vendredi, mars 30, 2007

Oni aŭdis Esperanton je franca nacia televido

Hieraŭ dum televidfilmo kiu rakontis la vivo de la fama instruisto Célestin Freinet, oni aŭdis kelkaj vortoj en esperanto.

En la korto de la lernejo, lia estonta edzino demandas al Freinet :
- "Ĉu vi iros en USSR por via pedagagia staĝo?"
- "Jes"
- "Kia ŝanco, mi tiom dezirus vidu kiel oni konstruas tie la novan homon. [Ŝi vere diris tion !] Ĉu vi eklernis la rusan?"
- "Ne, sed mi lernas Esperanton"

Poste ili interŝanĝis du frazojn en esperanto. Iu el la lernantoj demandas kio estas Esperanto. Alia respondas ke ĝi estas "lingvo de tiuj, kiuj havas esperecon"...

Poste en la filmo, homoj kiuj kontraŭas la pedagogio de Freinet kaj kiuj misfamigis lin dirante ke li estas komunisto interparolas. Ili diras ke li kaj sia edzino parolas esperante kun fremdaj instruistoj :
- "Delegito el Sovetio eĉ venis paroladi!"
- "Jes, sed ili nur parolis pri pedagogio"
- "Ĉar vi eble scipovas esperanton?" Ĉiuj ridegas.

La filmon elsendis nacia televido France 3. Ĝi estis bona kaj bone montris la gravecon de Freinet en monda pedagagia historio. Lia pedagogio baziĝis sur libero de l'infano, vivo ekster la klaso, korespondado... En la filmo unu el lia inventaĵo estas bone montrita : ĉar la lernolibroj estis tedaj, li demandis al la lernantoj mem verki tekstojn kaj poste ili ĉiujn printis ilin dank'al malgranda presilo.

Libellés : ,

2 Comments:

Anonymous Anonyme said...

La ligilo ĝis vikipedio ne funkcias.

8:49 PM  
Blogger parŝo said...

Jes, la franca akuta supersigno problemas. Mi korektos tion, kiam mi estos pliboniginta la artikolon pri Célestin Freinet kiu nun konsistas nur el du linioj.

5:47 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home