Vikipediisto
| Naismo Mi subtenas uzadon de la Na prepozicio por pli bone esprimi akuzativon |
Libellés : en français, esperanto, JEFO, projektoj, Vikipedio
| Naismo Mi subtenas uzadon de la Na prepozicio por pli bone esprimi akuzativon |
Libellés : en français, esperanto, JEFO, projektoj, Vikipedio
Ĉi dimanĉe, mi ĉiĉeronis Daniele en Aikso Provenca. Li venis kun Céline kiun mi renkontis ĉi somere en Sarajevo. Ŝi zorgas la revuon Esperanto-Info (ĉefe franclingva) kaj ni multe parolis pri francaj revuoj. Ĉar ŝi estas prezidantino de la Provenca Esperanto-Federacio, ni ankaŭ parolis pri diversaj "provencaĵoj". Fakte la 31an de Marto okazos komitatkunsido de la Federacio kiun mi gastos en Aikso. Post pikniko apud la Sankta-Venko kun Olivier. Ni multe parolis kun Daniele pri RoMEo, projekto kies literoj signifas "Ratman en esperanto". Ĉar la komitato de JEFO voĉdonis jese por partopreno en eldono de Ratman, ni povis paroli pli pri tiu afero.
Li montris al mi ekzempleron de la itala versio kaj klarigis al mi kion ni povos fari...Laŭ li la kondiĉoj estas bonegaj ĉe la eldonisto por tiu projekto. Ni nun atendas la oficiala decido de IEJ pri la afero kaj estas serĉanta malmultekostan presiston kiu povas printi bildstrion.
Ilustro : Daniele varbas por Ratman kaj por nia t-ĉemizo !
Libellés : Aikso provenca, JEFO, projektoj