mardi, janvier 02, 2007

Hungario kaj Irano

2006 estis por mi interesa esperanta jaro. Mi partoprenis miajn unuajn internaciajn renkontiĝojn (IS, IJK kaj IJS). Mia ĉefa vojaĝo do estis en Balkanio ĉi somere. Mi jam konis Bosnion sed malkovris Hungarion. En Budapeŝto mi estis gastiginta de esperantistoj por la unua fojo. Ĉe tiu blogo mi ne multe skribis pri Hungario kaj deziras finfine diri kion mi ŝatis kaj kion mi ne ŝatis en Hungario.

Mi ŝatis…

Mi ne ŝatis…

…verdaĵojn.

...senfinajn ebenaĵajn pejzaĝojn.

...manĝaĵojn dum IJS.

...mankon de restoracioj en Budapeŝto.

...« Eszperantó » parkojn.

Ne sufiĉe de hungaroj trapasis Eo-lingva ekzameno ;-)

...homojn ĉiujn afablegajn...

...kiuj tamen ne multe parolis alilingve.


...muzeojn kaj aliajn aranĝojn kiuj ĉiuj fermiĝis je la 17a.

...naĝejon en Makó (mi bedaŭrinde ne spertis la budapeŝtajn banejojn).


…ĉarmajn malgrandegajn metrostaciojn en Budapeŝto.



Tio pri kio mi amuziĝis:
- La islamaĵoj kaj arabskribaĵoj je la kerno de Eŭropo.
- La multnombraj statoj de lipharaj magyaraj herooj.

Tio kion mi ne komprenis:
- La hazardaj prezoj (ekz. en la naĝejo).
- La maltransvidebla lingvo (mi tute ne scilegis ne scilagis eĉ unu vorton !).

En 2006, mi do malkovris Hungarion... Kiun landon mi malkovros en 2007. Mi jam diris ke mi esperas viziti Iranon. Mi ĵus skribis ĉe listoj de iranaj esperantistoj ke mi skribi kun ili antaŭ mia vojaĝo.

Mi ĉi-tie aldonas kelkajn dezirojn kaj legaĵojn pri Irano.

En Irano, mi deziras :
- viziti la ĉefajn urbojn kaj vidindaĵoj (Tabriz, Tehran, Yazd, Persepolis, Ŝiraz...)
- grimpi la Monton Damavand
- pikniki ekstere kun irana familio
- ĝui iranan kuirarton
- iomete praktiki la persan lingvon (se mi sukcesis komenci lernadon antaŭ ĉi somero)

Mi jam legis pri Irano :
- Samarcande de Amin Maalouf.
- Brodaĵoj, Kokaĵo kun prunoj kaj la kvar volumojn de Persepolis de Marjane Satrapi.
- La trian volumon de Longa Marŝado kiam Bernard Ollivier transiras Iranon piede.

Ni vidis nur unu iranan filmon : La vento nin forŝiros
(en la persa باد ما را خواهد برد , Bād mā rā Khāhad bord, mi esperantigis la titolon el la franca titolo Le vent nous emportera).

Libellés : , , ,