresxdata, do mi bezonas kuraĝigon).

http://www.cxitie.blogspot.com
NB. la litero x estas necesa inter c kaj i.
Samideane
Joel

7:44 PM  
Anonymous Anonyme said...

Tiu-cxi t-cxemizo estas mai revo! Mi ege deziras gxin. Sed pagi inter landoj estas problemo.

7:01 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home