vendredi, juin 23, 2006

Aiguilles, burĝa vilaĝo

Dum nia restado en Queyras, ni loĝas en Aiguilles. Kvankam plimulto da domoj en aliaj vilĝoj estas konstruitaj el ligno, en Aiguilles preskaŭ ĉiuj la domoj estas el ŝtono. La vilaĝo similas al urba kvartalo dum la « bela epoko » (en Francio, periodo je la fino de 19-a kaj je la komenco de la 20-a jercentoj). La domaj estas riĉaj sed ni tamen estas en vilaĝo : la stratoj estas mallarĝaj kaj misrektaj. Kial oni povas trovi tie tiom da belaj konstruaĵoj ?

Fakte, la longa historio de Aiguilles ne estas tre ĝoja. Ĝi ofte estas detruita (aŭ preskaŭ) pro inundoj kaj brulegoj (en tiuj vilaĝoj el ligno, fajro estis la plej grava danĝero).

En 1829 (kaj poste alifoje en 1889), bruligo decidigis multe da loĝantoj forlasi la valon. Tiuj vilaĝanoj elmigris en Marsejlo, Liono kaj eĉ Sudameriko kie ili komercis. Iuj riĉiĝis kaj poste revenis en Aiguilles konstruigi tiujn domojn.

Tie ankaŭ kuŝas apartega domo… Domo kiu estas el metalo ! Ĝi estas konstruita de Gustave Eiffel, la fama konstruinto de la Eiffela Turo en Parizo ! Tiu domo unue estis konstruita en 1895 dum la internacia ekspozicio en Bordozo. Ĝi estis aĉetita de riĉa Queyrasano kiu revenis de Sudameriko. Li rekonstruigis la Eiffelan domo en Aiguilles. Tiu riĉa akirinto fakte deziris domon kiu neniam brulus !

Libellés : ,