mercredi, avril 18, 2007

Francaj kandidatoj laŭ politikaj apartigaĵoj


Jen sinteza tabulo pri la diversaj kandidatoj al la franca prezidenta baloto. Ĝi estas adaptita de la verko de Stein Rokkan, fama norvega politiksciencisto. Dank’al Rokkan oni scias ke ne nur unu apartigaĵo (en la angla cleavage) ekzistas en iu politika medio. Dum la lasta jarcento, ĉefaj politikaj apartigaĵoj estis : Posedantoj/Laboristoj ; Eklezio / Ŝtato ; Centro / Ĉirkaŭaĵo ; Urbo / Kamparo. Iu partio tiel lokas si mem unue laŭ unu apartigaĵo. Ĉiu partio do aperis kun apartan celo (mi donas po unu ekzemplo por ĉiu apartigaĵo : defendado de la laboristoj, subtenado de la Eklezio, deziro de centralizado en la ĉefurbo, subtenado de la kamparaj tradicioj). Poste partio povas elekti lokon por aliaj apartigaĵoj (ekz. partio kiu defendas posedantojn povas ankaŭ subteni Eklezion, centralizadon kaj urbanojn).

En Eŭropo, oni fakte nomis dekstron kaj maldekstron politikaj tendencoj kiuj rilatas al la apartigaĵo Posedantoj / Laboristoj. Dekstro profitigas la posedantojn (firmaestrojn, liberajn profesiulojn (en Francio : kuracistoj, advokatoj, ktp), luigantojn) kaj maldektro defendas rajtojn de la laboristoj. Tiam malfacilas loki politikistojn kiuj ne rilatas al la ĉefa politika apartigaĵo (ekz. Frédéric NIHOUS kies celo estas klare defendi kampareco).

Por tiu bilda sintezo, mi finfine elektis Eŭropan variablon kune kun ĉefa apartigaĵo. Mi elektis ĝin konsekvence al referendumaj rezultoj el 2005. La etiketo « por » aŭ « kontraŭ » Eŭropo estas donita laŭ pozicio dum voĉdonado de 2005. Fakte Eŭrop-kontraŭuloj el dekstro kontraŭis pro naciema kaj sendependeca sinteno, dum Eŭrop-kontraŭuloj el maldekstro kontraŭis pro tro ekonomie liberala Eŭropo.


Libellés : , ,

mardi, avril 17, 2007

Dekdu kandidatoj

Ĉi dimanĉe okazos baloto por prezidenteco en Francio. 38 milionoj de voĉdonantoj elektos du kanditojn kiuj debatos du semajnoj plie. Ĉi foje multaj kandidatoj estas novuloj au ne konatataj eĉ de Francoj.

La kvar ĉefaj kandidatoj estas :

- Nicolas SARKOZY : dekstrulo, antaŭa Ministro pri Internaj Aferoj, li perfidas Jacques Chirac en 1995, ĉi lastaj jaroj liaj ideoj pli proksimiĝas la ideoj de Jean-Marie LE PEN, tiu blogero ne sufiĉus por priskribi ĉiujn agojn de SARKOZY kontraŭ junularo kaj enmigrantoj. Sian lastan fidiraĵon : li asertis ke genoj kaŭzas krimecon kaj sinmortigecon.

- Ségolène ROYAL : centr-maldekstrulino, Ministrino pri Familiaj Aferoj en la JOSPIN-a registaro (1997-2002), ŝi estas edzino de la ĉefsekretario (estro) de la Socialisma Partio, ŝi gajnis rajton esti kantidato de tiu partio post interna baloto kun du aliaj gravaj partianoj (Dominique STRAUSSKAHN kaj Laŭrent FABIUS). Gazetaro je la komenco mokis ŝin pro misagetoj. Maldekstremuloj taksas ŝin kiel tro liberala (lau la ekonomia signifo). Sian lastan fidiraĵon : ŝi demandis al ĉiuj Francoj meti trikoloran flago je iliaj fenestroj kiel simbolo de nacia identeco.

- François BAYROU : centrulo, Ministro pri Nacia Edukado inter 1993 kaj 1997 (dekstra registaro), li ĉiam alianciĝi kun la ĉefa dekstra partio sed ĉi lastaj jaroj li kritikis SARKOZY kaj rompis la aliancon en la parlamentejo. Li nun proponas aliancon de la dekstraj kaj de la maldekstraj partioj sub centrisma prezidenteco.

- Jean-Marie LE PEN : ekstrem-dekstrulo, en 2002, li sukcesis atingi la duan vicon de la baloto. Lia ĉefe paroladas kontraŭ SARKOZY kiu klare deziras kapti liajn voĉdonantojn. Lia konstanta programo : elpeli fremduloj, tio kio laŭ li estos solvo al ĉiuj problemoj.

La ok aliaj kandidatoj estas :

- Philippe DE VILLIERS : ekstrem-dekstrulo, li demandas dividon el Eŭropa Unio kaj kontraŭas « islamiĝado » de la Francio.

- Dominique VOYNET : ekologiistino, Ministrino pri Medio en la JOSPIN-a registaro, ŝi estas sola kandidato kiu parolas pri protektado de la medio.

- José BOVÉ : alimondisto, li subtenas terkultivistoj kontraŭ Monda Banko, Monda Organizaĵo pri Komerco kaj Internacia Mona Fonduso.

- Olivier BESANCENOT : ekstrem-maldekstrulo, demandas pli bonan dividon inter firmaestroj kaj laboritsoj.

- Arlette LAGUILLER : ekstrem-maldekstrulino, subtenas rajtojn de la gelaboristoj de tridek jaroj. Temas ĉi jare pri ŝia sesa partoprenado en prezidenta baloto.

- Marie-George BUFFET : komunistino, Ministrino pri Junularo kaj Sportoj en la JOSPIN-a registaro, ŝi defendas rajtojn de la gelaboristoj.

- Frédéric NIHOUS : ĉasisto, defendas kamparajn tradiciojn kaj inter ili rajtoj de la ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj.

- Gérard SCHIVARDI : maldekstrulo, li estas subtenita de la Partio de la Laboristoj (malgrandegan partio), li demandas dividon el Eŭropa Unio por helpi urbestroj de malgrandaj komunumoj kiuj suferas pro perdo de publikaj servoj.

Kompreneble, tioma rapidega prezento de la kandidatoj estas iom karikatura sed mi deziris prezenti liajn ĉefajn ideojn kaj emojn. Mi aldonas ke tiu baloto iom strangas, neniu parolas pri programoj kaj la kandidatoj ne estas ĉiam estas fortegaj personoj. Vere venas nova generacio de politikisto je la plej alta ŝtupo de la potenco.

Libellés : ,

samedi, avril 14, 2007

Brazila imperiestro lernis la provencan



Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis ekzpozicion pri la portugala imperio, precipe pri Makao kaj Brazilo. La plej interesa informo temis pri la brazila imperiestro Petro la 2a. Fakte li estis kulturemulo kaj sciemulo. Li parolis plurajn lingvojn, ekzemple la hebrean, la grekan kaj sanskrito. Li nekredeble ankaŭ scipovis la provencan lingvon kaj ŝatis la provencan literaturon.

En 1872, li vizitis Marsejlon kie li kunvokis la faman provencan poeton Frédéric Mistral kies li ŝatis la verkojn. Li eĉ deziris eldoni ilin en Brazilo. La imperiestro rakontis al Mistral kiu li mem trairis plurajn urbojn kaj pejzaĝojn de Provenco legante Mirèio kaj Calendau la libro en la mano.

En 1873, Petro la 2a iĝis Sòci dou Felibrige (t. e. membro de la Felibrige, la belarta movado por renovigi la provencan lingvan). En Francio li ankaŭ renkontis aliajn famulojn kaj daŭre korespondis kun ili (Pasteur, Renan, Hugo, ktp.).

Kiam li reiris en Brazilo li daurigis la lernadon de la provenca, lingvo kiun li preferis laŭ li.

Libellés : ,

mardi, avril 03, 2007

Simulado de franca prezidenta baloto

En mia Instituto, studentaj kluboj kutimas simuli ĉiujn balotojn...

Do tri semajnoj antaŭ la franca prezidenta baloto, okazis tiu tradicia studenta voĉdonado. Jen la rezultoj :

  • Ségolène ROYAL (Socialisma Partio) 33,76 %
  • François BAYROU (Uniĝo por Franca Demokratio) 28,43 %
  • Nicolas SARKOZY (Unuiĝo por Movado Popola) 19,80 %
  • Dominique VOYNET (La Verduloj) 3,30 %
  • Marie-George BUFFET (Kumunisma Partio) 3,05 %
  • Olivier BESANCENOT (Kumunista Revolucia Ligo) 2,03 %
  • Jean-Marie LE PEN (Nacia Fronto) 1,78 %
  • José BOVÉ (sen partio) 1,52 %
  • Frédéric NIHOUS (Ĉasado – Peskado – Naturo – Tradicio) 1,27 %
  • Gérard SHIVARDI (Partio de Laboristoj) 0,76 %
  • Philippe DE VILLIERS (Movado por Francio) 0,51 %
  • Arlette LAGUILLER (Laborista Lukto) 0 %

58,11 % de la studentaro partoprenis la voĉdonadon.

La gestudentoj de nia instituto do ŝajnas pli maldkstremaj ol la tuta voĉdonantaro. Laŭ opinienketoj, estus Nicolas SARKOZY kiu ricevus la plej granda kvanto de voĉoj. Fakte la prezidenta baloto konsistas en du vicoj (dum la dua vico, du semajnoj post la unua, oni elektas inter la du kandidatoj plej bone lokumitaj). Oni ne scias kiu estos la dua inter BAYROU, ROYAL kaj LE PEN. Jean-Marie LE PEN sukcesis atingi la duan vicon en 2002, eventon kiu tute ŝokis la francan socion. Suprizo eble venos el François BAYROU (centristo) kiu jam partoprenis dekstrajn registarojn sed de kelkaj jaroj kritikis dekstron kaj proponis plenan unuiĝon inter dekstruloj kaj maldekstruloj...

Inter "francaĵoj", oni povas noti tiujn originalajn kandidatojn : José BOVÉ (alimondisto), Frédéric NIHOUS (ĉasisto) kaj niaj diversaj komunistoj (Marie-George BUFFET, Olivier BESANCENOT, Arlette LAGUILLER).

Por pliaj informoj, mi opinias ke preskaŭ ĉiuj kandidatoj kaj partioj havas artikolon en Vikipedio. La oficialaj rezultoj el 2002 estas videblaj tie.

Libellés : ,

lundi, avril 02, 2007

Nova retejo por JEFO

Nepre vizitu la belaspektan novan retejon de JEFO ! De longa tempo oni diris ke la antaŭa retejo ne plaĉis, ĉeestis tro da ruboj, ktp., ktp. Ĝi antaŭe bluis, ĝi nun oranĝkoloras!

Dank'al la kategorioj kaj la menuo, vi povos pli facile cirkuli inter la diversaj artikoloj. Ĉiuj niaj plej gravaj rubrikoj kaj kategorioj restas, aldone kelkaj novaĵoj alvenis. La plej videbla estas la ĉefpaĝo mem : nun oni tie afiŝos mallongajn versiojn de la plej gravaj artikoloj. Alia novaĵo estas la supraj butonoj kiu gvidas vin ĝis elektitaj artikoloj laŭ via emo (malkovri, lerni, praktiki, agi). Pluraj aliaj aferoj ŝanĝis sed la plej bona maniero malkovri ilin estas ekprovi la retejon.

Ni ne forgesis nefrancparolantojn ĉar estis kreita menuo kaj plena interfaco en Esperanto. La retejo estas nun klare dulingva. Ekde nun vi povas tralegi niajn esperantlingvajn artikolojn pri Esperanto (literaturo, muziko, ludoj, lerniloj), pri E-renkontiĝioj (kaj ĉefe FESTO) kaj pri nia asocio mem.

Kiel kutime vi povos legi elektitajn paĝojn de nia papera revuo JEFO-Informas kaj aŭskulti na Radio-Zam.

Mi ankoraŭ dankas al Emmanuelle kiu multe laboris por tiu retejo. Vi povas diri kion vi pensas pri ĝi dank'al tiu kontaktilo.

Libellés : ,