lundi, octobre 30, 2006

La nova JI ekaperis (2006/3)


La lasta Jefo Informas aperis. Temas pri mia lasta numero kiel redaktoro. Mi do ankoraŭ deziras danki Emmanuelle Richard pri ŝia kapableco kaj afableco. Redakti la gazeton kun ŝi estis tre agrable.

La ĉeftemo de tiu numero estas « Someraj renkontiĝoj », vi do trovos en la mallongigita reta versio la jenajn artikolojn :

- Mia unua kaj ne lasta IJK (eo)
- Perbicikle sarajeven (eo)
- Kastela viv’ … la vie de château (eo/fr)

Fotostrio de Ben aperis en tiu numero sub la titolo « Raporteto… el IJK », vi povas legi ĝin tutkolore cxe la blogo de la aŭtoro.

Vi povas legi pri la antaŭaj numeroj ĉe la retejo de JEFO, vidu ankaŭ mian blogeron pri la Jefo Informas 2006/2.

Libellés : , ,

jeudi, octobre 26, 2006

Pri la septembra komitatkunsido de JEFO

Ĉar mi ne skribis ĉi monato, mi tuj provos plenigi tiun mankon. Sekvontaj blogeroj do temos pri miaj oktobraj novaĵoj. Nu, la oktobra monato komencas per la fino de la semptembra monato… Kaj la 30a de septembro okazis en la Ĉerizejo (la sidejo de JEFO kaj UFE) komitatkunsido de JEFO.

Pro kvereloj kaj aliaj problemoj, la komitatanoj decidis elekti novan estraron. La prezidanto kaj la sekretario fakte demisiis kelkaj tagoj antaŭ la kunsido. Por eviti problemojn inter estraranoj, la komitato voĉdonis pri la jena principo : la komitatanoj estas elektataj dum ĝenerala asembleo je la fino de FESTO kaj la estraro estas elektata de la komitato dum la semptembra kunsido (antaŭe la du balotoj okazis la saman tagon). Tiel la komitato havas unu monato por pripensi la komponaĵo de la estraro. La komitato ankaŭ decidis elekti estraranoj kun specifaj postenoj (kiel kutime).

Do balotoj okazis… La nomoj de la komitatanoj kaj de la novaj estraranoj estas ĉe la retejo de JEFO tiel, kiel iliaj retadresoj kaj fotoj. Plena fotaro de la komitatanoj ankaŭ estas videbla ĉi tie.

Inter la aliaj decidoj de la komitatkunsido, jenaj estas notindaj :
- JEFO helpos la budon de FET (Laborista Esperantista Federacio) ĉe la Homara Festo per 200 eŭroj
- La komitato elektis desegnaĵo por estonta t-ĉemiso
- La asocio repagos 100% de la plej malalta prezo de trejnbiletojn por partopreni komitakunsidojn
- Nova publika vikio estos atingebla ĉe la retejo de JEFO
- Dua papera numero de Volapüg’ aperos
- Ne-membroj de JEFO rajtos uzi dissendoliston de la asocio
- Komitatanoj zorgos pri novaj membroj

JEFO ankaŭ decidis subteni neniun kandidaton por prezidantaj balotoj en 2007.

Libellés : ,