mercredi, avril 18, 2007

Francaj kandidatoj laŭ politikaj apartigaĵoj


Jen sinteza tabulo pri la diversaj kandidatoj al la franca prezidenta baloto. Ĝi estas adaptita de la verko de Stein Rokkan, fama norvega politiksciencisto. Dank’al Rokkan oni scias ke ne nur unu apartigaĵo (en la angla cleavage) ekzistas en iu politika medio. Dum la lasta jarcento, ĉefaj politikaj apartigaĵoj estis : Posedantoj/Laboristoj ; Eklezio / Ŝtato ; Centro / Ĉirkaŭaĵo ; Urbo / Kamparo. Iu partio tiel lokas si mem unue laŭ unu apartigaĵo. Ĉiu partio do aperis kun apartan celo (mi donas po unu ekzemplo por ĉiu apartigaĵo : defendado de la laboristoj, subtenado de la Eklezio, deziro de centralizado en la ĉefurbo, subtenado de la kamparaj tradicioj). Poste partio povas elekti lokon por aliaj apartigaĵoj (ekz. partio kiu defendas posedantojn povas ankaŭ subteni Eklezion, centralizadon kaj urbanojn).

En Eŭropo, oni fakte nomis dekstron kaj maldekstron politikaj tendencoj kiuj rilatas al la apartigaĵo Posedantoj / Laboristoj. Dekstro profitigas la posedantojn (firmaestrojn, liberajn profesiulojn (en Francio : kuracistoj, advokatoj, ktp), luigantojn) kaj maldektro defendas rajtojn de la laboristoj. Tiam malfacilas loki politikistojn kiuj ne rilatas al la ĉefa politika apartigaĵo (ekz. Frédéric NIHOUS kies celo estas klare defendi kampareco).

Por tiu bilda sintezo, mi finfine elektis Eŭropan variablon kune kun ĉefa apartigaĵo. Mi elektis ĝin konsekvence al referendumaj rezultoj el 2005. La etiketo « por » aŭ « kontraŭ » Eŭropo estas donita laŭ pozicio dum voĉdonado de 2005. Fakte Eŭrop-kontraŭuloj el dekstro kontraŭis pro naciema kaj sendependeca sinteno, dum Eŭrop-kontraŭuloj el maldekstro kontraŭis pro tro ekonomie liberala Eŭropo.


Libellés : , ,

8 Comments:

Anonymous Anonyme said...

Tre inetersa tabulo.

8:55 PM  
Anonymous Anonyme said...

Mi metus :
- na Voynet pli alta ol Royal
- na Sarkozy pli malalta
- na Buffet pli dekstra
- na Nihous pli malalta

Vi metis laboristojn en la dekstra parto sed estas ofte maldekstremuloj :)

11:05 PM  
Blogger alex said...

http://prieslar.info/?search=Polskie+prawo
http://prieslar.info/?search=Mondrian
http://prieslar.info/?search=Autokratyczny+styl+zarzadzania+przedsiebiorstwem
http://prieslar.info/?search=skutki+uboczne
http://prieslar.info/?search=CAMAC
http://prieslar.info/?search=lineage+2+mapa

1:52 AM  
Anonymous Anonyme said...

Tre interesa!
Bona ideo.
Sed estus bone se pliaj aliaj akso-disprezentoj estus faritaj

10:16 PM  
Anonymous Anonyme said...

Estas kurioza, ke la plej parto el la maldekstruloj estu "kontraŭEuropuloj"

9:12 PM  
Blogger parŝo said...

Ili fakte estas kontraux la nuntempa Euxropo, t.e. la komerca Euxropa... "ultralibérale" kiel ili diras en la franca

9:17 PM  
Anonymous Anonyme said...

Mi supozis tion. Do, la nunan diferencigon Por Eŭropo/Kontraŭ Eŭropo mi taksas arbitra kaj trompiga.

10:21 PM  
Anonymous Bianca the Baker said...

Great reading your blog post

3:49 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home