mercredi, février 28, 2007

Mia unua kurso kiel instruanto

Mi hieraŭ vespere gvidis enkondukan kurson de esperanto en universitata loĝejaro por kurac-studentoj en Marsejlo. Ĉeestis pli ol 10 homoj, kiuj laŭ mi estas bona kvanto kiam oni scias ke samtempe okazis piedpilka maĉo de l'Olympique de Marseille apude!

Mi tiel prezentis la lingvon :

  1. Kio estas esperanto? (Solvo por interkompreniĝo, Eo estas realaĵo (libroj, radioj, ktp.), Utileco (korrespondado, renkontiĝoj, vojaĝoj, ktp.)
  2. Kia estas la lingvo? (latinidaj radikoj, aziema gramatiko, ktp.)
  3. Enkonduka kurso (alfabeto, finaĵoj, pluralo, kelkaj afiksoj kaj konjugo).

La pli multnombraj demandoj temis pri evoluo de esperanto kaj landoj kie estas parolata la lingvo.

Preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj decidis sekvi kurson kiun mi zorgis ĉiu marde. Mi instruos per la medoto 11 de Espéranto-France, kiu fakte estas adaptigita de la Zagreba metodo.

Fakte temas pri internacia lernantaro ĉar partoprenos unu Italo, unu armendevena studantino, kaj pluraj homoj magrebdevenaj aŭ komordevenaj.

Pluraj jam estas konvikitaj pri la ideo de universala lingvo kaj eĉ jam parolis pri estonta agado en asocioj !

Pliaj informoj pri mia lernantareto baldaŭ!

Libellés : , ,

jeudi, février 22, 2007

Lernado de la persa lingvo

Mi jam diris ke sekvonta vojaĝo certe okazos en Irano. Mi do komencis lerni la persan lingvon. Mi uzas la metodon Assimil kiu estas famega lingvometodo en Francio. Ĝi eksistas en multaj lingvoj kaj ŝajnas ege efika. Bedaŭrinde ĝi estas multe kosta, feliĉe mi prunteprenis ĝin en librejo. Assimil proponas lerni lingvojn « sen peno », tiel estas la nomo de la serio kiu havas multajn titolojn (eĉ Esperanto sen peno).

Kun tia metodo vi nur devas auskulti ĉiu vespere kelkajn frazojn kaj fari du ekzercojn. Ĉefe temas pri aŭda metodo. Sed uzado de la libro kune kun la disko ege efikas.

Mi ĵus finis la dekduan lecionon… Kaj mi jam povas fari kelkajn frazojn :

Mard ba pesar be manzel âmad. Madar be pesar nân-o âb dâd. Pesar nân garm doust dârad. Pedar raft be bazar. Dar bazar yek zan boud. Mard goft : « Az koĝa âmadi ? » « Az Ŝiraz âmadam »… (mi uzas la latinan alfabeton sed ankaŭ povas skribi tion arablitere).

Kiu signifas : La Viro kun la knabo venis en la domo. La patrino donis al la infano pano kaj akvo. La infano ŝatas varman panon. La patro iris al la bazaro. En la bazaro estis virino. La viro demandis : « El kie vi venas ? » « Mi venas el Ŝiraz »…

La perslingvanoj povus kontroli la ĝustecon !

Fakte, la persa sajnas tre proksime al la eŭropaj lingvoj kun kelkaj vortoj el la araba (kiujn mi jam konas). La unua kontakto kun la lingvo plaĉegas al mi, tamen la lecionoj nun malfaciliĝas… Mi esperas ke mi sukcesos daŭrigi la lernadon kaj memori ĉiujn tiujn novajn vortojn !

Libellés : , ,