jeudi, juin 29, 2006

La nova JI ekaperis

Kiam mi forlasis Aikso, antaŭ miaj queyrasaj ferioj, la JI (kiun mi ĉefredaktas sed mi skribos pri tio alifoje) ankaŭ estis inter la manoj de Emmanuelle Richard (kiu enpaĝigas la gazeton, sed mi ankaŭ skribos pri tio alifoje). Ekde ĝi estis presita kaj dissendi al ĉiuj la membroj de la Junulara esperantista franca organizo (JEFO). Ja mi eble forgesis noti ke JI (kiu signifas esperante Jefo Informas kaj france JeunEsperanto Info) estas la organo de JEFO.

Do, la lasta numero de nia gazeto temas pri mezoriento… Grava regiono sed kie situas malmulte da esperantlingvanoj. La artikoloj pri la ĉefa temo estas la sekvantaj :

- Nuntempa irana Esperanto-movado (eo)
- La araba, internacia lingvo (eo)
- La svahila lingvo, internacia lingvo de komunikado (eo)
- La malta lingvo, semida lingvo en Eŭropa Unio (eo)
- Kongreso en Amano, la unua internacia Esperanto-renkontiĝo en araba mondo (en la franca)
- Taĵino kun citrono, maroka recepto (eo)
- Esperanto, eĉ en Afganio (en la franca)

Aliaj artikoloj temas pri aliaj temoj (komputado, francaj semajnfinoj, kulturaĵoj, ludoj, ktp). Kelkaj paĝoj el la nuna numero estas legeblaj en la retpaĝaro de JEFO. Vi eĉ povos legi (nur en la franca) la artikolo de Axel Rousseau pri kiu mi skribis en mia unua blogero.

Libellés : , ,

La fino de ferioj

Jen la fino… Mi rakontis la ĉefajn aktivojn ke ni faris en Queyras. Fakte mi rakontis ĉion krom iun piedmarŝadon ĝis Italio per montpasejo Agnel kaj alian ĝis montpasejo Fromage tra Bramousse. La unua ne estis tre longa sed interesega ĉar restis multe da neĝo kaj impresa estis la loko… Ni plezuris vidi ankoraŭ lagon kaj marŝi laŭ la itala limo. Dum la lasta piedmarŝado ni trairis malnovan lignodomaron en ĉarma valeto (vidu la foto supre). Plaĉis ankaŭ al ni belaj vidpovoj. Ni povis vidi Arvieux, Ceillac, Lago Miroir kaj montpasejon Agnel preskaŭ samtempe !

Do la ferioj finiĝis kaj ni reiris en Aikso… Ekde mi verkis ĉiuj la antaŭaj blogeroj (fakte mi skribis ilin dum nia restado en Queyras, sed tie mi faris la blogon). Nun mi povas publikigi skribaĵojn pri aliaj temoj, tion mi ne preterlasos.

Libellés : , ,

Televida elsendo pri Esperanto

Ĉio bonas pri esperanto en franca televido. La kanalo Direct 8 dissendis pri esperanto hieraŭ en la elsendo « Ĉio bonas ». Axel Rousseau ĉarmis la parolistinojn... Vi povas vidi ekstrakton el la elsendo ĉe la retejo de JEFO.

Libellés : , ,

lundi, juin 26, 2006

Lignoludiloj el Queyras

Bonuloj, savaĝaj kaj domaj bestoj, aŭtetoj… ĉiuj el ligno. Bonvenon ĉe mirinda butiko. La ludiloj el Queyras estas preskaŭ tradicio ĉar ili aperis en 1920. Tiam la ludilmetiistoj laboris hejme. Tiu iniciato ebligas vintran laboron dum la vilaĝo estis izolata pro la neĝo.

Hodiaŭ ekzistas du ludilfabrokoj en Queyras. La plej malnova kuŝas en Arvieux. Tie kaj en la alia fabriko en Molines, la vendejo estas en la sama loko ke la metiejo.

Vizitu rete aŭ vere L’Alpin chez lui (« la Alpano hejme ») en Arvieux, vilaĝeto La Chalp kaj La boîte à bois (« La kesto je ligno ») en Molines, vilaĝeto La Rua.

Libellés :

Marmotoj

Ĉie vi iros en Queyras (kaj aliloke en montaro) vi povos vidi marmotoj. Tiu montara besteto loĝas inter 1000 kaj 3000 metroj je alteco. Kiam fondiĝas la neĝo dum la printempo, ili eliras siajn ternestojn kie ili travintris. Ili trapasas someron sub la suno en herbejoj kie ili observas, stare, bestojn kaj piedmarŝadantojn.

Se iu marmoto perceptas minacon, ĝi blekos. La marmota bleko estas treege akuta, oni diras en la franca ke la marmoto fajfas. Post la blekado por averti siajn samspeculojn, la marmoto rapide eniras sian terneston. Dank’al siaj lipharoj, ĝi cirkulas en la koridoroj de sia nesto, kiu konsistas el diversaj ĉambroj.

Libellés : ,

La valo de la alta Guil

Ekde la Roche écroulée (« la disfalita roko », ŝtonego falita en la rivero dum lavango en 1890) ni marŝis ĝis la malgrandan vidpovejon de Monto Viso kaj poste ĝis la grandan vidpovejon tra floraj herbejoj. Monto Viso estas altega pinto (3841 metroj je alteco). Ĝi superas la Guilan valon, tamen ĝi situas en Italio. Ni atingis la lagon Lestio-n (mezglaciatan tiel la la lago Sainte-Anne) kiu kuŝas je la malsupro de Monto Viso…

Libellés : , ,

Fontanoj kaj Sunhorloĝoj de Queyras

En ĉiu vilaĝo de Queyras vi povas vidi sunhorloĝoj sur muroj de domoj. La sunhorloĝa tradicio en Queyras datiĝas je la 17-a jarcento. Sed la diskonogo de mekanikaj horloĝoj dum la 19-a jarcento malaperigis tiun tradicion.

Sunhorloĝoj estas farbitaj sur muroj sed antaŭe eksistis ankaŭ sunhorloĝoj el ligno.

La farbado de sunhorloĝoj reaperis dum la 20-a jarcento. Queyras estas suna lando, tamen ni nur du foje povis legi la horon sur sunhorloĝo. Fakte temas pri artaĵo… Ili kelkfoje kunportas belajn ornamadojn kaj ĉiam sentencon kiu estas skribita en la franca, la latina aŭ la provenca lingvo. Oni ekzemple povas legi sur ili « La suno leviĝas por ĉiuj », « Estas pli malfrue ol vi kredas » aŭ « Ĉiuj vundas, la lasta mortigas ».

La sunhorloĝa arto havas en Queyras du famajn artistojn : Giovanni Francesco Zarbulo kaj Rémi Potey. La unua kiu estis piemontano farbis ĉirkaŭ dudek kvin sunhorloĝoj inter 1832 kaj 1860. La dua farbas sunhorlĝoj de post la 1990-aj jaroj. Li renovigas malnovajn sunhorloĝoj kaj verkis novajn. Liaj sunhorloĝoj belaspektas ĉar li ĉiam pentras pejzaĝoj aŭ lokaj bestoj (rabobirdoj, ĉamoj, ktp). Vi povas vidi rete multe da sunhorloĝoj farbitaj de Rémi Potey.

Fontanoj estas aliaj vidindaĵoj de Queyras. Ili estas veraj komunumaj konstruaĵoj. La ronda ujo utilas por trinki kaj la ortogula ujo utilas por lavi. Multe da fontanoj en Queyras kunportas tiuj du funkcioj : trinkejo kaj lavejo.

En Saint-Véran, ĉiuj estas el ligno, grandaj kaj rondaj. En Aiguilles, ili ĉiuj estas el ŝtono kun supera statuo el krudfero.

Ekster vilaĝoj oni povas trovi trogojn el ligno (fakte kavigitaj trunkoj) kiu ricevas akvo el fonto. Tiuj trogoj nomiĝas bâchasse (« baŝas »).

Libellés :

Lagoj Miroir kaj Sainte-Anne

Piedmarŝado en la valo de Ceillac, per la GR5 (vojo por granda marŝado, la kvina iras de Nice ĝis Nederlando tra Alpoj !). Ni celis la lago Miroir (esperantlingve « spegulo ») kaj la alta lago Sainte-Anne (2415 metroj je alteco). La spektaklo estis bela ĉar la lago ankoraŭ estis mezglaciata.

Libellés : , ,

vendredi, juin 23, 2006

La plej alta komunumo en Eŭropo

Bonvenon en Saint-Véran, 2040 metroj je alteco, la plej alta komunumo en Eŭropo. Saint-Véran estas ĉarma vilaĝo. Ĝiaj domoj estas malnovegaj kaj la etoso estas kvietega. De saint-véran ni piedmarŝis en la valo de rivereto blanka Aigue.
Ĉe la vojo, ni preterpasis malnovan kuprominejo kaj poste la kapelo de Clausis. Sur la deklivoj de la montaoj staras aŭ kuras multaj marmotoj… Sekvanta la rivero, ni celas la lago de la Blanche (2499 metroj je alteco). Ĝis la lago, ni trairas malsekaj terbulejoj kie rapide kuras la marmotoj. Ĉirkaŭ la valo, staras blankaj montpintoj…

Libellés : ,

Aiguilles, burĝa vilaĝo

Dum nia restado en Queyras, ni loĝas en Aiguilles. Kvankam plimulto da domoj en aliaj vilĝoj estas konstruitaj el ligno, en Aiguilles preskaŭ ĉiuj la domoj estas el ŝtono. La vilaĝo similas al urba kvartalo dum la « bela epoko » (en Francio, periodo je la fino de 19-a kaj je la komenco de la 20-a jercentoj). La domaj estas riĉaj sed ni tamen estas en vilaĝo : la stratoj estas mallarĝaj kaj misrektaj. Kial oni povas trovi tie tiom da belaj konstruaĵoj ?

Fakte, la longa historio de Aiguilles ne estas tre ĝoja. Ĝi ofte estas detruita (aŭ preskaŭ) pro inundoj kaj brulegoj (en tiuj vilaĝoj el ligno, fajro estis la plej grava danĝero).

En 1829 (kaj poste alifoje en 1889), bruligo decidigis multe da loĝantoj forlasi la valon. Tiuj vilaĝanoj elmigris en Marsejlo, Liono kaj eĉ Sudameriko kie ili komercis. Iuj riĉiĝis kaj poste revenis en Aiguilles konstruigi tiujn domojn.

Tie ankaŭ kuŝas apartega domo… Domo kiu estas el metalo ! Ĝi estas konstruita de Gustave Eiffel, la fama konstruinto de la Eiffela Turo en Parizo ! Tiu domo unue estis konstruita en 1895 dum la internacia ekspozicio en Bordozo. Ĝi estis aĉetita de riĉa Queyrasano kiu revenis de Sudameriko. Li rekonstruigis la Eiffelan domo en Aiguilles. Tiu riĉa akirinto fakte deziris domon kiu neniam brulus !

Libellés : ,

Ŝranko kun ok seruroj

Dum nia piedmarŝado inter Aiguilles kaj Château-Queyras ni vizitis vendejon kie lokaj metiistoj elmontras siajn produktaĵojn. Tiu metieca domo ĉefe proponas objektojn el ligno sed ankaŭ manĝaĵon (lokaj fromaĝoj, mieloj, ktp). La plej impresaj lignaĵoj estis grandaj mebloj. Ĉiuj estis ornamaditaj kun tipikaj queyrasaj rosaces (rondaj formoj ĉizitaj sur ligno). El tiuj mebloj, amuza ŝranko. Ĝi havis ok serurojn ! Fakte temas pri kopio de fama ŝranko…
En 1349, Queyrasanoj kaj la kronprinco (Queyras estas en Delfinio (Dauphiné) kiu apartenas al la ido de la reĝo, nomita en Francio la dauphin) subskribis ĉarton pri liberoj. Sep komunumoj (Arvieux, Abriès, Aiguilles, Château-Ville-Vieille, Molines, Ristolas kaj Saint-Véran) de nun konstituis en Escarton de Queyras. Tiu signifas ke Queyras pagis jaran renton sed ne pagis aliajn impostojn. Aldone Escarton elektis mem proprajn decidojn.
En Ville-Vieille, eksa sidejo de Escarton, la vera ŝranka kun ok seruroj ankoraŭ estas videbla. Ĝi enhavis arkivojn de Escarton de Queyras. La kvanto da seruroj estas facile komprenebla : ĉiu vilaĝo posedis ŝlosilon kaj la oka apartenis al la ĝenerala sekretario de Escarton. Do, ili ne povis malfermi la ŝrankon se ĉiuj vilaĝdelegitoj kaj la sekretario ne ĉeestis.

Libellés : ,

mardi, juin 20, 2006

Ĝis Château-Queyras, piede


Unua piedmarŝado en Queyras. Ni fakte planis plurajn aliajn… Nu, ni sekvis la riveron Guil per arbara vojo. Inter Aiguilles kaj Ville-Vieille ni haltetas en granda kaj agrabla herbejo. Post trairinta Ville-Vieille, ni de nove marŝis tra arbaro. Ni tie havis belan vidpovon je Château-Queyras kiu estis nia celo.

Libellés : ,

Briançon

Je nia unua tago en Altaj-Alpoj ni vizitis Briançon. Malgraŭ ĝia grandeco, la etoso estas montara. Ĉirkaŭ la urbo, ni povas vidi multajn enneĝitaj montoj. Ni marŝis tra la malnova urbo kiu estas fortikita. Ni iris ĝis la rivero Durance kiu tie estas nur torento. Super la urbo staras pluraj fuortoj sur la plajaltaĵoj. Malgraŭ la malapero de landlimoj, oni tie facile divenas ke Italio proksimegas.

Libellés :

Ferioj en Queyras



Post mia granda parolado, Adeline mia koramikino proponis al mi viziti Queyras. Queyras estas natura regiona parko en departemento je Altaj-Alpoj (Hautes-Alpes 05). Ĝi situas norde de PACA regiono (Provenco Alpoj Lazura Marbordo (Provence Alpes Côte d’Azur) en sudokcidenta Francio).

Queyras ĉefe estas la valo de Guil. Tiu rivero akvumas plimulton da vilaĝoj de Queyras (Ristolas, Abriès, Aiguilles, Ville-vieille). Poste ĝi impetas en Durance, kiu estas fama provenca rivero. Queyras ankaŭ kunportas aliajn valojn ekzemple la valo de Ceillac, la valo de Aigues (kies la ĉefaj vilaĝoj estas Molines kaj Saint-Véran) kaj la valon de lazura val’ (Arvieux).

Queyras estas protektema ĉar nur tri vojoj interkomunikigas tiun regionon kun la ekstero. Norde, tra la montpasejo de Izoard (2360 metroj je alteco), vojo iras al Briançon. Tiu vojo estas fama ĉar la montpasejo de Izoard estas malfacila ero de la ciklista ĉirkaŭiro de Francio. Sude, tra la montpasejo Agnel (2476 metroj), vojo iras en Italio. Tiuj du vojoj estas fermitaj dum vintro kaŭze de neĝo. La ĉefa vojo venas de Guillestre (kies la nomo venas de la provenca Guil l’estre : la fenestre de Guil). Tiu urbeto estas la vera eniro de Queyras.

Do, la 3-an de junio 2006, ni veturis de Aikso al Aiguilles. Ni trairis Provencon kaj vidis le lago de Serre-Ponçon… Pasinta Mont-Dauphin (kie kuŝas vaubana fortikaĵo) kaj Guillestre, ni eniras la Queyras, sekvanta la fluon de la rivero Guil. Post Château-Queyras (aŭ Fort-Queyras « Kastel-Queyras » aŭ « Fuort-Queyras », alia fortikaĵo) kaj Ville-Vieille, ni alvenas en Aiguilles, ĉefurbo de la kantono, 500 loĝantoj…

Libellés : , ,

lundi, juin 19, 2006

La 16-an de majo

Mia granda parolado okazis la 16-an de majo. Kiam mi ekkonis la daton, mi tuj pensis pri la krizo de la 16-an de majo. Tio okazis en 1877. La prezidento Mac-Mahon devigis al la registarestro eksiĝi. Post tiu krizo, la 3-a franca Respubliko iĝis absoluta parlemantara.

Poste mi konsultis artikolon pri la ĉefaj eventoj okazintaj iu 16-an de majo.

Tiu tago estas historia tago. En Francio, la estonta reĝo Ludoviko la 16-an edziĝis al Maria-Antona : malgranda evento kiu finfine kontrbuis al la plej grava ŝanĝo en franca historio… Tio okazis la 16-an de majo 1770. En Ĉinio, Mao Zedung ekkomencigis la kultura revolucio. Tio okazis la 16-an de majo 1966.

19-a, 18-a kaj finfine 20-a jarcento… Dum ĉiu jarcento, unu faman 16-an de majo… Tiu tago do estas tutbona tago.

Fine, kelkaj tagoj antaŭ mia ekzameno, mi cerbumas pri aliaj artifikaĵetoj por trankvili min mem… Se la 16-an de majo estas historia tago, dek ses estas tutsimple bona nombro.

Kvaroble kvar faras dek ses kaj kvar estas duoble du. Dek ses estas para numbro kaj perfekta kvadrato. Harmonia nombro, ĉu ne ? Aldone, se mi sumigas la du ciferojn, la rezulto faras sep kiu estas simbolega cifero. Ĉu Dio ne kreis mondon en sep tagoj ?

Do, post tiuj historiaj kaj matematikaj pripensoj pri la dato de mia plej grava ekzameno, mi opinias ke mi tute estas preta por paroladi antaŭ la juĝantaro…

Libellés : , ,

La granda parolado

Post miaj ekzamenoj kiuj okazis en aprilo, mi tamen estis trapasonta alian afliktaĵon : « la granda parolado ».

La granda parolado (france « le grand oral ») estas specifa ekzameno. Ĝi elfinas la studadoj por akiri la diplomon pri politikaj studoj. Certe ekzistas aliaj grandaj paroladoj, ekzemple kiam oni bondeziras iĝi advokato… Nia granda parolado ne temas pri juro, ĝi ne eĉ temas pri politiko. Ĝi temas pri ĉio !

Oni ofte aŭdas en Francio ke ĝenerala klereco gravas… Mi scivolas se la koncepto ekzistas alilande. Eble la culture générale (ĝenerala klereco) estas tipika franca afero… Fakte la signifo de tiu espremo ne estas evidenta.

Mi ne deziras eniri la debaton pri la esteco de ĝenerala klereco. Kio estas ĝenerala klereco ? Bonan demandon ! Sociologistoj, kiel Pierre Bourdieu, opinias ke ĝenerala klereco estas klereco kiun regas le superregaj sociaj klasoj. Ili tiel parolas pri legitima klereco.

La ĝenerala klereco estas plej ofte asociata je Science Po kiu estas la kromnomo donita al la institutoj pri politika sciencoj.

Do la granda parolado estas ekzameno pri ĝenerala klereco. Laŭ miaj kamaradoj, ĝi ankoraŭ ekzistas nur en Aikso provenca, nia studurbo. Eĉ en la fama pariza Insituto pri politikaj studaj, studentoj ne trapasus grandan paroladon.

La ekzerco okazas tiel :
- Je la komenco de la duontago vi malkovras vian juĝantaron. Ĝi konsistas el tri profesoroj, kelkfoje vi konas ilin.
- Je via vico vi elektas koverton, en kiu vi malkovras tekston (de kelkaj linioj ĝis preskaŭ plana paĝo).
- La ĉefa juĝanto akompanas vin en alia ĉambro.
- Vi tiam havas tridek minutojn por verki tekstokomenton. Ĝi estas estonta laŭ la sekva maniero : du partoj kaj en ĉiu parto du subpartoj. Tiu ĉi formo estas gravega.
- Post duonhora preparado, vi reeniras la juĝantaran ĉambron.
- Vi parole komentas la tekston dum dek minutojn. La daŭro ankaŭ estas gravega. Vi malsukcesos se via komento daŭros pli ol 10 minutoj 30 sekundoj aŭ mal pli ol 9 minutoj 30 sekundoj.
- Post la komento, la jaĝantoj demandadas al vi dum dudek minutoj. La unuaj demandoj temas pri via komento aŭ pri la temo de la teksto. Aliaj demandoj povas temi pri ĉio : aktualaĵoj, kursoj, sociaj aŭ politikaj aferoj…

- Je la fino de la duontag, la juĝantaro enirigas la kandidatoj de la sesio. La ĉefjuĝanto tiam solene donas la rezultoj…

Mi forgesis skribi ke la teksto povas temi pri ĉiuj temoj kaj povas esti ĉia speco : literaturaĵo, gazeta artikolo, jura decido, politika parolado, ktp. Neniu programo regas la grandan paroladon !

Libellés : ,

La Instituto pri politikaj studoj

Mi estas studento en IEP de Aikso provenca. IEP signifas Institut d’Études Politiques (Instituto pri politikaj studoj). Naŭ IEP-oj estas en Francio : Parizo, Liono, Tuluzo, Strasburgo, Lilo, Renno, Grenoblo, Bordozo kaj Aikso provenca.

Oni povas eniri tiuj institutoj per konkurso. Post mia bakalaŭro, mi trapasis konkursoj en tri urboj : Tuluzo, Liono kaj Aikso. En Aikso la konkurso konsistis el disertacio pri historio, testo pri aktualeco, testo pri angla lingvo kaj disertacietoj pri precizaj libroj. De tiam, la konkurso iom ŝanĝis ĉar la institutoj de Liono, Grenoblo kaj Aikso zorgas siajn kune.

Post sukceso je la konkurso, oni ceestadas kursoj en bela konstruaĵo de centra Aikso.

La IEP donas ĝeneralajn kursojn pri diversaj fakoj : historio, juro, ekonomio, politika scienco, ktp.

Jen la kursoj dum la du unuaj jaroj :
- konstitucia historio
- enkonduko je politika scienco
- makroekonomio
- franca historio
- enkonduko je juro

- politika organizado de ŝtato
- politika vivo sub la kvina Respubliko
- internacia aktualeco
- homa geografio
- ĝenerala klereco
- du lingvoj
- sporto

- historio de politikaj ideoj
- politika scienco
- fundamentaj liberoj
- eŭropaj institucioj
- ĝenerala administrata juro (publika juro)
- civila juro (privata juro)
- sociaj demandoj
- sociologio
- mikroekonomio
- komparitaj politikaj institucioj
- informatiko
- statistiko
- ĝenerala klereco
- du lingvoj
- sporto

Komencanta la dua jaro, la studentoj estas elektontaj sekcion :
- politika scienco
- informado kaj komunikado
- publika servo (jura sekcio)
- ekonomio kaj financoj
- internaciaj rilatoj

La tria jaro estas specifa jaro. Dum tiu jaro, la studentoj estas eksterlande. Ili povas studi en alilanda universitato aŭ provtempi en firma aŭ plu kutime en administrato.

Dum la kvarajaro, la studentoj ĉefe ĉeestadas sekciaj kursoj (diversaj politiksciencaj kursoj, geopolitiko, antropologio…). Pli pri la kvara jaro baldaŭ...

Libellés : ,

Kiu mi estas?

Mi nomiĝas François Parchemin. Sed neniu nomas min tiel. Mi havas kromnomon ekde multaj jaroj… Miaj amikoj nomas min « Parch », mallongigo de mia familia nomo. La junulinoj kelkfoje nomas min « Parchou » (parŝu). Mi opinias ke ili elektis tiun ĉi prononcmanieron ĉar la sono « u » je la fino de la vorto donas en la franca karesan sencon.

Kiam mi eniris la esperantion mia kromonomo iĝis nature « Parŝo ». Nun miaj esperantparolantaj amikoj tiel nomas min.

Do, mi estas parŝo, sed kiu estas Parŝo ?

Parŝo estas studento je politika scienco. Fakte vi tuj povos legi blogeron pri mia studada programo.

En esperantio, mi estas membro de Jefo kaj Tejo. Mi eĉ estas komitatano ĉe Jefo. Mi ankaŭ zorgas la gazeton de la asocio. Mi certe skribos ion pri tio plimalfrue…

Malfermo de mia blogo

Mi opinias ke nun la esperantio ĉefe vivas per la reto. Post la malfermo de la blogo de mia amiko Olivier Faurax, mi serioze pensis skribi blogrojn pri miaj studoj, pri miaj hobioj kaj pri esperanto. Unue mi deziris skribi ĝin france kaj poste dulingve (en la franca kaj en la internacia lingvo).

Finifine, post la lasta kontribuaĵo de Axel Rousseau en JI (Jefo Informas, la organo de la junulara esperantista franca organizo) pri blogoj, mi decidis malfermi esperantlingvan blogon.

Kial esperantlingva ?

Axel en sia artikolo donis kelkajn kialojn :
- regule legi esperante
- regule skribi esperante

- diskonigi la projektojn de loka asocio

Mi tute konsentas pri tiuj skribaĵoj. Sed la ĉefa kialo por skribi ĝin esperante estas : esti legota tutmonde ! Miaj blogeroj eble temos pri francaj eventoj aŭ pri francaj aferoj. La francparolantoj tute konas tiun aŭ se ili ne konas, ili facile povas informiĝi en sia lingvo.

Kontraŭe alilandanoj povos lerni pri francaĵoj en tiu blogo aŭ pli modeste pri agoj kaj opinioj de juna franca studento.

Mi deziris ke tiu blogo ankaŭ iĝos ilo por ke miaj amikoj legos pri mi. Nu, ĉiuj ne estas esperantparolantoj. Mi skribos kelkfoje resumon en la franca… Leginte mian blogon, ili eble lernos la internacian lingvon…

Komence mi ne rakontos tiun kiun mi faras ĉiu tago. Mi komencos prezenti min kaj poste skribos pri diversaj aferoj de antaŭ kelkaj semajnoj.

Libellés :