Mi legis interesan enkondukan libreton pri Irano, eldonita en la serio idées reçues (litere « ricevitaj ideoj » sed pli bone tradukita per antaŭpensitaj ideoj). En tiu libro, Fariba Adelkhah, irandevena antropologino, do malkonstruas ideojn kiuj grandparte estas falsaj laŭ ŝi. Do la ĉi-tieaj diraĵoj ne estas miaj sed opinioj de la verkistino.
Jen tiuj « antaŭpripensitaj ideoj » :
1. Irano estas la respubliko de la molahoj
Certe la revolucianoj de 1979 estis subtenantoj de politika islamo. Tamen ofte ne estis relegiuloj. La islama Respubliko ne signifas la venko de islamo sur ŝtato sed elmergiĝo de tutnova reĝimo.
2. La islama Respubliko estas arkaika kaj malklariga
Malgraŭ la islama Revolucio, urbigado kaj alfabetigado daŭre kreskiĝis, la teknologiaj kaj okcidentaj novaĵoj eniris Iranon kaj la lando ne estas ekstermonda.
3. La irana ekonomio estas kontraŭkapitalisto
Se la ŝtato kontrolas 80 % de la irana ekonomio, la privata posedeco estas rekonita. La socialisma formulo aŭ la ideo de islama ekonomio nes plu estas ĝustatempaj. Dudek kvin jaroj post la revolucio, Irano daŭre serĉas sia vojo inter Oriento kaj Okcidento, sed prunteprenante al la du modeloj.
4. Irano serĉas havi la islaman bombon
La islama internacia solidareco de la irana registaro nur koncernas palestinojn. Spite al tio, se Irano havus atombombon, ĝi estus irana bombo kaj ne « islama » bombo. Irano (aŭ alia lando kiel ekzemple Pakistano) neniam uzos atombombon por islamo.
5. Ŝijaismo estas mortema
Ŝijaismo estas kunligita kun martiriĝo kaj doloro. Certe Aŝura estas la plej fama festo, tamen ankaŭ ekzistas multe da ĝojaj festoj en Ŝihismo.
6. Sekso estas tabua
Amo kaj sekso estas je la kerno de la publika debato en Irano. La seksa demando estas ege politika kaj eĉ molahoj volonte parolas pri sekso. La verkistino ankaŭ emfazas la ekzisto de provizora (portempa) edzeco.
7. Tiel, kiel ĉiuj islamanoj, irananoj faras tro da infanoj
Pro la milito kontraŭ Irako, la islama Respubliko estis naskiĝista. De la 1990aj jaroj la aŭtoritatoj pledas por limigado de naskiĝoj. La celo de la islama Respubliko ne estas plinombrigi la islamanaron sed neprigi ĝian edukadon, ĝian prosperon kaj ĝian vivkvaliton.
8. La ina kondiĉo estas bedaŭrega
Mi esperis tiun parton pli interesa ĉar la plej fama verko de Fariba Adelkhah estas la révolution sous le voile, les femmes islamiques en Iran (la revolucio sub la vualo, la islamaj virinoj en Irano). Ŝi skribas pri la rolo de virinoj en la irana socio. La milito kontraŭ Irako gravas por ina kondiĉo ĉar dum la milito, la virinoj devas labori anstataŭ viroj kiuj estas ĉe la frontlinio. Ili ankaŭ iĝas familiestro dum tiuj periodoj. Mi lernis en lernejo la saman aferon pri la unua mondmilito en Francio kaj en Britio. La verkistino ankaŭ emfazas la rolon de la vualo (hiĝab) kiu nek estas simpla superregadilo, nek emancipiĝilo, sed socia kontrakto inter neegaluloj.
9. En Irano, la vivo estas tro severa
Ekzistas en Irano amuzaj televidprogramoj. La urboj estis belegitaj, ĉefe kun parkoj. Irananoj ŝatas sportumi kaj turismo ekzistas. Kulturvivo eksistas kun filmoj, libroj, teatraĵoj, prelegoj… Islama Respubliko do ne estas kontraŭkulturema.
10. Estas neniu libereco
La verkistino parolas pri la unuaj jaroj de la irana Respubliko kiuj estis malfacilaj. Ŝi tamen emfazas ke islamo konas diferencon inter politiko (dolat) kaj religio (din), ke aliaj relegioj (krom bahaismo) ne estas malpermisataj, ke veturo estas libera (eĉ eksterlande).
11. Irano estas diktaturo
Eĉ se ekzistas problemoj pri publikaj liberecoj, ne temas pri diktaturo. Unu sola homo ne regas Iranon. Irano estas vera respubliko, kun ia povdivigo. La prezidanto ne havas ĉiujn povojn kaj la konstitucio estas respektata. Se la balotoj ne estas tute liberaj, ili estas reprezentemaj.
12. Kulturo, minoritatoj… La islama Revolucio ĉion balais
Ekzistas sinteso inter islama fido kaj antaŭislama periodo : oni nomas infanojn per persaj antaŭislamaj nomoj kaj iuj festoj estas zoroastr- aŭ pagandevenaj. Pri la minoritatoj, la islama Respubliko hodiaŭ miksas ŝtatan centralizismon kaj kulturan kaj socian liberalismon.
La verkistino do malkonstruas la nigran opinion ke okcidentanoj povas havi pri Irano. Kompreneble ĉiuj « antaŭpripensitaj ideoj » ne estas plene falsaj. Ŝi certe provis montri realecon de Irano, tamen iranaj opoziciantoj malgloras ŝin ĉar laŭ ili, ŝi simpatias la reĝimon.
Libellés : irano, legaĵo