vendredi, juillet 28, 2006

Ek al Budapeŝto

Jen la lasta blogero antaŭ miaj aŭgustaj ferioj. Mi jam anoncis ke mi partoprenos al du esperantaj renkontiĝoj ĉi somero : IJK kaj IJS. Mi tamen alvenos al Budapeŝto, kie mia kamarado Rikardo kaj mi mem estos gastata de hungara esperantista paro. Ni vizitetos la urbon dum du tagoj poste iros ĝis Sarajevo per trajno kun aliaj francaj, germanaj kaj hungaraj IJK-partoprenantoj. Mi planas tie diskutojn, prelegojn kaj ekskurson en Herzegovino… Poste ni iros ĝis Makó en Hungario kie okazos IJS. Post IJS, restos unu tago kaj duono antaŭ nia reiro. Mi opinias ke ni pasos tiun tempon en Budapeŝto aŭ apud lago je la memzorga lagumado (MELA) en Délegyháza sude de la ĉefurbo…

Mi rakontos ĉion en mia blogo ! Tamen, mi timas ke neniu skribaĵo aperos antaŭ la fino de la aŭgusta monato.

Goražde


Goraĵde estas urbo de Bosnio. Gxi ankaŭ estas bildstrio de Joe Sacco. Malt-devena usonano, Joe Sacco estas ĵurnalisto kiu ĉeestis la militon en Bosnio en 1995. Li jam famiĝis kiam li verkis Palestine post restado meze de Palestinanoj. Tiu unua verko kiu aperas per du volumoj (Palestino, okupata nacio kaj Palestino, en la Gaza sektoro) konsistigas bonegan raportaĵan bildstrion, kies la plej fama ero de tiu ĝenro estas Maus de Art Spiegelman.

Goražde estas kroniko de la restado de Joe Sacco en tiu bosna enklavo. Li desegnis sian ĉiutagan okupon en tiu vundita urbo kaj atestaĵojn de loĝantoj kaj militistoj kiu defendis la enklavon.

La libro temas pri amasbuĉoj inter najbaroj, nutraĵmankoj por civiluloj kaj teruro sur la paflineo.

Privilegiita, Joe Sacco povis forlasi la sieĝita urbo per la humana koridoro de Unuiĝintaj Nacioj ĝis Sarajevo. Li povis fuĝi sed sciis ke siaj amikoj restos tie se la enklavo falus. Tio memorigas al mi impresan filmon pri la balkana milito. Temas pri Warriors, mi nur memoras ke ĝi estas telvidfilmo de la angla kanalo BBC. La titolo rilatas al la blendaj veturiloj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj nomiĝas tiel. La filmo rakontas la etna elpurigado laŭ la vidpunkto de britaj blukaskuloj…

Ilustraĵo : Originala kovrilo de la libro.

NB : Joe Sacco verkis alian bildstrion pri balkana milito entitolita Šoba. Šoba estas la nomo de la fixer de Joe Sacco (en ĵurnalista ĵargono, la fixer (« la fiksanto » en la angla) estas lokulo kiu helpas eksterlandan ĵurnaliston per tradukoj kaj aliaj servoj). Šoba estas pli mallonga kaj malpli impresa ol Gorazde. Eble ĉar ĝi traktas pri nur unu ulo kaj ne pri tuta popolo.

Libellés : , , ,

vendredi, juillet 21, 2006

La Libanoj koleregas

Ekde la komenco de la milito de julio (kiel la Libanoj nomas ĝin) pli ol 350 civiluloj mortis pro israelaj bombardadoj. Franca, brita kaj usona ŝiparoj evakuigas la alilandajn civitanojn, tamen la Libanoj restas en la fajro kaj la ruinaĵoj.

Libanaj geamikoj sendis tiun ligilon al mi… Mi opinias ke tiu retpaĝo espremas la koleron de viktimoj...

Libellés : ,

jeudi, juillet 20, 2006

Spite al ĉio Bosnio

En 1994, Sarajevo estas sieĝita. Spite al mankoj, bombardadoj kaj la teruro ke la opt-pafistoj regigis, esperantistoj zorgis elsendon dissendita de Radio Sarajevo. Aŭditaj per esperantistoj de proksimaj landoj kiel Kroatio, Italio, Hungario kaj eĉ Francio, tiuj elsendoj estis publikigitaj sub la titolo Spite al ĉio Bosnio.

Tiu titolo estas tro febla por esprimi tion kion oni sentas je la legado de tiuj tekstoj. Eĉ se tio ne estas la ĉefa temo, oni ĉiu foje perceptas malfacilecon vivi en sieĝata Sarajevo. Estas ĉiam aludo, elvoko de novaĵo, interrompo de elsendo kiu memorigas ke tiuj kiuj estas malantaŭ tiuj tekstoj konis batolojn, elektroĉesigojn, nutraĵmankojn kaj entranĉitajn konstruaĵojn.

Malgraŭ la milito, la redaktaro de la elsendo « Esperanto el Sarajevo » provis subteni esperon, uzantadanta la internacian lingvon, komunikadi, malgraŭ la blokado, kun la mondo.

Bazita sur recenzo publikigita en Jefo Informas n°2006/1, paĝo 22 (interreta versio, paĝo 6).

Vi povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA aŭ de Esperanto Ligo de Bosnio kaj Herzegovino.

Libellés : , ,

Pri mia blogo : kategorioj kaj serioj

La plej diligentaj legantoj jam vidis ke mi kreis kategoriojn en mia blogo. Dekstre, sub la listo de antaŭaj blogeroj, vi trovos la titolojn de tiuj antaŭaj blogeroj klasitaj per fako. Nuntempe ekzistas jam kelkaj fakoj. Laŭ la sekvontaj blogeroj mi kreos novajn kategoriojn. Ju pli mi verkos blogerojn des pli la fakkategorioj devos esti precizaj. Fakte la kategorioj devas esti praktika ilo por legantoj, kiuj deziras trovi apartan informon. Eblus ke blogero ĉeestos en du diversaj kategorioj se ĝi mem rilatas al du diversaj fakoj.

La kategorioj permesos al mi pli facile krei seriojn. Ekzemple, ĉiuj blogeroj pri miaj ferioj en Queyras konstitigas serion. Mi do ordigis ilin sub la sama titolo en la dekstra kolumno. Mi nun ŝatus krei du novajn seriojn. Mi deziras rakonti al esperantlingvaj legantoj mian vojaĝon ĝis Libano en 2004-2005. Mi tamen ne deziras traduki tute mian antaŭan blogon aŭ mian vojĵurnalon (ĉar ili longegas kaj ne estas ĉiam interesaj). Male, verki mallongaj tekstojn pri lokoj kiuj mi vizitis interesas min.

Do, mi opinias ke mi baldaŭ skribos pri du temoj :

- unue, pri la vidindaĵoj estantaj mondaj heredaĵoj de Unesko ke mi vizitis (sume dek kvin)
- due, pri aliaj vidindaĵoj, kiuj gravas, belaspektas aŭ agrablas eĉ se ili ne estas konataj de Unesko.

Libellés : ,

Travnika kroniko

Preparanta mia vojaĝo al Sarajevo, mi hieraŭ finis legi Travnička hronika (Travnika kroniko) de Ivo Andrić. La verkisto, kiu naskiĝis en Travnik en Bosnio, gajnis en 1961 la literaturan Nobel premion por sia ĉefa verko Ponto sur Drina.

En Travnička hronika, Andrić rakontas « la tempon de konsulejojn » en Travnik, dumtempa ĉefurbo de Bosnio regita de otomano Imperio. Tiu tempo de konsulejo okazis dum la napoleona periodo. Post militaj venkoj, franca imperio regis pluraj landoj kiel Dalmatio proksime de Bosnio. Napoleono do decidis malfermi konsulejon en Travnik, kaj poste la aŭstra imperio ankaŭ.

Dum sep jaroj, konsulo de Francio kaj konsulo de Aŭstrio vivis en multkultura urbo distiritaj inter viziro, turkaj eminentuloj, judoj de Bosnio kaj katolikaj kaj ortodoksaj ekleziularoj. La konsuloj kun siaj helpantoj vivis amike aŭ malamike laŭ la politiko kaj la militoj inter Parizo kaj Vieno.

Dum mia legado mi elektas frazon dirita de Des Fossés, kanceliero de la franca konsulejo en la 13a ĉapitro :
« Vi ĉiuj vivas sub la sama ĉielo kaj de la sama tero, sed ĉiu de tiuj kvar grupoj havas la centro de sia spirita vivo fare, en fremda lando, en Romo, en Moskvo, en Konstantinopolo, en Mekko, Jerusalemo aŭ Dio scias kie, sed ne tie kie tiuj homoj naskiĝas kaj mortas. »

Jen la malfeliĉo de malgrandaj popoloj kiam ili havas diversan loĝantaron. En la libro, la muzulmanoj atendas politikan apogon de Stambulo, katolikoj de Aŭstrio, judoj de Francio kaj ortodoksaj de Rusio. Religie, ili respektive atendas ordonoj de Mekko, Romo, aŭ Moskvo.

Je la sama periodo, en alia parto de otomana imperio, ekzistis la sama problemo. Mi bone konas Libanon, do kiam mi legis la suprajn liniojn, mi tuj pensis al la libana situacio. Sed en la libanaj montaroj kuŝas dek ses religiaj komunumoj (dek ok post alveno de katolikaj kaj ortodoksaj Armenoj) kaj ne nur kvar. Francoj subtenis maronitojn (kristanojn kiuj sekvas Sankta Maron, kaj kiuj akceptas aŭtoritatecon de papo), Rusoj subtenis ortodoksojn, Stambulo subtenis sunaistajn muzulmanojn, ktp.
Unua ilustraĵo : Originala kovrilo de la libro, publikigita en 1942 en Beogrado.

Dua ilustraĵo : Desegno de libana studento pri lia propra reprezento de la lando. Li reprezentas Libanon kiel granda kuko dividata en dek ok religiaj komunumoj (18 confessions) ĉiu apogata de eksterlanda nacio (support nation 1, nation 2). Desegnita dum mia universitata enketo en 2005.

Libellés : , ,

mardi, juillet 18, 2006

Bombardata Libano


Mi ne sciis kion skribi pri eventojn en Libano. Mi deziris iom atendi…

Mi ne sciis se oni tiom parolas pri Libano alilande. En Francio, ĉiuj la gazetoj traktas pri tiuj eventoj je siaj unuaj paĝoj kaj ĉiuj televidĵurnaloj ankaŭ. Post la atako de hizbullahaj milicanoj ĉe la israela landlimo, la israela registaro decidis bombardi Libanon. Jam de unu semajno, la israelaj aviadilaroj artilerio bombardadas la bejrutan flughavenon, havenojn en Saida, Jounieh kaj Trablous, pontojn kaj aŭtoŝoseojn… Israeloj ankaŭ frapas konstruaĵoj kie kuŝas hizbullahanoj. Ili eĉ bombardis soldatejo de libana armeo. La hizbullahaj milicanoj laĉas raketojn sur israelaj urboj (ekz. Haifa kaj Tiberiade)…

Antaŭ unu jaro, mi estis en Libano. Mi vivis malfacilajn eventojn kiel bombatencoj, politikaj murdoj, popola revolucio kaj fino de sira prezenco. Mi tamen povis viziti sen problemo la tutan landon. Mi nun multe pensas pri miaj spertoj en Libano, ĉefe vizitoj en sudlibano je la landlimo aŭ la loko de amasbuĉo de Qana (en 1996, la israela aviadilaro bombardis preĝejon kaj pozicion de Uniĝintaj Nacioj). Mi estas tristega kiam mi vidas je la televido, urbetojn, kvartalojn aŭ vojojn kie mi iris. Hodiaŭ la francaj civitanoj forlasas Libanon per ŝipo, mi ankoraŭ memoras instrukciojn de franca konsulejo je urĝaj kazoj…

Mi ricevis retmesaĝojn aŭ novaĵojn de francaj kaj libanaj geamikoj kiuj ankoraŭ estas en Bejruto… La francparolantoj povas legi tiun ĉi blogon verkata de libana amikino mia. Ŝi jam skribis du longajn blogerojn kiam ŝi havis sufiĉe da elektro.

Krom la arablingvaj gazetoj, franclingva gazeto (L’Orient-Le jour) kaj angllingva gazeta (The Daily Star) ekzistas en Libano. Vi ankau povas legi la anglan version de Ha'Aretz pri la israela vidpunkto. Informu vi mem per lokaj informiloj.

Ilustraĵo : Desegno de libana studento pri lia propra reprezento de la lando. Oni supozas la Libanon, distiratan homon, inter partioj, aliaj landoj kaj armiloj. Desegnita dum mia universitata enketo en 2005.

Libellés : , ,

vendredi, juillet 07, 2006

Somerferia poŝtkarto


Karaj kamaradoj kaj amikoj, mi deklaras malfermitan la someran sezonon… Ne restu hejme, venu ĉe la MARBORDO !

Mi aĉetis tiun poŝtkarto en Mamaia apud Constanţa en Rumanio dum mia vojaĝo. Mi gluis ĝin en mia vojĵurnalo kaj skribis :
« Ceauşescu mokita. Ni estis surprizataj. Neniam ni estis pensontaj ke la Rumanoj povas ridi pri la eksa diktatoro. Ni cetere trovis nur du kartoj de tiu speco. »

Libellés : , ,

jeudi, juillet 06, 2006

Oni de nove parolas pri esperanto je la radio

Mia amiko Olivier verkis sian unuan dulingvan blogeron (franclingve kaj esperantlingve). Esperu ke li ofte faros same.

Li skribis kelkajn liniojn pri radio elsendo kie ĉeestis Christian Garino (kiu kandidatas francan prezidantecon por defendi la internacia lingvo) kaj Bruno Robineau (kiu vojaĝis dum ok jaroj per esperanto). Li eĉ metis ligilon por aŭskulti la elsendon.

Libellés : , ,

mercredi, juillet 05, 2006

Ĉu la plej bona retpaĝaro de esperantista asocio ?

Libera folio publikigis artikolon pri retpaĝaroj de la dek plej multnombraj landaj sekcioj de UEA. La redaktanto de tiu artikolo konsideris la informojn ke la asocioj donis pri ili mem. La retpaĝaroj atentitaj estis la retejoj de ĈEL, JEI, GEA, IEF, FEL, VEA, PEA, UFE, EAB kaj SEF respektive landaj sekcioj de UEA en Ĉinio, Japanio, Germanio, Italio, Belgio, Vietnamio, Pollando, Francio, Britio kaj Svedio.

La retejo de UFE gajnis la « konkurson » laŭ la artikolo. La verkisto ĉefe interesiĝis la praktikaj informoj kaj do ŝatis trovi elŝuteblajn informilojn, aktualan liston de estraranoj kun retpoŝtaj adresoj, mapon por trovi la oficejon kaj indikon pri la malferm-horoj…

Post la artikolo, leganto proponis en komentaĵo fari la saman taksadon pri retpaĝaroj de la junularaj asocioj. Esperu ke la retejo de Jefo plaĉos tiom ol la retejo de UFE.

Kiam oni parolas pri esperanto, oni plejofte parolas pri agadoj aŭ aktivuloj en « la ĉefaj landoj de Esperanto » (eŭropaj landoj, Brazilio, Japanio, Ĉinio…). Kial la verkisto ne elektis la dek plej malgrandaj landaj asocioj ? Persone, mi ŝategas malkovri esperantistan agadon en alia lando. Jen ekzemple du retejoj pri Esperanto en Afganio kaj Esperanto en Senegalo kiu ne gajnos konkursojn sed kiuj tamen estas gravegaj por la esperantaro.

Libellés : , , ,

Kiel reagi pri aĉaj komentoj pri esperanto ?

La 26an de junio, la franca reĝisoro Jean-Pierre Mocky diris en intervjuo en la senpaga gazeto 20 minutes ke piedpilko estas « kiel speco de esperanto » ĉar riĉuloj kaj malriĉuloj povas paroli pri la sama afero komprenante unu la alian.

Dum komika radio elsendo, la ĵurnalisto Pierre Bénichou komentis tiun diraĵon : « Esperu ke tio funkcios plej bone ol esperanto kiu estas unu el la plej belaj inventoj el la mondo, unu el la plej grandaj malsukcesoj de ĉiuj tempoj. Neniu neniam parolis esperanton ! Mi diras tiun al la junuloj, esperanto estis lingvo elpensita dum la jaroj 30-40aj, je la momento kiam la milito minacis, por ĝuste… por fari ligon inter la popoloj, kaj diri ke ne plu estis naciismo, estis nur unu lingvo ke ĉiuj parolus. Estas lingvo kiu havas siajn… kiu estis inventita, kiu havas siajn normojn, siajn regulojn, sian gramatikon kaj ke neniu parolas en la tuta mondo ! » Li aldonis inteligenta pripensemo : « Nu esperanto estas fekaĵaĉo. Tio estas ĉio, kio mi volis diri ». La elsendestro amuze diris ke ili certe ricevos mesaĝoj pri tiu diraĵaĉoj ĉar « restis kelkaj neredukteblaj esperantistoj »…

Post tiu elsendo, multe da esperantparolantoj ja sendis retmesaĝojn. Dum la sekvonta elsendo, Pierre Bénichou de nove parolaĉis pri la zamenhofa lingvo. Ĉiuj la aliaj partoprenantoj al la elsendo tiam kompleze mokis esperanton. La francparolantoj povas aŭskulti tiun tie ĉi. Ili ekzemple diris :
« Vi diras ke ĝi ne funkciis sed mi ne estas akorda kun vi, mi ofte aŭdas en restoracio… Mi devas kvietigi homoj kiuj parolas esperanton tiel ili bruas kaj ili estas multnombraj » (Philippe Geluk) kaj « La DVDojn, mi nur aĉetas ilin se estas versio en esperanto » (Laurent Ruquier).

Moralinstruo : Ni ankaŭ devus respondi al kritikoj per humuro!

Libellés : , , ,

lundi, juillet 03, 2006

Sarajevo, ekstrakto el mia vojĵurnalo


Mi skribis tion en la 2an de februaro 2005 post la vizito de Sarajevo:

« Ni havas superban vidpovon pri Sarajevo kaj speciala la librejo. Temas pri belega konstruaĵo kiu multe revinigas al mi la arkitekturo en la centrurbo de Bejruto. Tiu librejo estis incentiita en 1992. La konstruaĵo ankoraŭ estas stara sed ne alirebla. […]

Daŭranta ankoraŭ kelkaj minutoj, jen ni estas meze de montaro. Tiu sento jam venis al mi rigardanta la montaron ekde la centrurbo.Tie, ĝi venis de nove al mi rigardanta la urbon ekde la montaro : Sarajevo estas montara vilaĝeto, preskaŭ ski-stacio. […]

Neordigata, ni vidis la turka kvartalo, la librejo, la eterna flamo (memorfestaĵo de la 2a mondmilito), la Akademio de Artoj, la nova sinagogo (1902), la murdloko de arkiduko Franz Ferdinand kaj lia edzino Sofia en aŭgusto 1914. »

Libellés : ,

Sarajevo, somere

Julie, mi preparas la somerajn renkontiĝojn. Mi partoprenos al mia unua Internacia Junulara Kongreso kaj poste al la Internacia Junulara Semajno organizata de junaj hungaraj esperantistoj. Mi ĝojas viziti de nove Sarajevon! Mi jam haltetis dum transbalkana vojaĝo en vintro 2005 (ĝi okazis dum longaj ferioj en mia bejruta universitato, mi fakte decidis interrilatigi du simbol-urboj de la eksa otomana imperio). Mulkulturaj, ili ambaŭ estis trafitaj de la milito.

Tiuokaze, mi restis nur du tagojn en Sarajevo. Sufiĉe por viziti la centran urbon, marŝi sur la enneĝitaj montetoj kaj vespermanĝi kun bela vidpovo pri la iluminita urbo.

Libellés : ,

Unu jaro en Libano


En blogero pri IEP mi elvokis eksterlandan studjaron… Tiu tria jarstudo, mi trapasis ĝin en 2004-2005 en Libano kie mi studis en Instituto pri Polikaj Sciencoj de Universitato Saint-Joseph en Bejruto. Mi ĉeestadis diversajn kursojn (ĉefe pri Mezoriento):
- Historio de araba-islama civilizacio
- Historio de nuna Proksim-Oriento
- Metodologio pri politika analizo
- Politika pensado en nuna araba mondo
- Kulturo (j) kaj socio (j) de araba mondo
- Politikaj sociigado kaj kulturo
- Internacia publika juro
- Mezoriento : konflikto kaj vetoj

Mi ankaŭ laboris pri disertacio kiu temis pri la maniero kies la libanaj studantoj perceptis spacon (nacia kaj regiona) tiam gravegaj politikaj eventoj okazis.

Ja ni ankaŭ vizitis Libanon (kaj kelkaj proksimaj landoj : Sirio kaj Jordanio) per ekskursoj kaj piedmarŝadoj. Fakte tiu jaro estis mia unua granda vojaĝo. Kiam oni diris al mi ke mi irus en Libano, mi eĉ imagis kiel veni tervoje… Mi do iris de Francio ĝis Libano aŭtobuse (mi haltis ĉefe en Rumanio kaj en Istanbulo). Je la fino de tiu studjaro mi reiris sammaniere tra Sirio, Turkio, Grekio, Makedonio kaj Serbio…

Libellés : ,