jeudi, mai 31, 2007

Memvola ŝippereulo

Memvola ŝippereulo (en la franca Naufragé volontaire) raportas nekredeblan kuracan eksperimenton kaj homan aventuron okazinta en 1952.

Antaŭ la 50aj jaroj, 200.000 homoj pereis ĉiujare pro ŝiprompo. Duono de tiuj mortoj okazis proksime de l’marbordo. Inter la aliaj 100.000 homoj kiuj pereis meze de la maroj, alia duono dronis tuj poste la katastrofo. Kio do okazis al la 50.000 homoj kiuj sukcesis grimpi en savkanoton ? Oni opiniis ke manko da akvo kaj manĝaĵo mortigis la ŝippereuloj. Tamen statistikoj montris ke la plej multo de la mortintoj pereis dum la tri unuaj tagoj sur la kanoto. Neniu mortas post tri tagoj pro akvomanko. Fakte la ŝippereŭloj ne mortis pro fizikaj kialoj sed pro malespero.

Tiel estis la hipotezo de l’doktoro Alain Bombard, franca kuracisto kiu interesiĝis pri viveblecoj post ŝippereo. Li fakte kredis ke oni povis postvivi sur simpla kanoto. Nur sufiĉis batali kontraŭ malespero por sukcesi de nove vidi la teron. En sia laboratorio, d-ro Bombard kalkulis la eblecojn vivi nur kun marproduktaĵoj.

Malmultaj kredis je lia teorio kaj decidis eksperimenti ŝippereon. D-ro Bombard nekredeble sukcesis travivi 113 tagojn sur ŝipeto. Li trairis Mediteraneon kun amiko, haltis en Balearoj, en Maroko kaj Kanarioj sed sole trairas Atlantikon dum 65 taga vojaĝo.

Dum la tuta aventuro d-ro Bombard fiŝkaptis kaj manĝis krudan fiŝon. Por havi sufiĉe da vitaminoj il ankaŭ manĝis planktonon kiun li kolektis dank’al reteto. Li eĉ manĝis marbirdojn kiujn li sukcesis kapti. Por akvo, d-ro Bombard kalkulis ke la homo povis drinki 800 gramojn da mara akvo. Tio estis revolucia sinteno ĉar antaŭ li ĉiuj opiniis ke salata akvo malbonas por sano. Marakvon drinki eblas sed nur dum kvin tagoj. Poste, li drinkis fiŝakvon ! Fakte, kiel la homa korpo, fiŝoj ĉefe konsistas en akvo. Laŭ la specoj, fiŝaj korpoj enhavas inter 60 kaj 80 % da akvo. Nia aventurulo do premis fiŝojn kaj drinkis fiŝsukon ! En Atlantiko li ricevis pluvakvon, sed nur je la duono de la trairado.

La libro de Alain Bombard estas plena da detaloj pri lia sperto. Certe temas pri kuraca eksperimento sed ankaŭ pri aventuro : bataloj kontraŭ la ŝtormo au la ŝarkoj, senĉesaj navigaciaj eraroj kaj timo neniam atingi la teron suspensigas la veturadon sur senhoma maro.

D-ro Bombard nomis sian ŝipeton Herezulo. Post tiu sperto, li batalis por komprenigas sian herezon. Inter 1952 kaj 1980 li ricevis 32.000 leterojn el homoj kiuj diris ke ili postvivis dank’al sia eksperimento. D-ro Bombard asertas ke la plej grava danĝero por ŝippereŭlo estas malespero. Li do simple proponas markigi : « Memoru ke homo tion faris en 1952 ».

Libellés : , ,

6 Comments:

Blogger Occitano said...

Kiel vi skribas la gx, hx, jx, ux...?

12:20 AM  
Blogger parŝo said...

Mi uzas na EK!
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html

De ne longa tempo vi ankaux povas uzi na "Esperanto toolbar" kion jxus kreis amiko mia :
http://liberaprogramaro.net/forumo/viewtopic.php?p=445

9:53 AM  
Anonymous Anonyme said...

Jes ja! mi bone memoras tion! lia libro estis unu al la la unuaj libroj por infanoj kiun mi legis; kaj nun li estas jam mortinta !!!
kiom rapide pasas la vivo!
Post tiu juneca aventuro li igxis direktoro de la mar-muzeo de Monaco (la eteta prinlando sendependa de 2 kvadratkilometroj, kun pleja denseco da miliarduloj kaj policistoj (kaj turistoj, kaj fiaferistoj !) ene), kiu estas inter la plej renomaj en la mondo (la muzeo).

En 1981 li estis nomunita ministro pri natura medio, en la nova "socialisma" registaro, sed li restis tion nur kelkaj tagoj!! li estis multe tro verparola !! kvalito tre malkonsilinda en oficialaj postenoj !! ...

Lia cxefa hobio estis ludi la violoncxelon.

2:51 PM  
Blogger parŝo said...

Dankon por tiuj interesaj informoj pri Alain Bombard!

9:16 PM  
Anonymous Anonyme said...

Yes undoubtedly, in some moments I can bruit about that I acquiesce in with you, but you may be inasmuch as other options.
to the article there is quiet a without question as you did in the decrease issue of this beg www.google.com/ie?as_q=tricorne costumes ?
I noticed the catch-phrase you have in the offing not used. Or you functioning the pitch-dark methods of promotion of the resource. I take a week and do necheg

1:45 AM  
Anonymous Anonyme said...

Yes if the truth be known, in some moments I can phrase that I acquiesce in with you, but you may be in the light of other options.
to the article there is even now a without question as you did in the decrease publication of this solicitation www.google.com/ie?as_q=sony acid pro 6.0d.363 ?
I noticed the utter you have in the offing not used. Or you partake of the dreary methods of inspiriting of the resource. I suffer with a week and do necheg

2:15 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home