vendredi, juin 23, 2006

Ŝranko kun ok seruroj

Dum nia piedmarŝado inter Aiguilles kaj Château-Queyras ni vizitis vendejon kie lokaj metiistoj elmontras siajn produktaĵojn. Tiu metieca domo ĉefe proponas objektojn el ligno sed ankaŭ manĝaĵon (lokaj fromaĝoj, mieloj, ktp). La plej impresaj lignaĵoj estis grandaj mebloj. Ĉiuj estis ornamaditaj kun tipikaj queyrasaj rosaces (rondaj formoj ĉizitaj sur ligno). El tiuj mebloj, amuza ŝranko. Ĝi havis ok serurojn ! Fakte temas pri kopio de fama ŝranko…
En 1349, Queyrasanoj kaj la kronprinco (Queyras estas en Delfinio (Dauphiné) kiu apartenas al la ido de la reĝo, nomita en Francio la dauphin) subskribis ĉarton pri liberoj. Sep komunumoj (Arvieux, Abriès, Aiguilles, Château-Ville-Vieille, Molines, Ristolas kaj Saint-Véran) de nun konstituis en Escarton de Queyras. Tiu signifas ke Queyras pagis jaran renton sed ne pagis aliajn impostojn. Aldone Escarton elektis mem proprajn decidojn.
En Ville-Vieille, eksa sidejo de Escarton, la vera ŝranka kun ok seruroj ankoraŭ estas videbla. Ĝi enhavis arkivojn de Escarton de Queyras. La kvanto da seruroj estas facile komprenebla : ĉiu vilaĝo posedis ŝlosilon kaj la oka apartenis al la ĝenerala sekretario de Escarton. Do, ili ne povis malfermi la ŝrankon se ĉiuj vilaĝdelegitoj kaj la sekretario ne ĉeestis.

Libellés : ,