jeudi, décembre 28, 2006

Longa marŝado

Bernard Ollivier, ĵurnalisto, decidas marŝi laŭ la silkvojo. Li estas 60 jaraĝa kaj komencas sian pensiiĝon. Li verkis vojaĝlibro, Longue marche, kies mi finfine finis la trian volumon ! Ĉirkaŭ mil paĝoj por rakonti mirindaĵojn, anekdotojn, impresojn kaj renkontojn…
Li do marŝis 12000 km laŭ inter Istanbul kaj Xi’an. Li elektis marŝi somere dum kvar monatoj ĉiu jaro.

En la unua libro, Traverser l’Anatolie, li iras tra Turkio. La unuaj eroj ne estas facilaj. Li multe doloras pro piedproblemoj… En Turkio, li ofte dormas ĉe kaparanoj aŭ en restaĵoj de la silkvojo (karavanseraj). Li faris multe da mirindaj renkontoj. Tamen, kiam li priskribis la kamparan vivon en Turkio li emfazas la inan kondiĉon ne estas bona laŭ miaj legmemoraĵoj. Li ankaŭ rakontas sia transirado de la kurdaj regionoj dum milito kontraŭ PKK. Ĉie li vidas turkajn soldatojn kaj ankaŭ renkontas kurdajn kontraŭulojn… Fortego estas ege ĉeestanta en tiu parto de la libro. Pro malsaneco, li devas reiri Francen antaŭ la iranan landlimon.

En la dua libro, Vers Samarcande, li transiras Iranon, Turkmenion kaj Uzbekion. En Irano kaj Uzbekio li havas ofte problemojn kun policanoj. Li tamen faris belajn renkontojn. Ekde nun, li trenas malgrandan veturilon kiu portas sian sakon (kaj pli da dek kvin litroj da akvo ĉiutage por transiri la deserton). Ekde Turkmenio la etoso tute ŝanĝas. Unue oni sentas la sovietan pasintecon. Due, li scipovas la rusan lingvon kaj komunikas pli facile. Trie, la rilatoj kun virinoj plene ŝanĝiĝas.

En la tria libro (kie li rakontas la trian jaron, Les sommets du Pamir kaj la kvaran jaron, Le vent des steppes) li transiras Uzbekion, Kirgizion kaj Ĉinion. En Kirgizio, li vivas sub la Jurto, la tipa tento de la nomadoj en Azio, kun la ŝafpaŝtistoj… Ĉinio tute malsimilas… La Gobi dezerto estas malfacila kaj poste multe pluvas… Li ĉefe emfazas ke ĉinoj ne estas gastigemaj. Knaboj mokas lin ĉar li estas fremdulo kaj aliaj timas kiam ili vidas lin.

Tiu verko estas mirinda : unue por la heroaĵo de la aŭtoro kaj due por la skribaĵo mem. Tiuj mil paĝoj ne nur estas vojĵurnalo. La libro ne nur traktas pri la belaspekta aventuro sed ankaŭ pri la multnombraj problemoj (sanaj problemoj, vizojserĉado, ŝteloj k.a.). Li fakte miksas personajn rakontojn kaj impresojn, historiaĵojn kaj prezicegajn priskribojn. Neniu foto aŭ desegno ilustras la teksto kaj oni tamen plene imagas la scenoj kun ĉiuj iliaj detaloj. Bernard Ollivier belege skribas (kaj mi amuziĝis pri kelkaj formuloj, li ekzemple skribas t-shirt, je la franca maniero ticheurte tio kion mi neniam vidis antaŭe kaj kio finfine estas beleta). Longue Marche do plene estas ĉefverko en vojaĝliteraturo.

Libellés : , , , ,