lundi, juin 19, 2006

La granda parolado

Post miaj ekzamenoj kiuj okazis en aprilo, mi tamen estis trapasonta alian afliktaĵon : « la granda parolado ».

La granda parolado (france « le grand oral ») estas specifa ekzameno. Ĝi elfinas la studadoj por akiri la diplomon pri politikaj studoj. Certe ekzistas aliaj grandaj paroladoj, ekzemple kiam oni bondeziras iĝi advokato… Nia granda parolado ne temas pri juro, ĝi ne eĉ temas pri politiko. Ĝi temas pri ĉio !

Oni ofte aŭdas en Francio ke ĝenerala klereco gravas… Mi scivolas se la koncepto ekzistas alilande. Eble la culture générale (ĝenerala klereco) estas tipika franca afero… Fakte la signifo de tiu espremo ne estas evidenta.

Mi ne deziras eniri la debaton pri la esteco de ĝenerala klereco. Kio estas ĝenerala klereco ? Bonan demandon ! Sociologistoj, kiel Pierre Bourdieu, opinias ke ĝenerala klereco estas klereco kiun regas le superregaj sociaj klasoj. Ili tiel parolas pri legitima klereco.

La ĝenerala klereco estas plej ofte asociata je Science Po kiu estas la kromnomo donita al la institutoj pri politika sciencoj.

Do la granda parolado estas ekzameno pri ĝenerala klereco. Laŭ miaj kamaradoj, ĝi ankoraŭ ekzistas nur en Aikso provenca, nia studurbo. Eĉ en la fama pariza Insituto pri politikaj studaj, studentoj ne trapasus grandan paroladon.

La ekzerco okazas tiel :
- Je la komenco de la duontago vi malkovras vian juĝantaron. Ĝi konsistas el tri profesoroj, kelkfoje vi konas ilin.
- Je via vico vi elektas koverton, en kiu vi malkovras tekston (de kelkaj linioj ĝis preskaŭ plana paĝo).
- La ĉefa juĝanto akompanas vin en alia ĉambro.
- Vi tiam havas tridek minutojn por verki tekstokomenton. Ĝi estas estonta laŭ la sekva maniero : du partoj kaj en ĉiu parto du subpartoj. Tiu ĉi formo estas gravega.
- Post duonhora preparado, vi reeniras la juĝantaran ĉambron.
- Vi parole komentas la tekston dum dek minutojn. La daŭro ankaŭ estas gravega. Vi malsukcesos se via komento daŭros pli ol 10 minutoj 30 sekundoj aŭ mal pli ol 9 minutoj 30 sekundoj.
- Post la komento, la jaĝantoj demandadas al vi dum dudek minutoj. La unuaj demandoj temas pri via komento aŭ pri la temo de la teksto. Aliaj demandoj povas temi pri ĉio : aktualaĵoj, kursoj, sociaj aŭ politikaj aferoj…

- Je la fino de la duontag, la juĝantaro enirigas la kandidatoj de la sesio. La ĉefjuĝanto tiam solene donas la rezultoj…

Mi forgesis skribi ke la teksto povas temi pri ĉiuj temoj kaj povas esti ĉia speco : literaturaĵo, gazeta artikolo, jura decido, politika parolado, ktp. Neniu programo regas la grandan paroladon !

Libellés : ,