lundi, novembre 13, 2006

Aŭskultu Radion Zam


Mi jam parolis pri Radio-Zam kiu estas elsendo de Radio Libertaire (Radio Libereca), kies zorgantoj estas JEFO-anoj. Cyrille Poullet respondeculo de Radio Zam kreis novan paĝon kie oni povas aŭskulti la novajn elsendojn (kaj baldaŭ la antaŭajn kiuj nun estas ekzemple aŭskuteblaj sur la retejo de radioarkivo).

La principo facilas : ĉe Radio-Zam oni rajtas paroli franclingve pri Esperanto aŭ esperantlingve pri io ajn. La Radio Zam teamo kreis ĉi jare novajn elsendaĵojn kiel ekzemple io pri esperanto-historio aŭ pri esperanto-gramatiko. Esperantlingve, ili havas humuraj aŭ seriozaj projektoj… Se vi estas parolema, la respondeculo akceptas ĉiujn mp-3 sendaĵojn!

Aŭskultu la plej freŝan elsendon de Radio Zam rete !

Libellés : , ,

mardi, septembre 12, 2006

Radio Zam

Vendrede, mi parolis je Radio Zam kiu estas elsendo esperantlingva aŭ pri esperanto en la franca. Radio Zam okazas ĉe Radio Libertaire (Radio Libereca) ĉiu vendredo de la 17a kaj duono ĝis la 19a.

Dum la elsendo mi prezentis esperantlingve kaj franclingve mian laboron kiel redaktoro de Jefo Informas

Alia partoprenanto, ne esperantlingvano, parolis pri sia sperto kiel prezidento de la eksasocio Accent grave (malakuta supersigno) kiu defendis la francan lingvon (kontraŭ la anglan kompreneble ;-).

Finfine, Teŭbaldo, nova vicprezidanto de Jefo parolis pri la asocio.

Tiu elsendo estas elŝutebla dank'al mia amiko Olivier.

Libellés : , ,

jeudi, juillet 06, 2006

Oni de nove parolas pri esperanto je la radio

Mia amiko Olivier verkis sian unuan dulingvan blogeron (franclingve kaj esperantlingve). Esperu ke li ofte faros same.

Li skribis kelkajn liniojn pri radio elsendo kie ĉeestis Christian Garino (kiu kandidatas francan prezidantecon por defendi la internacia lingvo) kaj Bruno Robineau (kiu vojaĝis dum ok jaroj per esperanto). Li eĉ metis ligilon por aŭskulti la elsendon.

Libellés : , ,