Programo kaj ekzameno de mia konkurso
Antaŭ kelkaj tagoj mi klarigis ke antaŭ unu jaro mi ekpreparis konkurson. Ĉiu jare, programoj de la konkurso ŝanĝas por duono de la temoj. Ĉi jare la temoj estis la jenaj :
- Antikva historio : Ekonomioj kaj socioj de 478 ĝis 88 en malnova Grekujo
- Mezepoka historio : La Bizanca mondo, de la mezo de la 8a jarcento ĝis 1204 : ekonomio kaj socio
- Moderna historio : La socioj angla, hispana kaj franca je la 17a jarcento
- Nuntempa historio : Pensi kaj konstrui Eŭropon de 1919 ĝis 1992
- Regiona geografio : Francio kaj ties regionoj en Eŭropo kaj en la mondo, inkluzive de la transmaraj departementoj kaj teritorio.
- Regiona geografio : Rusio
- Tema geografio : Tutmondiĝo
Mi do studis, lernis kaj cerbumis pri ĉiuj tiuj temoj. Mi aldone studis ekkonteorion de historio kaj de geografio kaj historion de ambaŭ fakoj. Tiu aldona programo necesas por la parola parto de la konkurso.
Post ses monatoj da preparado, mi trapasis la skriban parton de la CAPES en marto 2008. Tiu skriba parto konsistis el du kvinhoraj disertaĵoj :
- Historio : Teni sian rangon en la socioj angla, hispana kaj franca je la 17a jarcento.
- Geografio : Placo de la internaciaj transport- kaj komunikretoj dans la tutmondiĝo procezo.
Kelkaj semajnoj poste en aprilo mi trapasis la skriban parton de l'agrégation. La konkurso estas pli malfacila, estas do kvara disertaĵoj kiuj daŭras sep horoj :
- Historio : La maro kaj la ekonomia vivo de 478 ĝis 88 antaŭ erao nia.
- Historio : Riĉiĝi en la bizanca mondo de la 8a jarcento ĝis 1204.
- Tekstkomento : Parolado de Bruĝo de Margaret Thatcher (septembro 1988).
- Geografio : La periferioj de la franca spaco.