mardi, juin 20, 2006

Ferioj en Queyras



Post mia granda parolado, Adeline mia koramikino proponis al mi viziti Queyras. Queyras estas natura regiona parko en departemento je Altaj-Alpoj (Hautes-Alpes 05). Ĝi situas norde de PACA regiono (Provenco Alpoj Lazura Marbordo (Provence Alpes Côte d’Azur) en sudokcidenta Francio).

Queyras ĉefe estas la valo de Guil. Tiu rivero akvumas plimulton da vilaĝoj de Queyras (Ristolas, Abriès, Aiguilles, Ville-vieille). Poste ĝi impetas en Durance, kiu estas fama provenca rivero. Queyras ankaŭ kunportas aliajn valojn ekzemple la valo de Ceillac, la valo de Aigues (kies la ĉefaj vilaĝoj estas Molines kaj Saint-Véran) kaj la valon de lazura val’ (Arvieux).

Queyras estas protektema ĉar nur tri vojoj interkomunikigas tiun regionon kun la ekstero. Norde, tra la montpasejo de Izoard (2360 metroj je alteco), vojo iras al Briançon. Tiu vojo estas fama ĉar la montpasejo de Izoard estas malfacila ero de la ciklista ĉirkaŭiro de Francio. Sude, tra la montpasejo Agnel (2476 metroj), vojo iras en Italio. Tiuj du vojoj estas fermitaj dum vintro kaŭze de neĝo. La ĉefa vojo venas de Guillestre (kies la nomo venas de la provenca Guil l’estre : la fenestre de Guil). Tiu urbeto estas la vera eniro de Queyras.

Do, la 3-an de junio 2006, ni veturis de Aikso al Aiguilles. Ni trairis Provencon kaj vidis le lago de Serre-Ponçon… Pasinta Mont-Dauphin (kie kuŝas vaubana fortikaĵo) kaj Guillestre, ni eniras la Queyras, sekvanta la fluon de la rivero Guil. Post Château-Queyras (aŭ Fort-Queyras « Kastel-Queyras » aŭ « Fuort-Queyras », alia fortikaĵo) kaj Ville-Vieille, ni alvenas en Aiguilles, ĉefurbo de la kantono, 500 loĝantoj…

Libellés : , ,

1 Comments:

Anonymous Anonyme said...

domagxe por mi lerni ke vi havas koramikinon! :-(
ne, estas bona novajxo por vi kaj profitu de viaj ferioj ;-)

kisoJ

Tatao

11:03 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home