jeudi, juillet 05, 2007

Mia memuaro pri Esperanto-aktivuloj

Komence de junio mi finredaktis mian 5-an jaran memuaron. Temas pri sciencpolitika memuaro kiu esploris la internajn valorojn de la Esperanto-batalantoj kaj starigis sociologian enkondukon al la Esperanto-movado. Francparolantoj povas legi la plenan tekston. Mi publikigas ĉi-sube esperantan version de la resumo por alilingvanoj.

ESPERANTISTAJ MILITANTOJ EN FRANCIO

TRANSDONADO KAJ TRANSFORMADO DE MILITANTA AFERO

Militantado por internacia lingvo Esperanto estas nur malofte studita. Temas tamen pri unu el la malmultnombraj aferoj povanta glori sin je cent dudek jara historio kaj militanta tradicio. Tiu memuaro celas montri la novajn evoluojn de la poresperanta movado tra surterena enketo kondukita inter francaj geesperantistoj. Ni interalie interesiĝos pri la transdonado de valoroj de l ’afero, pri ilia persona alproprigado de la agantoj,sed ankaŭ pri la novaj transformadoj de la afero. Inter ili, eniro en politikan arenon dum eŭropaj balotoj en 2004 reprezentas la plej gravan aperaĵon.

Je la fino de tiu laboro mi esperis ricevi monhelpon por daŭrigi miajn esplorojn pri la Esperanto-movado. Tiu mono konsistis el vera salajro por tri-jara esplorado kaj publikigo de doktordisertacio. Bedaŭrinde, la Universitato ne aljuĝis al mi la monon. Tiel finiĝas miaj esploroj pri la Esperantistaro.

Libellés : , ,

mercredi, avril 18, 2007

Francaj kandidatoj laŭ politikaj apartigaĵoj


Jen sinteza tabulo pri la diversaj kandidatoj al la franca prezidenta baloto. Ĝi estas adaptita de la verko de Stein Rokkan, fama norvega politiksciencisto. Dank’al Rokkan oni scias ke ne nur unu apartigaĵo (en la angla cleavage) ekzistas en iu politika medio. Dum la lasta jarcento, ĉefaj politikaj apartigaĵoj estis : Posedantoj/Laboristoj ; Eklezio / Ŝtato ; Centro / Ĉirkaŭaĵo ; Urbo / Kamparo. Iu partio tiel lokas si mem unue laŭ unu apartigaĵo. Ĉiu partio do aperis kun apartan celo (mi donas po unu ekzemplo por ĉiu apartigaĵo : defendado de la laboristoj, subtenado de la Eklezio, deziro de centralizado en la ĉefurbo, subtenado de la kamparaj tradicioj). Poste partio povas elekti lokon por aliaj apartigaĵoj (ekz. partio kiu defendas posedantojn povas ankaŭ subteni Eklezion, centralizadon kaj urbanojn).

En Eŭropo, oni fakte nomis dekstron kaj maldekstron politikaj tendencoj kiuj rilatas al la apartigaĵo Posedantoj / Laboristoj. Dekstro profitigas la posedantojn (firmaestrojn, liberajn profesiulojn (en Francio : kuracistoj, advokatoj, ktp), luigantojn) kaj maldektro defendas rajtojn de la laboristoj. Tiam malfacilas loki politikistojn kiuj ne rilatas al la ĉefa politika apartigaĵo (ekz. Frédéric NIHOUS kies celo estas klare defendi kampareco).

Por tiu bilda sintezo, mi finfine elektis Eŭropan variablon kune kun ĉefa apartigaĵo. Mi elektis ĝin konsekvence al referendumaj rezultoj el 2005. La etiketo « por » aŭ « kontraŭ » Eŭropo estas donita laŭ pozicio dum voĉdonado de 2005. Fakte Eŭrop-kontraŭuloj el dekstro kontraŭis pro naciema kaj sendependeca sinteno, dum Eŭrop-kontraŭuloj el maldekstro kontraŭis pro tro ekonomie liberala Eŭropo.


Libellés : , ,