mercredi, août 13, 2008

Kio okazis dum unu jaro ?

La lasta blogero kiun mi publikigis datiĝas de julio 2007. Kion do okazis dum tiuj dek tri monatoj ? Post sukceso de mia sciencpolitika memuaro (vidu mian lastan blogeron) mi verkis tezprojekton. Same kiel la mastermemuaro, la tezo traktus pri la Esperanta movado laŭ sociologia kaj sciencpolitika vidpunktoj. Mi prezentis la aferon fronte al la univertata profesoraro en solena audienco. Tiel mi esperis atingi ministrejan doktoriĝstipendion, kiuj bedaŭrinde estas en tro malmulta kvanto por la homsciencoj. Ĉiukaze mi decidis ne engaĝiĝi en doktoriĝajn esplorojn sen salajro aŭ stipendio. La stipendion oni finfine atribuis al kolegino kiu laboris pri politiko en Jemeno. Tiel finis miaj mallongaj esperoj pri doktoriĝaj studoj.

Kelkaj semajnoj poste, je la fino de l'somero mi komencis novan studentan vivon. Imagante la malbonan ebelecon pri la tezprojekto mi estis enregistrita je la Institut universitaire de formation des maîtres (Universitata instituto pri formado de la majstroj) t. e. la studejo kie oni povas iĝi instruisto aŭ profesoro.

En Francio, ekde kiam oni deziras labori por la ŝtato oni preskaŭ ĉiam trapasi konkurson. Kiu ajn bakalaŭro povas eniris universitaton, sed labori kiel doganisto, policiano, instruisto, ktp. eblas nur post konkursa sukceso. La konkursan sistemon kelkfoje fremduloj ne ĉiam komprenas. Ĝuste oni povas agnoski ke konkursoj ne ĉiam estas konformaj al la estontaj laboroj...

Mi do registris min por du konkursoj : CAPES d'histoire-géographie kaj Agrégation d'histoire.

La unua estas mallongigo por Certificat d'aptitude au professorat de l'enseignement du second degré (Astesto pri kapableco je profesoreco en dua grada instruado). Tiu konkurso permesas instrui en kolegioj kaj liceoj.

La dua signifas "Agregaĵo" t. e. amasiĝo. Etimologie, la "agregitaj profesoroj" (professeurs agrégés) aldonis sin al la universitata profesoraro. Per tiu konkurso oni plej ofte instruas en liceojn kaj eĉ foje en universitatoj. Fakte la statuso donas al la profesoro plej bonan slajron kaj plej bonaj laborkondiĉojn (malpli da instuhoroj). Ankaŭ la konkurso Agrégation estas multe pli prestiĝa. Ĉiu jare la ministrejo proponas ege malmulte da postenoj.

La konkursoj do donas malsamajn statusojn al la sukcesontoj, tamen la laboro estas la sama : instrui historion, geografio kaj civitisman edukadon laŭ la oficiala programo. Instruistoj ĉiam instruas kaj historion kaj geografion eĉ se ekzistas du agrégations (pri historio kaj pri geografio).

Antaŭ dek du monatoj mi do ambiciis iĝi profesoro pri historio kaj geografio. Kiel mi klopodis por atingi tiun celon, mi rakontos al vi en sekvonta blogero !

Libellés : , , ,