mercredi, septembre 27, 2006

Kiel impresi neesperantistojn

Dimanĉon, mi forlasos Parizon. Mi estos fininta mian monatan laboron kiel helpkontisto. Kaj je la momento forlasi, mi pensas pri miaj unuaj momentoj ĉi tie.

Mi revenis de IJS, kaj dum mia hungara restado, Natalija (rusa esperantistino kiun mi renkontis dum Festo 2005) anoncis al mi ke ŝi de nove partoprenos Feston ĉi-jare. Tiel ni povus renkonti unu la alian en Parizo.

Ĉar mi loĝis ĉe mia unklino dum mia tuta Pariza monato, mi gastis Natalija ĉe ŝi. Ĉar ni kune parolis esperante, mia unklino tre impresiĝis. Fakte komprenado inter du personoj kiuj parolas du malsamajn naciajn lingvojn kelkfoje estas impona fakto por neesperantistoj !

Kiel Natalija lernas la francan, ŝi ofte komprenis kiam mia unklino parolis tamen ili ankaŭ uzas esperanto kiel pontolingvo kiam mi ĉeestis.

Jen mia konsilo : gasti esperantistojn ĉe viaj gepatroj, ĉe viaj familianoj, ĉe viaj amikoj kiuj ne parolas esperanton. Mi certas ke ili estos impresataj de tiu mirinda interkompreno !

Libellés : ,

jeudi, septembre 21, 2006

IJS : Aga feriejo


Post IJK, mi partoprenis IJS-on. Mi ne scias kion diri pri tiu aranĝo. IJS estas aga semajno dum kiu organizantoj laŭte varbas por ĉiuj agadoj : prelegoj, lingvkursoj, danc- aŭ muzikkursoj, akvobataloj, promenadoj, ktp.

Estus tro longe priskribi la tutan semajnon, tiom ni agadis.

Mi do preferas doni al vi tiun ligilon ĝis la fotarejo de JEFO kie troveblas miajn fotojn de IJS.

Foto : Akvobatalo kontraŭ la fajrobrigadistoj de Mako.

Libellés : ,

mercredi, septembre 20, 2006

La bonaj suprizoj de la IJKa ekskurso

Mi jam skribis pri miajn malagrabletaj sentoj pri mia Sarajeva restado. Nun estas tempo por skribi bonaĵojn pri IJK, ĉefe pri la ĉi-jara IJK lando.

Unue, mi devas diri ke mi ĝojis vidi tiom da minaretojn kaj aŭskulti orienteman muzikon. Ĉe la tersoj de kafejoj, mi travivis miajn plej bonajn momentojn en Turkio, Sirio aŭ Libano…

La IJK organizantoj proponis diversajn ekskursojn (tagajn aŭ duontagajn, ekzemple ĝis Sebrenica au la milita tunelo sub la Sarajeva flughaveno). Mi elektis partopreni tuttaga ekskurso en Herzegovino.


En Mostar, mi ŝatis la malnovajn domojn ĉefe la tegmentojn el ŝtono. Malgraŭ la fama ponto, la bela rivero kaj malnovaj stratoj, mi ne ŝatis la etoson pro la amaso. Multagaj turistoj venas ĉi tie por kelkaj horoj el la turistemega kroata marbordo.


Počitejl estis bona surprizo. Temis pri malgranda vilaĝo ĉe flanko de monteto apud rivero. La vilaĝo estis el ŝtono. La moskeo kaj la banejoj donis al tiu vilaĝo orientan etoson. Supren, staris ruinaĵoj el kastelo.


Fine ni atingis Blagaj. Tie kuŝas derviŝa monaĥejo apud fonto de rivero. Tamen la plej bona suprizo estis domo kun ĉarma ĝardeno. Hazarde marŝanta en malnovaj stratoj, iu junulo proponis al ni eniri domon el la 17a jarcento. Ĉi tie ankoraŭ loĝis la nobela familio kiu loĝis plara jarcentoj antaŭe. La junulo bonege parolis la francan sed ne komprenis ke ni ne ĉiuj scipovis la francan. Mi do provis rapide traduki siajn klarigojn al aliaj esperantistoj.
Fotoj : Mostar, počitejl, malnova domo en Blagaj.

Libellés : , ,

Iksa venko

La Akademio de Esperanto publikigis en sia retejo decidon pri skribmaniero. Jen interesa ekstrakto :
« Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tian anstataŭigon, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan. »

Tio egalas rajtigi la x-sistemon kiam oni esperantumas komputile. Persone mi ĝojas pri tiu decido. Mi tute malŝatas la h-sistemon. La ekzisto de la litero « h » en la esperanta alfabeto estas fakte la plej grava argumento kontraŭ la h-sistemo. Mi jam ne tuj komprenis vortegojn en esperanto ĉar ili estis komponitaj per du vortoj : la unua finanta per ĉapelita litero kaj la du komencanta per h (ekz. shh, aŭ chh). Aŭ pli malbone, mi donas stultan ekzemplon : kiam mi skribas « rughaveno » mi pensas al cerealo, ne pri haveno kvankam « flughaveno » skribiĝas sammaniere.

Mi konfesas ke la x-sistemon ne perfektas. En la titolo de mia blogo mem mi devas uzi ĝin. Freŝdate mi donis la retadreson de mia blogo al neesperantlingvano. Kompreneble li ne komprenis kial « parsxo » prononciĝis « parŝo »… Kiam oni malkovras Esperanto ĉe interreto, la unuaj iksoj fakte ŝajnas strangajn.

Ofte la supersigno mankas, kelkfoje ĝi estas troe. Mi klarigas : ĉe JEFO ni uzas vikion kiu konprenas la x-sistemon. Se vi skribas « ux », la litero publigita estas « ŭ ». Tamen ni ĉiam laboras franclingve ĉe JEFO, do multaj notoj estas skribitaj en la franca kaj en tiu lingvo, pluraloj uzas « x » post fina « u ». Se mi dezira publigi « ux » (franca maniero) mi devas skribi « uxx »!

Tiu decido de la Akademio estas la unua kiun mi legis (mi jam legis pri la decido pri « Koreio » pri kiu la Akademio senĉese ŝanĝas). Mi fakte bedaŭras ke la Akademio ne motivis siajn decidojn (kiel mi mem argumentis pri mia malamo de h-sistemo).

Libellés : ,

mardi, septembre 12, 2006

Radio Zam

Vendrede, mi parolis je Radio Zam kiu estas elsendo esperantlingva aŭ pri esperanto en la franca. Radio Zam okazas ĉe Radio Libertaire (Radio Libereca) ĉiu vendredo de la 17a kaj duono ĝis la 19a.

Dum la elsendo mi prezentis esperantlingve kaj franclingve mian laboron kiel redaktoro de Jefo Informas

Alia partoprenanto, ne esperantlingvano, parolis pri sia sperto kiel prezidento de la eksasocio Accent grave (malakuta supersigno) kiu defendis la francan lingvon (kontraŭ la anglan kompreneble ;-).

Finfine, Teŭbaldo, nova vicprezidanto de Jefo parolis pri la asocio.

Tiu elsendo estas elŝutebla dank'al mia amiko Olivier.

Libellés : , ,

jeudi, septembre 07, 2006

Moralinstruo de mia Sarajeva restado


Post nia du taga restado en la hungara ĉefurbo, ni renkontis aliajn esperantistojn por veturi trajne ĝis Sarajevo. En Déli stacidomo, mi do revidis amikojn francajn kaj konatojn alilandajn. Nia eta grupo trapasis landlimojn ĝis la bosna ĉefurbo kie okazis IJK.

IJK estas granda aranĝo. Tiel oni amikumis malpli facile ol en malgranda renkontiĝo. Pli da prelgoj okazas sed mi pli bone renkontis alilandanojn en pli malmultnombraj aranĝoj (Festo kaj IS).

Mi ĝuis prelegojn aŭ diskutrondojn pri Demexp, Eo kaj politiko, brajla skribmaniero, bosna milito aŭ interlingvistiko. Kongresejo, manĝaĵo kaj loĝkondico bonis. Tamen mi mem sentas iun fuŝaĵon en tiu IJK…

Mi notas du bedaŭraĵojn :

Mi ne partoprenis TEJO kunsidojn. Oni tamen proponis tion al mi. Ĉar mi estas komitatano de JEFO, mi opinias ke mi devus partopreni tiujn aranĝojn. Hontu ! Neniu reprezentis la francan junularan movadon kvankam francoj eble estis la plej multnombraj en Sarajevo. Mi ne partoprenis, mi elektis spekti prelegojn aŭ ekskursi…

Antaŭ mia vojaĝo, mi celis diversajn vidindaĵojn en Bosnio kaj Herzegovino. Ekster Sarajevo mi deziris vidi Mostar, Travnik kaj Goražde. Mi vizitis na Mostar dum la tuttaga ekskurso. Kaj mi provis atingi na Travnik dum iu kongresa tago. Pro veturilaj problemoj ni ne sukcesis. Mi unu sejmane loĝis en Sarajevo sed ne vizitis Bosnion.

Programo, TEJO kunvenoj, vizitado… Oni ne povas ĉion fari.

Mi opinias ke neniam estontece mi partoprenos kongreson (ĉefe en ŝatata lando sen kalkuli unu post- (aŭ antaŭ-) kongresa vizita semajno). Sekvontfoje mi devos elekti momentojn por ĝui programon, partopreni TEJO kunvenojn aŭ turistumi.

Foto : Ekskurso en Bašćaršija, malnova kvartalo de Sarajevo.

Libellés : , , ,

Senpaga tuttaga ekskurso en Parizo


Dimanĉe mi decidis ĝui parizajn muzeojn. Multaj opinias ke Parizo multege kostas... Mi tuj rakontos al vi kiel trapasi ĉipan kulturan dimanĉon en Parizo.

Unue, ĉar ni estas dimanĉo, ne vekiĝu tro frue. La naŭa kaj duono sufiĉas.

Due, matenmanĝu hejme. Ĉar la 11a preskaŭ sonas, elektu fari maten/tagmanĝon. Tiel vi ŝparu tempon kaj monon ne manĝanta ekstere.

Trie, ekiru al la centra Parizo. Se vi iras per metroo aŭ buso, uzu veturilkarton (oranĝa karto en Parizo ;-) aŭ bileton antaŭe aĉetita (mi remorigas la ideon kiu estas trapasi tutan tagon en Parizo sen pagi). Se vi parizumas somere ne forgesu akvobotelon ĉar multekosta aĉetos ĝin en turistaj lokoj.

Kvare, elektu nacian muzeon, ekzemple Le Louvre aŭ la muzeo de Orsay (mi forgesis precizi : elektu la unuan dimanĉon de iu monato, tiam naciaj francaj muzeoj estas senpagaj). Car ni alvenos ĉirkaŭ la 12a, vi preskaŭ ne atendos en la vico antaŭ la enirejo.

Kvine, ĝuu multnombrajn artaĵojn, en Orsay la belegajn pentraĵojn el la 19a jarcento aŭ en Le Louvre, la orientajn antikvaĵojn, la romanajn kaj grekajn statuojn, aŭ aliajn pentraĵojn el diversaj landoj kaj epokoj.

Sese, restas ankoraŭ tempo, ĉar la muzeoj fermas je la 19a. Vi ne estas fore de la placo de Konkordo kie staras egipta obelisko. Je la maldekstra flanko la Nacia Asembleo estas videbla. Nun vi povas grimpi la Champs Élysées. Haltu je la mezo.

Sepe, vizitu la Eta Palaco. Temas pri la belarta muzeo de la Parizo urbo. Ĝi estas ĉiam senpaga. Fronte vi povas vidi la ĵus renovigitan Grandan Palacon. Je la dekstro, malantaŭ la ponto Alexandre la 3a, vi povas vidi la oran domon de Invalides (Invalidejo, eksa milita hospitalo nun armeamuzeo).

Oke, daŭru grimpi la Champs Elysées ĝis la Triumfarko. Spektu eble ceremonion dum kiu veteranoj deponas floraron sur tombo de la nekonata soldato (mi hazarde alvenis je tiu momento). Demandu al la gardisto, se la vizito estas senpaga la unuan dimanĉon de ĉiu monato. Li respondos ke la Trimfarko estas vizitebla senpaga nur la unuan dimanĉon de novembro (eble li konfuzis kun la 11a de novembro, datreveno de la armistico en 1918 post la milito kontraŭ germanaj, aŭstra-hungara kaj otomana imperioj, kiam oni honoras la nekonatan soldaton).

Naŭe, malsupreniru la Champs Elysées. Vi tiom ŝparu hodiaŭ ke vi povos gustumi iun faman francan gazan akvon je la trinkejo de la Georges V por nur 6 eŭroj !

Deke, reiru hejmen, laca mi pensas.

Foto : Le Louvre el la interno de la granda vitra piramido.

Libellés : ,

mardi, septembre 05, 2006

Islamaĵoj en Hungario


Hungarion regis Otomanoj dum ĉirkaŭ cent kvindek jaroj. Ankoraŭ restas kelkaj vidindaĵoj el la turka epoko eĉ en Budapeŝto. Tie Lilla kaj Zoli montris al ni Gül Baba Türbe (la tombon de la patro de rozoj). Se mi bone memoras, Gül Baba estis derviŝa poeto.

Tiel kutime, en tomboj de famaj islamaj personoj, la sarkofago estas atingebla sed kovrata de verda tuko. Amuza momento okazis kiam ni estis en la tombo. Je muroj estas pendigataj arabaj skribaĵoj… Niajn gastigantojn kaj la gardistinon ni surprizis kiam Rikardo kun mi komencis legi la skribaĵojn. Ni tradukis por ili. La gardistino diris, se mi bone memoras, ke temis pri la unua fojo ke oni diris al ŝi kion signifis tiuj skribaĵoj ! Simple temas pri la plej kutima skribaĵo en islama religiejo : la ŝahada kiu estas duobla fid-atesto (la illah ila Allah ŭa Mohamad rasul Illah kiu signifas tekste « Ne estas dio krom Dio kaj Mohamad estas profeto de Dio).

En Erd, vilaĝo apud Budapeŝto, Lilla kaj Zoli ankaŭ montris al ni malnovan vidindaĵon : iu islama preĝturon ankaŭ nomata minareto. La moskeo ne tute plu ekzistas tamen la minareto staras sole en iu kvieta kampara strato. La plej supra parto de la preĝturo estas rekonstruita, tiel oni povas supreniri. Post grimpado de malgrandaj maljunegaj ŝtupoj en la mallarĝa turo, ni povis vidi la ĉirkaŭaĵon ĝis la ĉefurbo. Domoj, kampoj kaj legumĝardenetoj apudis kanalo laŭ kiu biciklis homoj.

En Pecs, sude de hungario, ni vidis anoraŭ aliajn islamaĵoj. Fakte, la plej impona konstruaĵo en Pecs estas eksa moskeo. Ĝi kuŝas en la centro de la urbo, kaj estas nun kristana preĝejo. El Ekstero, la konstruaĵo vere sajnas moskeo (sen ĝia minareto) sed ene, dekaracioj estas kristanaj. Mi tamen rimarkis ke oni klopodis por redoni al la konstraĵo ĝian unuan etoson. Eksteraĵo nun similas al unua konstruaĵo anstataŭ la jezuitoj antaŭe transformis ĝin (aldonante kristana preĝturon kaj aliajn erojn) por ke ĝi similas kristana (laŭ la foto de la tridekaj jaroj videbla en la enirejo). Mi opinias ke nun arkitektura debato ne necesas kaj nur gravas protekti historiaĵon. Mi eĉ vidis en la preĝejo iun interesan miksaĵon. Sur granda tabulo el fajenco estis skribata preĝo en la hungara lingvo antaŭata de araba frazo (en la araba alfabeto) : bism Illah, al-Rahman, al-Rahim, je la nomo de Dio, la pardonema, la pardonemeca.

Finfine, ni vizitis en Pecs muzeon pri la turka epoko en Hungario. Tiu malgranda muzeo ĉefe dismontris artaĵojn (tapiŝojn, fajencojn, desegnoĵojn). Tamen la plej interesa afero estis la ejo ĉar ĝi situas en malnova moskeo kiu ankoraŭ havas ĝian preĝĉambron kaj minareton.

Foto : La pregxejo eksa moskeo en Pecs.

Libellés : ,

lundi, septembre 04, 2006

Budapeŝta sperto


Kun Rikardo, nia esperantista vojaĝo komencis en Budapeŝto. Tie gastigis nin Lilla kaj Zoli. Persone, temas pri la unua fojo ke mi loĝas eksterlande ĉe landanoj. Kaj tion dank’al esperanto ! Mi opinias ke nia plej interesa sperto en Hungario estis kun Lilla kaj Zoli. Ili montris al ni diversajn lokojn en Budapeŝto (placon de herooj, Danubbordojn, Gül Baba Türbe, ktp.) kaj eĉ ekstere (islaman preĝturon en Erd, aŭ la Statuparkon pri komunistaĵoj).
Dank’ al ili ni gustumis diversajn bonegajn hungarajn manĝaĵojn (famajn salamojn, matenan omeleton kun dudek unu ovoj !) kaj eĉ la nacian drinkaĵon Unicum.
Ni ankaŭ multe parolis pri ĉio (de la aŭtoŝosea politiko ĝis la magyarlingva akademio, tra la hungara historio de la unuaj magyaraj triboj ĝis la komunista periodo) !

Pri Budapeŝtaj vidindaĵoj, mi pli poste skribos en baldaŭaj blogeroj aŭ en aliaj pri mondaj heredaĵoj (tiu vojaĝo aldonas du mondheredaĵeroj je mia persona listo).

Mi ankoraŭ deziras danki Lilla kaj Zoli por ilia bonega akceptado.

Foto : Rikardo, Lilla kaj Zoli antaŭ la fama ĉena ponto en Budapeŝto.

Libellés : , ,

Reveno

Post esperantistaj aranĝoj, jen mi de nove estas en Francio sed aliloke…
Dum la tuta septembra monato, mi laboros en Ivry-sur-Seine apud Parizo. Kiel oni devas pluki monon kie ĝi kuŝas, mi laboros en granda firmao… Tie mi estos helpkontisto.
Fakte, mi devus "–as" diri ĉar mi jam komencis labori ekde unu semajno. Dum mia unua semajnfino, mi vizitos sidejon de JEFO/UFE kaj ankaŭ verkos kelkajn blogerojn pri la ĵus pasinta somero…