samedi, avril 14, 2007

Brazila imperiestro lernis la provencan



Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis ekzpozicion pri la portugala imperio, precipe pri Makao kaj Brazilo. La plej interesa informo temis pri la brazila imperiestro Petro la 2a. Fakte li estis kulturemulo kaj sciemulo. Li parolis plurajn lingvojn, ekzemple la hebrean, la grekan kaj sanskrito. Li nekredeble ankaŭ scipovis la provencan lingvon kaj ŝatis la provencan literaturon.

En 1872, li vizitis Marsejlon kie li kunvokis la faman provencan poeton Frédéric Mistral kies li ŝatis la verkojn. Li eĉ deziris eldoni ilin en Brazilo. La imperiestro rakontis al Mistral kiu li mem trairis plurajn urbojn kaj pejzaĝojn de Provenco legante Mirèio kaj Calendau la libro en la mano.

En 1873, Petro la 2a iĝis Sòci dou Felibrige (t. e. membro de la Felibrige, la belarta movado por renovigi la provencan lingvan). En Francio li ankaŭ renkontis aliajn famulojn kaj daŭre korespondis kun ili (Pasteur, Renan, Hugo, ktp.).

Kiam li reiris en Brazilo li daurigis la lernadon de la provenca, lingvo kiun li preferis laŭ li.

Libellés : ,