vendredi, mars 30, 2007

Oni aŭdis Esperanton je franca nacia televido

Hieraŭ dum televidfilmo kiu rakontis la vivo de la fama instruisto Célestin Freinet, oni aŭdis kelkaj vortoj en esperanto.

En la korto de la lernejo, lia estonta edzino demandas al Freinet :
- "Ĉu vi iros en USSR por via pedagagia staĝo?"
- "Jes"
- "Kia ŝanco, mi tiom dezirus vidu kiel oni konstruas tie la novan homon. [Ŝi vere diris tion !] Ĉu vi eklernis la rusan?"
- "Ne, sed mi lernas Esperanton"

Poste ili interŝanĝis du frazojn en esperanto. Iu el la lernantoj demandas kio estas Esperanto. Alia respondas ke ĝi estas "lingvo de tiuj, kiuj havas esperecon"...

Poste en la filmo, homoj kiuj kontraŭas la pedagogio de Freinet kaj kiuj misfamigis lin dirante ke li estas komunisto interparolas. Ili diras ke li kaj sia edzino parolas esperante kun fremdaj instruistoj :
- "Delegito el Sovetio eĉ venis paroladi!"
- "Jes, sed ili nur parolis pri pedagogio"
- "Ĉar vi eble scipovas esperanton?" Ĉiuj ridegas.

La filmon elsendis nacia televido France 3. Ĝi estis bona kaj bone montris la gravecon de Freinet en monda pedagagia historio. Lia pedagogio baziĝis sur libero de l'infano, vivo ekster la klaso, korespondado... En la filmo unu el lia inventaĵo estas bone montrita : ĉar la lernolibroj estis tedaj, li demandis al la lernantoj mem verki tekstojn kaj poste ili ĉiujn printis ilin dank'al malgranda presilo.

Libellés : ,

mercredi, mars 21, 2007

Okcitana manifestacio

La esperanta budo inter okcitanaj

Lasta sabate mi partoprenis la manifastacio en Béziers por la okcitana lingvo. EFO decidis oficiale subteni ĝin kaj pluraj JEFO-anoj ĉeestis. Kun Fabien ni alvenis la hieraŭan kaj estis gastigitaj de esperantista paro. Tuluzaj esperantistoj ankaŭ estis tie : Sylvie kiun mi renkontis en Sarajevo kaj Pere el Minorko. Matene, ni instalis esperantan budon en la okcitana vilaĝo. Jorgos alvenis kun sia libroservo kaj poste Veronique. Finfine katalunoj el Barcelono.

osttagmeze, okazis la marŝo. Katalunoj havis banderolon en la okcitana kaj Francoj en la franca. La mesaĝo simplis : «Ni savu le diversecon de lingvoj kaj kulturoj en Eŭropo : ni uzu Esperanton». Ni ankaŭ disdonis multaj flugfuliojn kaj homoj eĉ aplaŭdis je nia pasado. Oni eĉ renkontis plurajn homojn kiuj jam lernis Esperanton.

Esperanto do estis sufiĉe videbla dum tiu manifestacio. Ofte oni devis klarigi kial esperantistoj partoprenis tiun aranĝon. Mi estis intervjuita de televidkanalo France 3 kaj ankaŭ de asocia radio el Nimes. Sylvie eĉ respondis intervjuojn en la okcitana.

Tiu manifestacio estis interesa afero pri rilatoj inter esperanto kaj minoritaj lingvoj. kun Sylvie ni paroletis pri ebla retejo... Sed la Katalunoj pli rapidis : simpla kaj trilingva, jen la retejo pri kiu mi pensis. Vi ankaŭ povos vidi fotojn el la manifestacio.














La banderoloj, en la okcitana kaj en la franca

Libellés : , , ,

vendredi, mars 09, 2007

Vikipediisto


Naismo
Mi subtenas uzadon de la Na prepozicio por pli bone esprimi akuzativon





Antaŭ kelkaj monatoj mi iĝis vikipediisto por aldoni kaj plibonigi artikolojn pri temoj kiujn mi ŝatas. Iom post iom, mi plibonigis mian konon de Vikipedio. Post kreado de mia persona paĝo, mi aldonis kelkajn ligilojn, plibonigis artikolojn kaj kreis ĝermojn.

Mi eĉ kreis du kategoriojn : la unua pri Provenco, mia regiono kaj la dua pri esperantistaj vojaĝintoj. Mi esperas ke aliaj vikipediistoj aldonos artikolojn al tiuj kategorioj.

Fakte, vikio estas bona ilo. Tiel ni kreis ĉe JEFO vikion por helpi franclingve la komencantojn. Tie oni povas trovi staĝojn, lernilojn kaj aliajn komputilaĵojn sed ankaŭ informojn pri la projektoj de JEFO. Kompreneble la estonteco de la franclingva vikio de JEFO dependas de la kunlaboreco de la franclingvaj esperantistoj...

Lasta amuzaĵo ĉe vikipedio : mi kreis ŝablonon pri naismo. Jam ekzistis ŝablono pri iĉismo kaj vidis ĝin, mi do lernis kiel fari alian ŝablonon. Vi ankaŭ gevikipediistoj, aldonu tiun ŝablonon al via paĝo por subteni la na prepozicion.

Sekvonta paŝo certe estos kontribui al la franclingva portalo pri esperanto por plibonigi informon pri nia lingvo.

Ilustro : la ŝablono kiun mi kreis por Vikipedio.

Libellés : , , , ,

mardi, mars 06, 2007

Itala esperantisto en Aikso

Ĉi dimanĉe, mi ĉiĉeronis Daniele en Aikso Provenca. Li venis kun Céline kiun mi renkontis ĉi somere en Sarajevo. Ŝi zorgas la revuon Esperanto-Info (ĉefe franclingva) kaj ni multe parolis pri francaj revuoj. Ĉar ŝi estas prezidantino de la Provenca Esperanto-Federacio, ni ankaŭ parolis pri diversaj "provencaĵoj". Fakte la 31an de Marto okazos komitatkunsido de la Federacio kiun mi gastos en Aikso.

Post pikniko apud la Sankta-Venko kun Olivier. Ni multe parolis kun Daniele pri RoMEo, projekto kies literoj signifas "Ratman en esperanto". Ĉar la komitato de JEFO voĉdonis jese por partopreno en eldono de Ratman, ni povis paroli pli pri tiu afero.

Li montris al mi ekzempleron de la itala versio kaj klarigis al mi kion ni povos fari...Laŭ li la kondiĉoj estas bonegaj ĉe la eldonisto por tiu projekto. Ni nun atendas la oficiala decido de IEJ pri la afero kaj estas serĉanta malmultekostan presiston kiu povas printi bildstrion.

Ilustro : Daniele varbas por Ratman kaj por nia t-ĉemizo !

Libellés : , ,

jeudi, mars 01, 2007

Pri lasta komitatkunsido de JEFO


Lasta sabato okazis en Parizo komitakunsido de JEFO. Estis por mi la dua kiel prezidanto. Ĉeestis 13 komitatanoj el la 19 kiuj konsistigas la komitaton.

Interaliaj temoj, ni parolis pri la jenaj :

* Plibonigi komunikadon kun TEJO pri niaj projektoj, tio povus kial ne konduki al internacia seminario.
* Neceso trovi kontaktojn de JEFO en ĉiuj francaj regionoj
* Plifamigi la dissendoliston jefo-membroj kiu nun estas publika
* Bona reago de novaj membroj kiam la "baptopatroj" telfonis al ili
* Serĉi kontribuaĵojn (ekz. podkastoj) por Radio Zam
* Reeldono de niaj kalendaretoj (kun kelkaj ŝanĝoj)
* Ikurso : trovi novajn korektantojn kaj sproni la lernantoj por ke ili finas la kurson
* T-ĉemizoj : reeldono de T-ĉemizo Antarkto kaj decido pri nova t-ĉemizo en majo.
* Prova numero de nia revuo kune kun la revuo de UFE
* De nove reklami por la eta Spiru' kiun ni ne sufiĉe vendis
* Festo : nekredebla okazos ĉi jare!
* RoMEo : ni ĉiesvoĉe decidis kuneldoni na Ratman en esperanto kune kun IEJ
*Manlibro pri Vikipedio : la komitato decidis ne aĉeti ekzeplerojn sed proponis tion al UFE
* Renovigo de nia Retejo, la nova publika vikio iĝas kultura portalo de esperanto por franclingvaj komencantoj
* April : JEFO oficiale subtenas liberan programaron
* Okcitana lingvo : JEFO oficiale subtenas manifestacio por la lingvo okcitana kiu okazos en Béziers la 17 an de marto 2007

Jen niaj decidoj kaj laborkampoj, ne hezitu reagi. Pri komunikado, famigado de niaj projektoj, ni opiniis ke la plej gravaj estas bildstrioj, t-ĉemizoj kaj kalendaroj. Ni ĝoje klarigos al aliajn asociojn kiel fari kaj ege deziras interŝanĝi spertojn.

Ilustro : kelkaj komitatanoj de JEFO dum la kunsido

Libellés : , , ,