jeudi, février 22, 2007

Lernado de la persa lingvo

Mi jam diris ke sekvonta vojaĝo certe okazos en Irano. Mi do komencis lerni la persan lingvon. Mi uzas la metodon Assimil kiu estas famega lingvometodo en Francio. Ĝi eksistas en multaj lingvoj kaj ŝajnas ege efika. Bedaŭrinde ĝi estas multe kosta, feliĉe mi prunteprenis ĝin en librejo. Assimil proponas lerni lingvojn « sen peno », tiel estas la nomo de la serio kiu havas multajn titolojn (eĉ Esperanto sen peno).

Kun tia metodo vi nur devas auskulti ĉiu vespere kelkajn frazojn kaj fari du ekzercojn. Ĉefe temas pri aŭda metodo. Sed uzado de la libro kune kun la disko ege efikas.

Mi ĵus finis la dekduan lecionon… Kaj mi jam povas fari kelkajn frazojn :

Mard ba pesar be manzel âmad. Madar be pesar nân-o âb dâd. Pesar nân garm doust dârad. Pedar raft be bazar. Dar bazar yek zan boud. Mard goft : « Az koĝa âmadi ? » « Az Ŝiraz âmadam »… (mi uzas la latinan alfabeton sed ankaŭ povas skribi tion arablitere).

Kiu signifas : La Viro kun la knabo venis en la domo. La patrino donis al la infano pano kaj akvo. La infano ŝatas varman panon. La patro iris al la bazaro. En la bazaro estis virino. La viro demandis : « El kie vi venas ? » « Mi venas el Ŝiraz »…

La perslingvanoj povus kontroli la ĝustecon !

Fakte, la persa sajnas tre proksime al la eŭropaj lingvoj kun kelkaj vortoj el la araba (kiujn mi jam konas). La unua kontakto kun la lingvo plaĉegas al mi, tamen la lecionoj nun malfaciliĝas… Mi esperas ke mi sukcesos daŭrigi la lernadon kaj memori ĉiujn tiujn novajn vortojn !

Libellés : , ,

3 Comments:

Anonymous Anonyme said...

Mi iomete lernis la hindian lingvon, kaj en ĝi multegas la vortoj persdevenaj. Tial mi tuj rekonis doust (amiko) mard (viro) nan (pano).

Fakte mi certas, ke se Zamenhof estis nakiĝinta en Rawalpindi astataŭe Bjalistok, la "internaciaj vortoj" kiujn li estus konsiderinta estus vortoj, ofte troveblaj de Maroko ĝis indonezio, en multe da lingvoj, kiel Kitab (araba, libro) manuŝja (hinda, homo) musafir (araba, pasaĝero) dukan (persa, butiko)!

Mi estis (en majo 2000) en Uzbekio, kaj tie ankaŭ mi rekonis kelkajn el tiuj vortoj, kitab kun la turka pluralo iĝas kitablar, dunija la mondo, bal la infanoj. Se vi iam havas okazon mi konsilas vin viziti Uzbekion, ĝi estas bela, "ekzotika", lando, homoj estas agrablaj, kaj lalando konservis multe de siaj tradicioj, ĝi estas (laŭ tiuj, kiuj povis kompari, ankaŭ kiam mi vidas fotojn mi pensas tion, ĉar mim mem ne iris en Irano) malpli moderna kaj malpli okcidentigita ol Irano, sed estas pli da libero: ekzemple ili trinkis ĉiutage vinon vodkon, eĉ porkaĵojn, kaj virinoj hvas longajn floritaj buntekolorajn robojn kiel en Europo 1950-60 kun dekoltaĵoj, kaj sunombreloj.

6:34 PM  
Blogger parŝo said...

Mi ege sxatus viziti uzbekion kaj ankaux aliaj landoj el Centra Azio. Vi pravas pri la "internaciajn vortojn" mi jam diris al mi tion. Mi ecx amuzigxis kelkfoje esperantigi kelkajn : kitabo por libro, bilado por lando, safaro por vojagxo ktp. Sed nur temas pri ludo... Oni devas konservi la bazojn de la lingvo por ke gxi restas cxie komprenebla.

1:58 PM  
Blogger parŝo said...

Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

1:58 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home