mercredi, novembre 29, 2006

USSR blua gvidlibro

Mi ĵus revenis el la biblioteko kaj mi deziras lanĉi un coup de gueule kiel oni diras franclingve (litere « faŭkfrapo » kiu fakte signifas kritika mesaĝo). Do pardonu mian franclingva skribstilo sed mi koleriĝas.

Mi nun komencas pripensi ian someran vojaĝon. Mi deziris paroli pri tio pli malfrue ĉe mia blogo tamen la ĉi matena historio estas okazaĵo. Mi pripensas vojaĝi ĉi somere en Irano, Armenio kaj Kvartelio. En la biblioteko mi do prenas gvidlibro pri Irano kaj ŝercas malnova gvidlibro pri Sovietio. Eĉ se la praktikaj informoj kompreneble estas tute malĝustaj, tiu gvidlibro havas ia avantaĝo : ĝi temas samtempe pri Rusio kaj ankaŭ pri ekssovietiaj respublikoj pri kiuj mi ne trovas propraj gvidlibroj.

Mi jam rigardis tiu libro ĉi tie. Ĝi estis eldonita en 1991, estis amuze legis sur multaj paĝoj « atentu pro politikaj ŝanĝoj, tio ĉi povas ŝanĝi, iuj urboj eble ŝanĝiĝos iliaj nomoj, ktp ». Temis pri blua gvidlibro kiu estas fama serio ĉe la eldonejo Hachette. Tiuj gvidlibroj estis grandparte verkitaj de universitataj fakuloj kiel arkeologiistoj, historiistoj aŭ geografiistoj. Ili ne multe donis informojn pri veturiloj kaj loĝejoj sed disdonis altnivelajn informoj pri landoj, urboj kaj vidindaĵoj. Eĉ malnovaj, bonegaj analizoj estas legeblaj ene de tiuj libroj. Ĉio ĉi donis al la bluaj gvidlibroj ian reputacion : gvidlibro por intelektuloj.

Tiuj libroj estis multekostaj kaj mi kredas ke Hachette iam ĉesis eldoni ilin. Ekde kelkaj tempoj, ili denove eldonas bluaj gvidlibroj, multe pli belaspektaj. Tamen mi ne scias se la enhavo estas tiom altnivela ol antaŭaj.

Tamen, pardonu mi temodekliniĝas. En la biblioteko mi demandas al la respondeculoj kie estas tiu libro kiu ne aperas en la komputila donitaĵaro. Ili simple diris ke ili certe detruis ĝin. Ĉar ili ne plu estas ĝisdataj, la bibliotekistoj detruis ĉiujn geografiajn librojn kiuj estas pli ol 5 jaraĝaj ! Kompreneble, la USSR blua gvidlibro de 1991 malaperis kaj ili trovis tion tute normala.

Granda perdo por mi… Kolerema, mi remaĉas tion. Kial homoj ne estimas tiajn librojn ? Eĉ malnovaj, la bluaj gvidlibroj ankoraŭ havas valoron… Tiu serio estas monumento de la franca eldoneco. Kial ne krei asocio de la amikaro de bluaj gvidlibroj kiu zorgus pri konservado de libroj (Francoj estas asociemuloj, ili emas krei asocion por io ajn).

Fakte, tio kio ŝokis min estas la fakto ke biblioteko (kaj granda biblioteka en universitata urbo) povus detrui libroj, simple ĉar ili estas tro malnovaj. Bonŝance, mi scias ke oni ankoraŭ povas trovi ekzemplerojn ĉe librobrokantistoj.

Mi parolis pri tiu ĉe franclingva forumo pri vojaĝoj.

Libellés : , , ,

vendredi, novembre 17, 2006

En multlingva kafejo


En Aikso okazas ĉiu jaŭde iu café polyglotte vespero. En tiu « multlingva kafejo », francoj kaj eksterlandanoj (ĉefe gestudantoj) venas por paroli alilingve. Olivier proponis al mi partopreni tiun aranĝon… Kiam ni alvenas, la respondeculino demandas « El kiu lando vi venas ? Kiujn lingvojn vi deziras paroli ?». Olivier respondas « Francio, mi povas paroli france aŭ esperante ». La virino miras : « Nu, originala… Se aliaj homoj demandas pri esperanto, kial ne… ». Tuj poste ŝi turnas sin fronte al mi : samaj demandoj, samaj respondoj. Kelkaj minutoj poste Vinĉjo alia esperantligva amiko alvenas.

Do, ni trinkumas je iu esperantlingva tablo… Ni babilas esperantlingve, ni ankaŭ eksplikas Esperanton al interesantoj franclingve. Kompreneble ni disdonas kalendaretojn. Antaŭ eliri la kafejon, ni metas kalendaretojn sur ĉiuj tabloj… Tuje homoj prenas kaj rigardas… Ni babilas pri esparantaj reguloj kun iuj…

Jen mia konsilio al francaj esperantistoj : vi ankaŭ partoprenu multlingvajn kafejojn. Tie homoj estas malfermemaj pri lingvaj problemoj kaj ofte interesiĝas pri Esperanto. Ĝi estas taŭga ejo por disdoni kalendaretojn.

Kaj jen mia konsilio al nefrancaj esperantistoj : eldonu kalendaretojn pri Esperanto kun bazaj informoj kiuj amuzas homojn. Tiel vi povus disdoni ilin dum taŭgaj aranĝoj !

Olivier publikigos tiun blogeron franclingve ĉe sia propra blogo.
Se vi deziras pli da informoj pri la kalendaroj de JEFO, ili estas ĉi-tie.

Libellés : , ,

lundi, novembre 13, 2006

Aŭskultu Radion Zam


Mi jam parolis pri Radio-Zam kiu estas elsendo de Radio Libertaire (Radio Libereca), kies zorgantoj estas JEFO-anoj. Cyrille Poullet respondeculo de Radio Zam kreis novan paĝon kie oni povas aŭskulti la novajn elsendojn (kaj baldaŭ la antaŭajn kiuj nun estas ekzemple aŭskuteblaj sur la retejo de radioarkivo).

La principo facilas : ĉe Radio-Zam oni rajtas paroli franclingve pri Esperanto aŭ esperantlingve pri io ajn. La Radio Zam teamo kreis ĉi jare novajn elsendaĵojn kiel ekzemple io pri esperanto-historio aŭ pri esperanto-gramatiko. Esperantlingve, ili havas humuraj aŭ seriozaj projektoj… Se vi estas parolema, la respondeculo akceptas ĉiujn mp-3 sendaĵojn!

Aŭskultu la plej freŝan elsendon de Radio Zam rete !

Libellés : , ,