jeudi, août 21, 2008

Programo kaj ekzameno de mia konkurso

Antaŭ kelkaj tagoj mi klarigis ke antaŭ unu jaro mi ekpreparis konkurson. Ĉiu jare, programoj de la konkurso ŝanĝas por duono de la temoj. Ĉi jare la temoj estis la jenaj :

  • Antikva historio : Ekonomioj kaj socioj de 478 ĝis 88 en malnova Grekujo
  • Mezepoka historio : La Bizanca mondo, de la mezo de la 8a jarcento ĝis 1204 : ekonomio kaj socio
  • Moderna historio : La socioj angla, hispana kaj franca je la 17a jarcento
  • Nuntempa historio : Pensi kaj konstrui Eŭropon de 1919 ĝis 1992
  • Regiona geografio : Francio kaj ties regionoj en Eŭropo kaj en la mondo, inkluzive de la transmaraj departementoj kaj teritorio.
  • Regiona geografio : Rusio
  • Tema geografio : Tutmondiĝo

Mi do studis, lernis kaj cerbumis pri ĉiuj tiuj temoj. Mi aldone studis ekkonteorion de historio kaj de geografio kaj historion de ambaŭ fakoj. Tiu aldona programo necesas por la parola parto de la konkurso.

Post ses monatoj da preparado, mi trapasis la skriban parton de la CAPES en marto 2008. Tiu skriba parto konsistis el du kvinhoraj disertaĵoj :

  • Historio : Teni sian rangon en la socioj angla, hispana kaj franca je la 17a jarcento.
  • Geografio : Placo de la internaciaj transport- kaj komunikretoj dans la tutmondiĝo procezo.

Kelkaj semajnoj poste en aprilo mi trapasis la skriban parton de l'agrégation. La konkurso estas pli malfacila, estas do kvara disertaĵoj kiuj daŭras sep horoj :

  • Historio : La maro kaj la ekonomia vivo de 478 ĝis 88 antaŭ erao nia.
  • Historio : Riĉiĝi en la bizanca mondo de la 8a jarcento ĝis 1204.
  • Tekstkomento : Parolado de Bruĝo de Margaret Thatcher (septembro 1988).
  • Geografio : La periferioj de la franca spaco.
En majo oni informis min ke mi sukcesis al ambaŭ konkursoj... almenaŭ por la skribaj partoj. Fakte, estis 604 postenoj por la CAPES kaj 84 por l'agrégation. Do je la skriba parto la ministrejo elektas ĉirkaŭ duoblo de la postenaro. Poste, dum parolaj ekzamenoj ili elektas la sukcesontoj. Restis al mi trapasi la parolan parton...

Libellés : , , ,

mercredi, août 13, 2008

Kio okazis dum unu jaro ?

La lasta blogero kiun mi publikigis datiĝas de julio 2007. Kion do okazis dum tiuj dek tri monatoj ? Post sukceso de mia sciencpolitika memuaro (vidu mian lastan blogeron) mi verkis tezprojekton. Same kiel la mastermemuaro, la tezo traktus pri la Esperanta movado laŭ sociologia kaj sciencpolitika vidpunktoj. Mi prezentis la aferon fronte al la univertata profesoraro en solena audienco. Tiel mi esperis atingi ministrejan doktoriĝstipendion, kiuj bedaŭrinde estas en tro malmulta kvanto por la homsciencoj. Ĉiukaze mi decidis ne engaĝiĝi en doktoriĝajn esplorojn sen salajro aŭ stipendio. La stipendion oni finfine atribuis al kolegino kiu laboris pri politiko en Jemeno. Tiel finis miaj mallongaj esperoj pri doktoriĝaj studoj.

Kelkaj semajnoj poste, je la fino de l'somero mi komencis novan studentan vivon. Imagante la malbonan ebelecon pri la tezprojekto mi estis enregistrita je la Institut universitaire de formation des maîtres (Universitata instituto pri formado de la majstroj) t. e. la studejo kie oni povas iĝi instruisto aŭ profesoro.

En Francio, ekde kiam oni deziras labori por la ŝtato oni preskaŭ ĉiam trapasi konkurson. Kiu ajn bakalaŭro povas eniris universitaton, sed labori kiel doganisto, policiano, instruisto, ktp. eblas nur post konkursa sukceso. La konkursan sistemon kelkfoje fremduloj ne ĉiam komprenas. Ĝuste oni povas agnoski ke konkursoj ne ĉiam estas konformaj al la estontaj laboroj...

Mi do registris min por du konkursoj : CAPES d'histoire-géographie kaj Agrégation d'histoire.

La unua estas mallongigo por Certificat d'aptitude au professorat de l'enseignement du second degré (Astesto pri kapableco je profesoreco en dua grada instruado). Tiu konkurso permesas instrui en kolegioj kaj liceoj.

La dua signifas "Agregaĵo" t. e. amasiĝo. Etimologie, la "agregitaj profesoroj" (professeurs agrégés) aldonis sin al la universitata profesoraro. Per tiu konkurso oni plej ofte instruas en liceojn kaj eĉ foje en universitatoj. Fakte la statuso donas al la profesoro plej bonan slajron kaj plej bonaj laborkondiĉojn (malpli da instuhoroj). Ankaŭ la konkurso Agrégation estas multe pli prestiĝa. Ĉiu jare la ministrejo proponas ege malmulte da postenoj.

La konkursoj do donas malsamajn statusojn al la sukcesontoj, tamen la laboro estas la sama : instrui historion, geografio kaj civitisman edukadon laŭ la oficiala programo. Instruistoj ĉiam instruas kaj historion kaj geografion eĉ se ekzistas du agrégations (pri historio kaj pri geografio).

Antaŭ dek du monatoj mi do ambiciis iĝi profesoro pri historio kaj geografio. Kiel mi klopodis por atingi tiun celon, mi rakontos al vi en sekvonta blogero !

Libellés : , , ,