mardi, avril 17, 2007

Dekdu kandidatoj

Ĉi dimanĉe okazos baloto por prezidenteco en Francio. 38 milionoj de voĉdonantoj elektos du kanditojn kiuj debatos du semajnoj plie. Ĉi foje multaj kandidatoj estas novuloj au ne konatataj eĉ de Francoj.

La kvar ĉefaj kandidatoj estas :

- Nicolas SARKOZY : dekstrulo, antaŭa Ministro pri Internaj Aferoj, li perfidas Jacques Chirac en 1995, ĉi lastaj jaroj liaj ideoj pli proksimiĝas la ideoj de Jean-Marie LE PEN, tiu blogero ne sufiĉus por priskribi ĉiujn agojn de SARKOZY kontraŭ junularo kaj enmigrantoj. Sian lastan fidiraĵon : li asertis ke genoj kaŭzas krimecon kaj sinmortigecon.

- Ségolène ROYAL : centr-maldekstrulino, Ministrino pri Familiaj Aferoj en la JOSPIN-a registaro (1997-2002), ŝi estas edzino de la ĉefsekretario (estro) de la Socialisma Partio, ŝi gajnis rajton esti kantidato de tiu partio post interna baloto kun du aliaj gravaj partianoj (Dominique STRAUSSKAHN kaj Laŭrent FABIUS). Gazetaro je la komenco mokis ŝin pro misagetoj. Maldekstremuloj taksas ŝin kiel tro liberala (lau la ekonomia signifo). Sian lastan fidiraĵon : ŝi demandis al ĉiuj Francoj meti trikoloran flago je iliaj fenestroj kiel simbolo de nacia identeco.

- François BAYROU : centrulo, Ministro pri Nacia Edukado inter 1993 kaj 1997 (dekstra registaro), li ĉiam alianciĝi kun la ĉefa dekstra partio sed ĉi lastaj jaroj li kritikis SARKOZY kaj rompis la aliancon en la parlamentejo. Li nun proponas aliancon de la dekstraj kaj de la maldekstraj partioj sub centrisma prezidenteco.

- Jean-Marie LE PEN : ekstrem-dekstrulo, en 2002, li sukcesis atingi la duan vicon de la baloto. Lia ĉefe paroladas kontraŭ SARKOZY kiu klare deziras kapti liajn voĉdonantojn. Lia konstanta programo : elpeli fremduloj, tio kio laŭ li estos solvo al ĉiuj problemoj.

La ok aliaj kandidatoj estas :

- Philippe DE VILLIERS : ekstrem-dekstrulo, li demandas dividon el Eŭropa Unio kaj kontraŭas « islamiĝado » de la Francio.

- Dominique VOYNET : ekologiistino, Ministrino pri Medio en la JOSPIN-a registaro, ŝi estas sola kandidato kiu parolas pri protektado de la medio.

- José BOVÉ : alimondisto, li subtenas terkultivistoj kontraŭ Monda Banko, Monda Organizaĵo pri Komerco kaj Internacia Mona Fonduso.

- Olivier BESANCENOT : ekstrem-maldekstrulo, demandas pli bonan dividon inter firmaestroj kaj laboritsoj.

- Arlette LAGUILLER : ekstrem-maldekstrulino, subtenas rajtojn de la gelaboristoj de tridek jaroj. Temas ĉi jare pri ŝia sesa partoprenado en prezidenta baloto.

- Marie-George BUFFET : komunistino, Ministrino pri Junularo kaj Sportoj en la JOSPIN-a registaro, ŝi defendas rajtojn de la gelaboristoj.

- Frédéric NIHOUS : ĉasisto, defendas kamparajn tradiciojn kaj inter ili rajtoj de la ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj.

- Gérard SCHIVARDI : maldekstrulo, li estas subtenita de la Partio de la Laboristoj (malgrandegan partio), li demandas dividon el Eŭropa Unio por helpi urbestroj de malgrandaj komunumoj kiuj suferas pro perdo de publikaj servoj.

Kompreneble, tioma rapidega prezento de la kandidatoj estas iom karikatura sed mi deziris prezenti liajn ĉefajn ideojn kaj emojn. Mi aldonas ke tiu baloto iom strangas, neniu parolas pri programoj kaj la kandidatoj ne estas ĉiam estas fortegaj personoj. Vere venas nova generacio de politikisto je la plej alta ŝtupo de la potenco.

Libellés : ,

6 Comments:

Anonymous Anonyme said...

Unu kandidato estas pozitiva al esperanto, kiu?

7:09 PM  
Blogger parŝo said...

Pluraj esperantistoj lasis mesagxojn kaj proponojn cxe la retejo de José BOVÉ. Tamen il ne oficiale subtenas esperanton ecx se li certe estas malfermema al la ideo.

La Verduloj tradicie estas favoraj al esperanto kaj regionaj lingvoj (Dominique VOYNET havas konkretajn proponojn pri regionaj lingvoj : agnoski ilin en la konstitucio, agnoski la euxropan cxarton pri minoritataj lingvoj, krei publikan televidon por regionaj lingvanoj). La Verda partio ecx havas esperantan komision, tamen mi demandas cxu estas aktivuloj ene, mi neniam audis pri iu ajn propono/agado.

François BAYROu ankaux subtenas regionajn lingvojn sed nenion faris por esperanto kiam li estis Ministro pri nacia Edukado.

Mi aldonas ke la du cxefaj kandidatoj SARKOZY kaj ROYAL ofte kaj forte subtenis la anglan lingvon...

7:27 PM  
Blogger parŝo said...

Ah! Mi eble forgesis Mari-George BUFFET kiu favore skribis pri esperanto (vidu la blogon antauxen!)

8:41 PM  
Blogger Occitano said...

la regionaj lingvoj devus esti oficialajn lingvojn de la Franca Respubliko kun la esperanto. Mi estas tuluzano, la oksitano estas belega lingvo! Oksitano estas la lingvo de miaj prapatroj. "visca l'Occitan!"

12:33 AM  
Blogger Ant said...

Mi estas malklera usonano, do kiu estas la favorata kandidato (ĝenerale)? Kio estas la ĝenerala konsento por Sarkozy? Li plaĉas al multaj da usonanoj. (Ne ĉio, sed iuj civitanoj.)
La sekva usona elekto estos la komenco de la fino. :)

4:32 AM  
Blogger parŝo said...

Saluton,
Notu ke la baloto okazis en 2007. Sarkozy venkis. Post unu jaro de prezidenteco li aspektas kiel libera politikisto ekonomie (li batalas kontraux publikaj servoj), kaj por la Usona internacipolitiko. Kiel homo li agas kiel miliardricxulo !

4:14 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home