jeudi, mai 31, 2007

Memvola ŝippereulo

Memvola ŝippereulo (en la franca Naufragé volontaire) raportas nekredeblan kuracan eksperimenton kaj homan aventuron okazinta en 1952.

Antaŭ la 50aj jaroj, 200.000 homoj pereis ĉiujare pro ŝiprompo. Duono de tiuj mortoj okazis proksime de l’marbordo. Inter la aliaj 100.000 homoj kiuj pereis meze de la maroj, alia duono dronis tuj poste la katastrofo. Kio do okazis al la 50.000 homoj kiuj sukcesis grimpi en savkanoton ? Oni opiniis ke manko da akvo kaj manĝaĵo mortigis la ŝippereuloj. Tamen statistikoj montris ke la plej multo de la mortintoj pereis dum la tri unuaj tagoj sur la kanoto. Neniu mortas post tri tagoj pro akvomanko. Fakte la ŝippereŭloj ne mortis pro fizikaj kialoj sed pro malespero.

Tiel estis la hipotezo de l’doktoro Alain Bombard, franca kuracisto kiu interesiĝis pri viveblecoj post ŝippereo. Li fakte kredis ke oni povis postvivi sur simpla kanoto. Nur sufiĉis batali kontraŭ malespero por sukcesi de nove vidi la teron. En sia laboratorio, d-ro Bombard kalkulis la eblecojn vivi nur kun marproduktaĵoj.

Malmultaj kredis je lia teorio kaj decidis eksperimenti ŝippereon. D-ro Bombard nekredeble sukcesis travivi 113 tagojn sur ŝipeto. Li trairis Mediteraneon kun amiko, haltis en Balearoj, en Maroko kaj Kanarioj sed sole trairas Atlantikon dum 65 taga vojaĝo.

Dum la tuta aventuro d-ro Bombard fiŝkaptis kaj manĝis krudan fiŝon. Por havi sufiĉe da vitaminoj il ankaŭ manĝis planktonon kiun li kolektis dank’al reteto. Li eĉ manĝis marbirdojn kiujn li sukcesis kapti. Por akvo, d-ro Bombard kalkulis ke la homo povis drinki 800 gramojn da mara akvo. Tio estis revolucia sinteno ĉar antaŭ li ĉiuj opiniis ke salata akvo malbonas por sano. Marakvon drinki eblas sed nur dum kvin tagoj. Poste, li drinkis fiŝakvon ! Fakte, kiel la homa korpo, fiŝoj ĉefe konsistas en akvo. Laŭ la specoj, fiŝaj korpoj enhavas inter 60 kaj 80 % da akvo. Nia aventurulo do premis fiŝojn kaj drinkis fiŝsukon ! En Atlantiko li ricevis pluvakvon, sed nur je la duono de la trairado.

La libro de Alain Bombard estas plena da detaloj pri lia sperto. Certe temas pri kuraca eksperimento sed ankaŭ pri aventuro : bataloj kontraŭ la ŝtormo au la ŝarkoj, senĉesaj navigaciaj eraroj kaj timo neniam atingi la teron suspensigas la veturadon sur senhoma maro.

D-ro Bombard nomis sian ŝipeton Herezulo. Post tiu sperto, li batalis por komprenigas sian herezon. Inter 1952 kaj 1980 li ricevis 32.000 leterojn el homoj kiuj diris ke ili postvivis dank’al sia eksperimento. D-ro Bombard asertas ke la plej grava danĝero por ŝippereŭlo estas malespero. Li do simple proponas markigi : « Memoru ke homo tion faris en 1952 ».

Libellés : , ,